• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:45:05    
Nubo kaj Nebulo de San-qing

cri
Oni diras, ke sur la monto San-qing kompletas la specoj de drogherboj. Tio estas fakto de kiam Agrikultura Dio Shennong ( la tiel nomata Magia Kampulo ) disŝutis semojn de diversspecaj drogherboj por konkeri la Skolopendran Spiriton. Tamen bedaŭrinde, nun ĉi tie mankas ia valorega drogherbo. Kio? Estas ginsengo.
Laŭ legendo, en la pasinteco sur la monto San-qing origine kreskis ginsengo. Tiun jaron, kiam la ĉiela imperiestro Yuhuang koleriĝis kaj pune sekigis la monton San-qing, ĉiuj ginsengoj velkis pro la fortega sunumado nur krom tiu, kiu kreskis en fendo de klifo sur la montpinto Yujing. Laŭ kutimo, kreskaĵo en la klifa fendo estas multe pli facile sekigebla, sed kial tiu ĉi ginsengo ne mortis? Ĝi ŝuldis sian vivon al junulo, kiu estis drog-kolekta kampulo kaj ĉiutage aspergis akvon sur ĝin.
La juna drog-kolekta kampulo nomiĝis Ye Qingshan. Lia familio sin vivtenis per la drog-kolektado de generacio al generacio sur la monto San-qing. Kiam li estis 15-jara, liaj gepatroj mortis unu post alia. Li daŭrigis la drog-kolektan laboron de sia patro, heredante la familian tradician karieron. Foje, li laboris la tutan tagon, sed neniun drog-herbon li rikoltis. Grimpante sur la montpinton Yujing, li sidiĝis por sin iom refreŝigi. Abrupte liaj okuloj ekbrilis pro rara trovo. En la fendo sur la monta klifo, iu herbo tre similas al ginsengo. Li tuj grimpis tien dank'al helpo de ŝnuro, kaj vidis, ke ĝi vere estas ginsengo. Ĝoje surprizata, li ameme karesis la smeraldajn foliojn kaj ne volis ĝin forlasi, nek elfosi ĝin. Demetinte la akvan kalabason de sia zono, li aspergis sur ĝin ĉiom da akvo, kiom da restis en la kalabaso. Post tiu tago, Ye Qingshan ĉiutage kunportis kalabason da akvo de sub la monto, kaj unue akvumis la ginsengon, poste kolektis drogherbojn, kaj antaŭ ol malsupren iri de sur la monto post la laboro, li ankoraŭfoje venis tien por refoje akvumi la ginsengon.
En iu jaro okazis sekegeco, sekve ne troveblis akvo kaj sur la monto kaj sub la monto. Nur en la Draka Lageto de la Kaverno Glacia Jado restis iom da akvo, do Ye Qingshan ĉerpadis tiean akvon kaj akvumis la ginsengon sur la monto. Malgraŭ ke la arboj kaj herboj sur la monto ĉiuj velkis pro la sekeco, nur tiu ginsengo tamen ankoraŭ estis sukoplena kaj vivoplena. Ĉiufoje ekvidinte ĝin, Ye Qingshan tuj forgesis kaj malsaton kaj laciĝon.
Pasis kelkaj jaroj, la ginsengo fariĝis pli alta kaj elkreskis el ĝi la ruĝbrila ginsenga floro. Iun tagon, je la vespera krepusko, kiam Ye Qingshan sin direktis al la ginsengo por ĝin akvumi, subite ekondegis nigraj nuboj, ekblovis ventego kaj sekvis pluvego. Ye Qingshan estis malsekigata tutkorpe, kaj tremis pro malvarma mont-vento. Mallumiĝis la ĉielo kaj evidente necesis tranokti sur la monto. Tiam li ekmemoris, ke ĉe la mont-talio troviĝas roka groto, li do ekiris tien.
Sed ĉifoje li neniel povis trovi la groton, irante tien kaj ĉi tien. Ĉe iu kurbiĝo de la montvojo, li subite rimarkis antaŭ si lumon, kaj li ekpaŝis en la direkto de la lumo. Li proksimiĝis al la lumo kaj trovis, ke estas kabano. La pordo estas fermita. Kiu loko estas ĉi tie? Ye Qingshan pensis, ke li kreskas sur la monto San-qing, sed kial neniam antaŭe li vidis tiun ĉi lokon? Hezitante li staris antaŭ la kabana pordo, kaj ne kuraĝis frapi je la pordo. Ĝuste kiam li intencis foriri, subite la pordo malfermiĝis je malgranda bruo, kaj eliris juna knabino. Rigardante la tute malsekiĝintan junulon, la knabino simpatie diris:
"Sinjoro, bonvole eniru en la kabanon por vin ŝirmi al la pluvo."
