• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:43:49    
Bubala Roko

cri
Okcidente de la monto San-qing, piede de la Ĉeval-sela Montpinto de la monto Huaiyu troviĝas profunda lageto inter ravinoj kaj rojoj. En la lageto videblas grandega roko, kiu havas tian formon, kvazaŭ bubalo, senigita je unu korno, kuŝas sur fundo de la lageto. Jen estas Bubala Roko. Kial la bubalo restis sur la lageta fundo? Estas interesa legendo. Nun mi rakontu:
Antaŭ longe, iu homo eniris en la montregionon San-qing por ekspluati virgan teron kaj planti grenojn. Ĉe la piedo de la monto, li konstruis kabanon por si kaj ekloĝis tie. Iun tagon, lacigate de kamplaboro, li volis iom ripozi. Vidinte, ke sur la tero estas falinta arbotrunko dika kaj nigre griza, li sidiĝis sur ĝi kaj ekfumis per longa pipo. Fininte la fumadon, la homo frapis la pipon sur la trunko por eligi cindron. Subite li sentis, ke la trunko ekmoviĝis antaŭen. Surprizita li eksaltis for kaj atenteme rigardis la trunkon. Fakte ĝi estis ne la trunko, sed granda boao vintre dormanta. Por sin defendi, la homo levis sian hakilon kaj forte ĝin svingis kontraŭ la grandega boao. Poste li haste forkuris de sur la monto, ne reprenante sian hakilon kaj ankaŭ ĉiujn aĵojn de la kabano.
Pasis pli ol du jaroj, alia homo eniris en la montregionon por ekspluati la virgan teron. Li konstruis la novan kabanon sur la fundamento de la malnova kabano. Li aranĝis la kamenon kaj fiksloĝis tie. Iutage, inter la sovaĝaj herboj li vidis amason da skeletoj. Prenante ŝpaton kaj polvujon el sia kabano, li kolektis la ostaron kaj enterigis ĝin, farante tombon por ĝi.
La homo ekspluatis grandan pecon de kampoj sur la kalva monto, kaj plantis maizon kaj fabojn. La surmonta vivo estis izola kaj monotona, kaj la plej ĉagrena afero por li ja estis prepari manĝaĵojn matenan, tagmezan kaj vesperan. Ofte okazis, ke jam estis la tempo por tagmanĝi, tamen li ankoraŭ laboris sur la monto, do li devis kuri malsupren al la piedo de la monto por kuiri por si manĝaĵon. Kaj post la tagmanĝo li devis denove grimpi sur la monton por daŭrigi la kamplaboron. La iro kaj reiro konsumis multan tempon. Li pensis, kiel bone estus, se iu helpus lin en la preparado de manĝaĵoj. Li tuj konsciis, ke tiu penso estas tute absurda. Kiel do tio eblus? Li ne havas edzinon. Kiu volas veni ĉi tien en la profunda montaro por helpi lin en la kuirado?!
En iu tagmezo, li kutime revenis al la kabano por kuiri por si la tagmanĝon. Ĵus atinginte la pordon, li enflaris apetitigan odoron de bongustaj pladoj. Li ege miris: La pordo estas ankoraŭ ŝlosita, sed de kie venas la odoro de bongustaj manĝaĵoj? Li opiniis, ke certe estas lia missento pro malsato. Li malfermis la pordon kaj eniris en la kabanon. Sur la kameno vere vidiĝas du bovloj da apetitigaj manĝaĵoj. Li estis konsternata kaj embarasata, tamen malsato kuraĝigis lin, do li aŭdace prenis ĉiujn manĝaĵojn, kies kuirarton li ne konis. Tiutage, la manĝado donis al li grandan ĝuon. Strange estis, ke la samo okazis en la sekvantaj kelkaj tagoj. Li decidis malkovri la enigmon. Matene de iu tago, li eliris el la fronta pordo, surŝultre portante plugilon, kaj paŝante iom longe, li sin returnis kaj laŭ alia vojo senbrue revenis al sia kabano. Sin kaŝante malantaŭ la kabano, li sekrete ekobservis staton interne de la kabano. Baldaŭ tempos la tagmezo, kiam subite aŭdiĝis bruo en la kabano. Li vidis, ke de sur la plafono saltis sur la plankon belega knabino svelta kaj ĉarma. Li detenis sin de ekago, kaj senmove restis en la ŝirmejo, preskaŭ senspire daŭrigante sian observadon al ŝi. Li vidis, ke sen hejtaĵo la kameno ekfajris je ŝia ekblovo, kaj baldaŭ varmiĝis poto sur la kameno. Tiam des pli fascina afero okazis: La knabino sidiĝis en la poton varmegan, kaj tuj aŭdiĝis el la poto susurado. La montano apenaŭ povis reteni sin de mir-krio. Momenton poste, la knabino elsaltis el la poto, en kiu nun videblas bonodora oleo. Sed tre mirinde estas, ke ŝiaj vestoj restis sekaj kaj senmakulaj. Ŝi metis rizon en la poton kaj momente, apetitiga odoro plenigis la kabanon, bavigante la montanon. Kaj surprizita kaj ĝojigata, la montano decidis edziĝi al ŝi, malgraŭ kiu ajn ŝi estas, ĉu homo aŭ fantomo. Li sin ĵetis en la kabanon kaj kaptis ŝin per ĉirkaŭpreno. Li petis de la knabino la manojn, sin svatante al ŝi. Ŝia vizaĝo honteme ruĝiĝis. Ridete kaj senvorte ŝi tamen tute konsentis. Vespere ili geedziĝis.