Ye Qingshan konsentis kaj sekvis la knabinon en la kabanon. Invitinte la junulon sidiĝi sur seĝo, la knabino sin turnis en la lit-ĉambron, kaj momenton pose ŝi revenis, tenante duon-novajn vestojn. Ridetante ŝi staris antaŭ Ye Qingshan kaj diris:
"Sinjoro, bonvole ŝanĝu la vestojn."
Levinte sian kapon, Ye Qingshan ekrigardis la knabinon kaj trovis, ke ŝajne li iam antaŭe renkontiĝis kun ŝi. Sed kie? Li pensis kaj pensis, tamen ne sukesis rememori.
La knabino, mezstatura, fortika kaj graseta, sin vestis per la verda jako supre kaj la ruĝa jupo malsupre. Kun la ginsenga floro sur la kapo, ŝi estis bela kiel feino.
Ye Qingshan estis fascinita de ŝia eksterordinara eleganteco. Rimarkinte tion, la knabino honteme mallevis sian kapon kaj diris kun la ruĝiĝinta vizaĝo:
"Sinjoro, bonvole ŝanĝu la vestojn." Ye Qingshan rekonsciiĝis kaj rapide sin vestis per la sekaj vestoj donitaj de la afabla knabino. La vestoj bone sidis sur li. La knabino denove ekparolis:
"Jen estas vestoj de mia patro, kaj mi povas doni al vi nur liajn vestojn."
"Kie estas via patro?" Ye Qingshan demandis.
"Antaŭ kelkaj tagoj, li malsupren iris de sur la monto por vendi drogherbojn, kaj ankoraŭ ne revenis."
"Ankaŭ via patro kolektas drogherbojn? Sed kial mi ne konas lin?"
"Ni ĵus transloĝiĝis ĉi tien. Ĉu vi ofte venas ĉi tien?"
"Jes ofte. De la infaneco mi jam vivas sur tiu ĉi monto."
"Oh, se mi ne erarus, do vi certe estas sinjoro Ye, kiu konas ĉiujn drogherbojn, ĉu vere? Bonvole sidiĝu, mi tuj preparu por vi iom da manĝaĵo."
Nelonge poste, la knabino prezentis varmajn pladojn kaj rizaĵon al la gasto. Ye Qingshan estis ege mirigata, ĉar ĉiuj pladoj estas kuiritaj per drogherboj kreskantaj sur la monto San-qing. Jen estas la buletoj el gardenio, la bongusta supo el kasia ŝelo, la vaporumita poligono, la frikasita dioskoreo, la spongeca pastaĵo el smilako, la koptiso fritita kun panako, la fuksio kuirita kun felodendro ktp, kaj ĉiuj odoris apetitige. Tamen Ye Qingshan hezitadis por preni ion el tiuj mirindaj pladoj. La knabino invitis lin ripetfoje, kaj li fine prenis iom da spongeca pastaĵo el smilako. Ekster lia atendo, la manĝaĵo kuirita de la knabino ne nur ne havis ajnan amaran guston, sed ankaŭ aparte bongustis kaj plaĉis al li. Li ekmanĝis kun ege bona apetito forgesante, ke li estas gasto ĝentilema.
Post la manĝado, la knabino sidiĝis antaŭ Ye Qingshan kaj tenis silenton je longa daŭro. La junulo demandis ŝin:
"Fratino, kio okazis al vi?" Demandite, la knabino malĝojiĝis, kaj larmoj ekfalis el ŝiaj belaj okuloj guton post guto kiel perloj el la rompita koliero. Surprizata de ŝia ploro, Ye Qingshan demandis:
"Fratino, ĉu io ĉagrena ĝenas vin? Bonvole diru al mi, mi petas. Mi volontas helpi vin plenforte, se nur mia kapablo atingas!" La knabino respondis ankoraŭ larmante:
"Sinjoro, mi volas diri al vi, ke de multaj tagoj mi ne havas informon pri mia patro, kaj mi sola restas ĉi tie en tiu ĉi profunda arbaro sur la alta monto. Morgaŭ vi foriros, kaj denove mi estos izolita ĉi tie. Kion fari? Se vi ne abomenas min, mi volontas edziniĝi al vi. Mi iom konas medicinon, kaj volontas sekvi vin hejmen. Ni povos starigi kuracejon, en kiu vi servu kiel kolektanto de drogherboj, kaj mi kiel kuracistino, samtempe ni serĉu informon pri mia patro. Ĉu vi konsentas?" Ye Qingshan respondis embarasate:
"Fratino, vi ne scias mian cirkonstancon. Jen mi diru al vi: Antaŭ longe, miaj gepatroj jam forpasis, kaj mi estas tre malriĉa. Mi timas, ke vi ne povos kunvivi kun mi." Forviŝante siajn larmojn, la knabino respondis:
"Mi amas nur vian personecon anstataŭ la posedaĵon."
Tiamaniere ili geedziĝis, prenante herbojn kiel incensojn kaj preĝante al la ĉielo kaj la tero.
Poste, ili ambaŭ alvenis al la piedo de la monto San-qing, kaj establis tie apotekon. La edzino faris kuracadon al lokaj malsanuloj, kaj la edzo kolektadon de drogherboj. Vespere, liberaj el la laboroj, la edzino instruis al la edzo la klerigajn sciojn kaj luktarton.
Ye Qingshan ekhavis sian familion kaj estis multe pli okupata ol antaŭe. Tamen li ankoraŭ senĉese iris al la montpinto Yujing por akvumi la ginsengon, kaj tiu lasta kreskis pli kaj pli fortike, kaj ĝia floro fariĝis pli kaj pli pimpa.
Tiam okazis epidemio. La apoteko de Ye Qingshan estis ampleksa je diversaj drogherboj, kaj sinjorino Ye ekspertis en la kuracado. Pro tio suferantoj de la epidemio ĉiuj volis konsulti ilin, kaj ĉiu kuracito rapide resaniĝis. Ilia renomo disvastiĝis en la regiono de la monto San-qing. Tio tamen ofendis maljunan taoiston de la Templo San-qing. La maljuna taoisto ĉiam agis perverse, malobservante la taoisman doktrinon, sekve oni nomis lin Fantoma Feo. Komence, pro cirkulado de la epidemio, multaj homoj supren iris al la Templo San-qing por peti benon de la Dio, rezulte la templo ĉiutage estis plenplena de pilgrimantoj, kaj Fantoma Feo bone profitis de tiu ĉi ŝanco, multe gajnante. Tamen poste iom post iom malmultiĝis la vizitantoj kaj pilgrimantoj. Kio okazis? Fantoma Feo faris enketadon kaj sciis, ke la apoteko situanta ĉe la montpiedo malhelpas lian mon-gajnan rimedon. Kun forta kolero Fantoma Feo venis al la apoteko de Ye Qingshan, kiu tiumomente forestis pro kolektado de drogheboj sur la monto. Sinjorino Ye estis hejme. Vidinte ŝin, Fantoma Feo eksplodis je malica rikano, kaj, fingromontrante ŝin, diris:
"Vi, la demona spirito, sin kaŝas ĉi tie! Rapide ruinigu la apotekon kaj iru kune kun mi!" Kompreneble liaj vortoj neniom efikis al sinjorino Ye, kaj Fantoma Feo direktis sian glavon kontraŭ ŝi, kaj ŝi prenis balailon kiel armilon, elsaltis de la serva tablo kaj ekbatalis kontraŭ Fantoma Feo. Subite Fantoma Feo ekkriis laŭte, kaj prenis el post la dorso la taoistan viŝfaskon. Murmurante ion mistikan, li ekfaris sorĉadon. Momente, obskura mallumo regis la teron, furioza ventego kun sablo kaj ŝtono draste atakis sinjorinon Ye. Aplombe kaj brave, sinjorino Ye deprenis de sur sia kapo la ginsengan floron, kaj svingis ĝin en la ventego. La ginsenga floro ekradiis je blindigaj briloj, sekve sablo kaj ŝtono falis sur la teron, kaj Fantoma Feo forfuĝis.
Haste kurante, Fantoma Feo cerbumis pri rimedo de venko super sinjorino Ye. Fine li elpensis intrigon.