De tiam, la edzino preparis por la montano varmajn kaj bongustajn pladojn kaj teon, kelkiam eĉ sendis la tagmanĝon al li sur la monto. La geedza paro vivis feliĉe, laboris diligente kaj daŭrigis la ekspluatadon kaj kultivadon. Unu jaron poste, ili havis la unuan infanon, kaj la vivo fariĝis ankoraŭ pli plezura kaj kontentiga.
Iutage, tiu homo, kiu la unua venis sur la monton por ekspluatado, refoje grimpis sur la monton kaj vidis, ke la ĉirkaŭaj kalvaj montoj jam estas ekspluatataj. Li vizitis la novan kabanon, kaj la geedza paro fervore akceptis lin, invitante lin preni tagmanĝon kune kun ili. Dum la manĝado ili ekbabilis. La gasto demandis:
"Frato, ĉu vi vidis ion neordinaran, de kiam vi loĝas ĉi tie?" La gastiganto respondis:
"Ne, nenion eksterordinaran."
"Nenion? Tamen kiam mi unuafoje venis ĉi tien por la ekspluatado, mi preskaŭ mortus pro paniko. Mi vidis la putran arbo-trunkon kaj sidiĝis sur ĝin. Neatendite ekmoviĝis la arbo-trunko, kiu fakte estis granda boao. Mi tuj mortigis ĝin je unu hako." La gastiganto diris:
"Ho, mi komprenis, kial mi vidis amason da skeletoj, kiam mi ĵus alvenis ĉi tien. Mi enterigis la ostaron kaj faris la tombon por ĝi."
Post la tagmanĝo, la gasto adiaŭis la geedzan paron. Tiam la edzino de la montano diris al sia edzo:
"Mi nun devas foriri. Bonvole zorgeme vartu la infanon."
Survoje, tiu gasto trafis atakon fare de serpenteto kaj mortis.
Tion faris la edzino de la montano. Fakte ŝi estis Serpenta Spirito, kaj la boao dishakita de tiu gasto estis ĝia edzo. Sin transforminte en virinon, ĝi celis rekompenci la montanon pro lia simpatia enterigo de ĝia edzo, samtempe ĝi atendis ŝancon por trovi la krimulon. Atendante tiel multajn jarojn, ĝi finfine sciis, ke ĝuste estas tiu homo, kiu mortigis ĝian edzon. Trovinte la krimulon, ĝi aliformiĝis kiel serpenteton kaj mortigis la krimulon. Sed ankoraŭ ne kvietiĝis ĝia flamanta malamo kontraŭ la homo. Ĝi sin turnis al la surmonta kabano, mortige mordis la montanon kaj ankaŭ la infanon, fine ruinigis la kabanon. Tamen ĝi ankoraŭ ne kontentiĝis kaj preferis engluti ĉiujn homojn sur la tero por sin venĝi. Sed ĝi sciis, ke pere de la propra forto, ĝi ne kapablos atingi tiun celon, do ĝi decidis koluzii kun Bova Monstro.