Je la vespera krepusko de iu tago, kiam Ye Qingshan estis iranta malsupren de sur la monto San-qing, kie li kolektis drogherbojn, du taoistoj baris al li la vojon dirante, ke Fantoma Feo invitis lin al si. Nesciante, ke tio estas intrigo, Ye Qingshan sekvis ilin kaj atingis la Templon San-qing, kie estis aranĝata la bankedo vegerinara. Pensante pri sia edzino en la hejmo, Ye Qingshan ne volis akcepti la bankedan regalon. Sed oni fine altabligis lin invitante kaj tirante. Drinkinte unu tason da vino, li estis morte ebriigata. Oni forte ŝnur-ligis lin kaj forlasis lin en iu angulo de granda halo.
La suno antaŭ longe jam subiris malantaŭ la horizonton, kaj falis la krepuska kurteno, sinjorino Ye ankoraŭ atendis revenon de la edzo, sed li ne aperis. Abrupte ŝi eksentis timon kaj maltrankviliĝon konsciante, ke la edzo trafis akcidenton malfeliĉan. Ŝi tuj fermis la apotekan pordon kaj rapidis en la direkto de la monto San-qing.
La alveno de sinjorino Ye multe pli frua ol la atendata de Fantoma Feo, kiu ankoraŭ ĝuis vinon. Li diris al siaj disĉiploj:
"Mi trovis trezoron, kaj post kiam mi kaptos ĝin, ni kune manĝu ĝin kuirante, kaj post tiam ni povos longe vivi kiel feoj sen maljuneco."
Atinginte la Templon San-qing, sinjorino Ye vidis tiujn aĉulojn drinkantaj, kaj ne-rimarkate ŝi senbrue eniris en la grandan halon, kie ŝi trovis sian edzon krude ŝnur-ligatan, kaj sentis sin kvazaŭ pikate je la koro. Ŝi tuj malligis la ŝnuron, kaj aspergis buŝon da akvo sur lia vizaĝo, sed Ye Qingshan restis senkonscia. Ŝi komprenis, ke Fantoma Feo donis al ŝia edzo sorĉan vinon, kiu povas kateni la homan animon. Sinjorino Ye do metis sian salivon en la buŝon de sia edzo, kaj la lasta baldaŭ vekiĝis, ricevinte la magian salivon. Vidinte sian edzinon ĉe si, Ye Qingshan ege miris. Sinjorino Ye sciigis lin, ke ŝi venis por lin savi.
Ĝuste kiam la geedzoj sin preparis por for-iri, aŭdiĝis postdorse malica ridaĉo de Fantoma Feo, kiu aperis en la granda halo. Li rikane diris:
"Finfine vi mem alvenis. Jen mia glavo!" Parolante, Fantoma Feo direktis sian glavon kontraŭ sinjorino Ye, kiu tuj prenis kandel-ingon kiel armilon kaj kontraŭbatis lin. Ankaŭ Ye Qingshan, tenante sian ŝpaton uzatan por elfosi drogherbojn, partoprenis en la luktado kontraŭ Fantoma Feo, kies disĉiploj tamen strikte sieĝis lin.
La batalo inter sinjorino Ye kaj Fantoma Feo iris pli kaj pli intense. Subite Fantoma Feo elprenis el sia poŝo perlon, kiu eligis la fulman brilon. Sinjorino Ye, pikate de tiu brilo, tuj sentis sian kapon dolorega, kvazaŭ baldaŭ rompate, kaj tutan korpon kolapsita. Ŝi pretervole eligis ĝemon. Retenante la doloron, ŝi deprenis de sur sia kapo la ginsengan floron. Tiumomente Fantoma Feo sin ĵetis al ŝi por forkapti la ginsengan floron. Pli rapide ol li, sinjorino Ye urĝe metis la ginsengan floron en sian buŝon kaj englutis ĝin.
Aŭdinte la ĝemon el sia edzino, Ye Qingshan, riskante vivdanĝeron, sturmis kontraŭ la fiuloj kaj sukcesis sin liberigi el la sieĝo. Li kuris al la edzino, kaj ambaŭ komencis retiriĝi de sur la monto.
Ne povante konkeri la geedzojn, Fantoma Feo estis ege ĉagrenata, kvazaŭ perdinte frandaĵon el la buŝo. Li ne atendis, ke Ye Qingshan eĉ ne timis la sorĉan brilon de la magia perlo. Li pensis, ke li ne gajnos sukceson, se la geedzoj ne estos apartigataj unu disde la alia. Li elkovis alian insidan artifikon.
Post la batalo kontraŭ Fantoma Feo, Ye Qingshan restis hejme por administri la apotekon. Rimarkinte tiun novan staton, Fantoma Feo, sin ŝajnigante vaganta taoisto, vizitis la apotekon de la geedzoj. Je la ekvido al Ye Qingshan, Fantoma Feo fi-intence diris, kvazaŭ ege surprizite:
"Ho, vi, la apoteka mastro, via mieno manifestas malbonan sanstaton! Ye Qingshan, ne konante lian novan vizaĝon, haste demandis:
"Majstro, kion signifas viaj vortoj? Bonvole indiku al mi, mi petas." Fantoma Feo respondis:
"Bonvole eliru eksteren, kaj mi diru al vi pli detale." Ye Qingshan sekvis Fantoman Feon, kaj la lasta kondukis lin al la izolita loko kaj diris:
"Ĉu vi scias la devenon de via edzino?"
"Ŝi transloĝiĝis ĉi tien de alia loko."
"Vi ankoraŭ nenion scias pri ŝi. Mi diru al vi, ke ŝi estas demono! Via vizaĝo jam kovriĝas de ŝia demona sorĉo, kaj baldaŭ vi estos manĝata de ŝi." Ne kredante je liaj vortoj, Ye Qingshan skuis sian kapon. Elprenante sian perlon, Fantoma Feo diris:
"Vi ne kredas? Bonvole prenu la perlon kaj mem vidu pere de ĝi."
Dirinte tiujn vortojn, Fantoma Feo foriris. Ye Qingshan estis ne tute konvinkita de lia averto. Revenine hejmen, li vidis, ke edzino estis lavanta vestojn, kaj li decidis provi per la perlo. Ye Qingshan elprenis la perlon kaj ĝin direktis al la edzino. Li tuj falis en panikon, ĉar en la perlo li vidis grandan ursinon, kiu, montrante la akrajn dentojn kaj ungojn, sin ĵetas kontraŭ li. Li haste sin turnis por forkuri, tamen lia kapo koliziis kun la vend-tablo kaj svenis. Nenion sciante pri la kaŭzo, sinjorino Ye estis ege surprizata kaj tuj faris savadon, tenante la edzon en siajn brakojn. Ŝi eligis sian salivon kaj metis ĝin en la buŝon de la edzo, kiu rekaptis la spiron. Ĵus malferminte la okulojn, li denove vidis antaŭ si la grandan ursinon, kaj morte paliĝis pro timego. Li ne kuraĝis resti hejme kaj eliris el la hejmo.
Kien iri? Li hezitis kaj fine venis al la hejmo de sia onklo. Li rakontis sian travivaĵon al la onklo, sed la lasta tute ne kredis je lia parolado, tiom pli, la onklo eĉ insultis lin dirante, ke li estas blinda al la favoro de sia edzino. La onklo admonis lin tuj reveni hejmen. Kion fari? Memorante, ke de kelkaj tagoj li ne akvumis la ginsengon sur la montpinto Yujing, li do sin direktis al la montpinto Yujing.
Akvuminte la ginsengon, Ye Qingshan rigide sidiĝis ĉe la ginsengo. La suno estis subiranta sur la okcidenta ĉielo, li ankoraŭ restadis senmove, kaj dormetis iom da tempo. Kiam li vekiĝis, li vidis, ke la edzino sidas apud li kun larmoj sur la vizaĝo. Ankoraŭ ŝin timante, Ye Qingshan ne kuraĝis alproksimiĝi al la edzino. Ŝi plorante demandis:
"Kara, ĉu mi kulpas en io?" Ye Qingshan estis silenta, ne sciante, kiel diri al ŝi. Ŝi ripetade demandis lin pri la kialo, fine li eldiris la kaŭzon de sia konduto. La edzino larmante diris:
"Kara, kial vi kredis mensogon de la fiulo? Se mi vere estus demono, mi certe prenis vin kiel manĝaĵon antaŭ longe! Pensu, mi petas, kio fariĝis malpli bona ol antaŭe, post kiam mi venis al via hejmo." Aŭdinte la vortojn de la edzino, Ye Qingshan ekpensis pri sia vivo multe pliboniĝanta ol la antaŭa. Ĉiutage ŝi estas okupata je dommastrumado, lavante, kuirante kaj ordigante. Varmaj manĝaĵoj kaj supoj ĉiam estas pretaj por li, kaj ĉiu servo estas zorgema kaj agrabla. Dank' al ŝia klopoado, la negoco de la drogherba apoteko estas tre vigla kaj havas kontentigan profiton, kaj plie, ankaŭ ilia vivo estas feliĉa kaj senzorga. Se ŝi vere estus demono, li antaŭ longe jam fariĝis oferaĵo! Rimarkinte la edzon silenta, sinjorino Ye daŭrigis sian paroladon:
"Vi certe estis trompata de mensogo de Fantoma Feo el la Templo San-qing." Ye Qingshan respondis:
"Estas ne Fantoma Feo, sed la vaganta taoisto."