Bova Monstro sin kaŝis en la sekreta kaverno sur la monto San-qing, kaj ofte iris de sur la monto por plagi popolanojn loĝantajn piede de la monto. De longe ĝi estis ravata de la ĉarmo de Serpenta Spirito kaj volontis edzinigi ĝin al si, sed ne havis ŝancon por realigi la deziron. Nun Serpenta Spirito memvolonte venis al ĝia kaverno, tio ege ekzaltis Bovan Monstron, ke ĝi, ĝoje balancante la kapon kaj svingante la voston, ekparolis tuj je la intervidiĝo kun Serpenta Spirito:
"Ho! Finfine vi descendis al mia kaverna rezidejo. Diru, mi petas, kion mi faru por vi!" Serpenta Spirito respondis:
"Mia edzo estis mortigita de la homo, kaj mi deziras venĝon kontraŭ ĉiuj homoj sub la ĉielo, mordante ilin unu post alia. Bonvole helpu min per viaj rimedo kaj forto." Bova Monstro kapjesis dirante:
"Tio estas tre facila por mi, sed mi devas elmeti kondiĉon al vi." Serpenta Spirito demandis:
"Kia kondiĉo?"
"Vi bonvole edziniĝu al mi."
"Jes, mi konsentas, tamen bonvole atendu ĝis plenumado de la venĝo." Aŭdinte la promeson de Serpenta Spirito, Bova Monstro preskaŭ freneziĝis de emocio, kaj apenaŭ povis teni paciencon por atendi ĝis la dato. Sardone ridante ĝi diris:
"Mordi ĝismorte la homojn unu post alia bezonas tro longan tempon. Laŭ mia opinio, estus pli bone por ni agiti ventegon kaj ondegojn por fari la provincon Jiangxi vasta maro kaj ĉiujn homojn manĝaĵoj de fiŝoj en la maro." Serpenta Spirito tute aprobis ĝian proponon kriante:
"Bona ideo, kaj ni faru tion laŭ vi!"
Ili komencis plagi la homojn. Bova Monstro staris ĉe la okcidenta flanko de la monto San-qing, kaj Serpenta Spirito ĉe la orienta flanko de la monto. Alvokante ventegon kaj pluvegon, la du plagantoj atakis la homojn de ambaŭ flankoj. Momente, mallumiĝis la ĉielo, okazis ŝtormo kaj eksplodis montdiluvo. Rezulte sennombraj popolanoj, kune kun iliaj domoj kaj bienoj, ĉiuj estis envolvataj en la torentan diluvon.
Rimarkinte, ke la cirkonstanco fariĝas pli kaj pli danĝera, Avoj San-qing hastis al la ĉiela kortego kaj faris raporton al la ĉiela imperiestro Yuhuang. La ĉiela imperiestro tuj faris instrukcion kiel jene:
"La venĝo de Serpenta Spirito por sia edzo estas komprenebla, sed post kiam la venĝo plenumiĝis, ĝi ankoraŭ persistas en masakro al la senkulpaj popolanoj, tio estas nepardonebla laŭleĝe. Kaj Bova Monstro, pro la krimago helpa al perversaĵo, jam atencis la ĉielan leĝon, kaj devas esti tuj mortigita."
La ĉiela imperiestro ekspedis Tondran Dion kaj Avojn San-qing kune plenumi lian verdikton. Pere de la potenca fea kapablo, Avoj San-qing konkeris Serpentan Spiriton, kaj premis ĝin sub la zeniton de la montpinto Tiyun ĉe la Suda Ĉiela Pordo sur la monto San-qing.
Tondra Dio tiam persekutis Bovan Monstron, kiu estis tre ruza kaj lerta en forkurado. Kiam Bova Monstro atingis la orientan flankon de la monto San-qing, Tondra Dio eltrovis ĝin, kaj, levante sian brilantan fulman glavon, lanĉis fortan atakon al Bova Monstro, sed la lasta sin turnis aliflanken, sekve la fulma glavo trafis nur ĝian unu kornon. Jen estas la deveno de Bovkorna Ŝtono sur la Dorsa Monto ĉe la vilaĝo Ora Sablo.
Bova Monstro refoje eskapis de morto. Tondra Dio ne malstreĉis sian persekutadon, kaj fine denove eltrovis Bovan Monstron, kiu sin kaŝas sur la fundo de la lageto en ravino sub la Ĉeval-sela Montpinto okcidente de la monto San-qing. Kiam ĝi sin levis el la lageta fundo por rekapti la spiron post la longa kuŝado en la akvo, la atendanta Tondra Dio tuj atakis ĝin ĉe la kapo. Bova Monstro mortis kaj fariĝis solida roko kun la formo de bubalo senigita je unu korno.
Jen estas la legendo rakontita:
Naiva montano malkaŝis misteran morton de granda boao,
Serpenta Spirito plenumis koluzian venĝon kun Bova Monstro.
Morton de pitono naiva montan' eldiris,
Venĝe serpenta spirit' kun Bova Monstr' konspiris.