"Ĉu vi scias, kial oni nomas lin Fantoma Feo? Ĉar li lertas je insidaj artifikoj. Li intencas apartigi nin unu disde la alia, por trakti nin unuope, celante pli facile konkeri nin." Ye Qingshan opiniis ŝiajn vortojn pravaj, kaj forĵetis la perlon malsupren de sur la klifo. Strange estis, ke la perlo tuj ekflugis en la direkto de la Templo San-qing. Tiumomente Ye Qingshan komprenis ĉion okazintan, kaj memriproĉe li diris al sia edzino:
"Kara, pardonu min, mi ne devas kredi kalumnion de la fiulo." Li atenteme rigardis la edzinon kaj rimarkis, ke ŝi ankoraŭ estas tiel ĉarma, kaj, kun la ginsenga floro sur la kapo, ŝi aspektas ankoraŭ pli aminde. Li intime ekprenis la manojn de la edzino, kaj ili ambaŭ ekiris malsupren de sur la klifo, revenante al la hejmo.
Fantoma Feo reprenis sian perlon, kaj, daŭrigante sian perversan planon, li elpensis alian intrigon por damaĝi la geedzojn.
Ye Qingshan ĝustigis sian miskomprenon pri sia edzino, sekve la geedzoj repaciĝis kaj denove vivis feliĉe kaj harmonie. Pasis kelkaj monatoj. Iutage, kiam Ye Qingshan finis sian kolektadon de drogherboj sur la monto, kaj iris malsupren al la hejmo je la vespera krepusko, survoje li vidis maljunulon kun la ĉifonitaj vestoj. Kuntirante sian korpon, la maljunulo ĝemadis kaj plor-lamentis. Ye Qingshan aliris al li kaj demandis, kio okazis al li. La maljunulo respondis, ke li suferas de brustangoro. Ye Qingshan tuj elkorbigis ĉiujn drogherbojn, por ke la maljunulo elektu la taŭgan al kuracado de lia malsano. Sed la maljunulo diris, ke li nenion bezonas krom la ginsenga floro. Ye Qingshan pensis en si: Nun mankas tempo por preni la ginsengan floron kreskantan sur la montpinto Yujing, sed la edzino portas tian floron sur la kapo, kaj li povas pruntepreni de ŝi la floron. Kvankam ŝi rigardas la floron kiel sian vivon, tamen bonkora kaj helpema, ŝi certe ne rifuzos doni la floron al mi por savi la maljunulon.
Sekve Ye Qingshan diris al la maljunulo:
"Onklo, en mia hejmo troviĝas la ginsenga floro, nun mi dorsportu vin al mia hejmo, ĉu bone?" La maljunulo esprimis konsenton, senĉese ĝemante. Sed, je ektuŝo al lia korpo, la maljunulo ekkriis pro doloro. Konfuzate de lia gravega sanstato, Ye Qingshan proponis:
"Onklo, bonvole atendu min ĉi tie, mi tuj revenu hejmen por preni la ginsengan floron por vi."
Ye Qingshan, kunportante sian drogherban korbon, rapidis malsupren de sur la monto. Reveninte hejmen, li tuj petis de la edzino ŝian ginsengan floron, sed la edzino neniel konsentis doni la floron. Ye Qingshan petegis ŝin dirante:
"Kara, prutedonu ĉi tiun floron al mi por urĝa savado, morgaŭ mi grimpu sur la montpinton Yujing kaj prenu tiun floron por vi." Sinjorino Ye respondis:
"Se ĉi tiun floron oni foruzos, ankaŭ tiu kreskanta sur la montpinto Yujing ne ekzistos."
Ne povante kredi la vortojn de la edzino, Ye Qingshan riproĉis la edzinon, ke ŝi ne volas savi malsanulon, havante la savilon. Ili la unuan fojon kverelis. Ye Qingshan sentis sin brule pro la maltrankviliĝo: sen la ginsenga floro la maljunulo baldaŭ mortos pro doloro. Subite iu ideo venis en lian cerbon, kaj li paciĝis kun la edzino, ŝin konsolante kaj karesante. Noktomeze, kiam la edzino endormiĝis, Ye Qingshan ŝtele prenis la ginsengan floron de sur la edzina kapo, kaj ekiris al la monto. La maljunulo ankoraŭ restis ĉe la vojo, sin volvante en ĉifonaĵo kaj dolore ĝemis. Ye Qingshan prezentis la ginsengan floron al li. La maljunulo tuj refreŝiĝis, kaj, kaptinte la floron en sian manon, li eksplodis je fiera ridego, samtempe aperigis sian originalan aspekton – Fantoma Feo el la Templo San-qing. La fiulo diris:
"Aŭskultu min: Via edzino estas demono. Vi ne volas ŝin elimini, do mi helpu vin likvidi ŝin." Ye Qingshan ege konsterniĝis kaj konsciis, ke li falis en kaptilon de la fiulo. Li sin ĵetis al Fantoma Feo por rekapti la ginsengan floron, sed vane. Je ekmalfermo de la buŝo, Fantoma Feo jam englutis la ginsengan floron. Ye Qingshan koleriĝis kaj etendis sian pugnon kontraŭ Fantoma Feo, sed tiam la embuskantaj disĉiploj de la fiulo ĉirkaŭis lin. Okazis furioza luktado, bedaŭrinde Ye Qingshan ne akiris venkon super multaj malamikoj, kaj devigate kuris malsupren de sur la monto.
Li atingis la hejmon, sed malaperis la edzino. Plorante kaj kriante, li serĉadis la edzinon, sed nenie ŝi vidiĝis. Konjektante, ke eble la edzino estis forprenita de Fantoma Feo, li denove revenis sur la monton San-qing, sed tie li ankoraŭ ne trovis la edzinon. Fine li senbrue glitis en la Templon San-qing, kaj aŭdis parolon de Fantoma Feo al siaj disĉiploj. La fiulo diris:
"Finfine la trezoro estas en mia mano. Momenton poste, vi vaporume kuiru ĝin kaj ni okazigu bankedon." Aŭdinte liajn vortojn, Ye Qingshan pensis, ke la menciita trezoro certe estas la edzino, kaj necesas tuj savi ŝin. Tamen por savi la edzinon nepre necesas la ginsenga floro. Tiam mateniĝis. Li senprokraste grimpis sur la montpinton Yujing por preni la ginsengan floron. Tamen, kio okazis ĉi tie? Kie estas la ginsenga floro? Eĉ la sukoplenaj folioj sekiĝis kaj forvelkis. Ye Qingshan estis ege konfuzata ne komprenante, kial en unu nokto ĉio ŝanĝiĝis. Tiun momenton aŭdiĝis la virina voĉo:
"Kara edzo, vi ege damaĝis min." Ye Qingshan rigardis ĉirkaŭen, sed vidis neniun. Li ankoraŭ pli maltrankviliĝis: Tio ja estas centprocente la voĉo de lia edzino, sed kial ne videblas ŝia figuro? Tiam denove eksonis ŝia voĉo, sed pli kaj pli febla, kaj li, streĉante siajn orelojn, finfine distingis, ke la voĉo venas de la ginsengo, kiu diras:
"Kara edzo, jen mi -- via edzino. Mi nun diru al vi la fakton: Vere mi jam fariĝis spirito, sed anstataŭ la mordema ursino mensoge priskribita de Fantoma Feo, mi estas la bonkora Knabino Ginsenga. Ne timu min. Okaze de la sekegeca katastrofo tiujare, kiam mi estis baldaŭ pereonta, vi elsavis min per la draka eliksiro el la Draka Lageto, tiel ke mia sinharda tempo reduktiĝis je 500 jaroj. Por rekompenci vin, mi min edzinigis al vi, kaj por rekompenci la montanojn de San-qing, kiuj nutris min, mi faris kuracadon kaj donis sanigajn medikamentojn al la montanoj. Tamen Fantoma Feo, pro ĵaluzo, intencas mortigi min kaj formanĝi min, tiucele ĝi foje kaj refoje insidadis kontraŭ mi, sed ĉiu-foje malsukcesis. Tamen ĉi-foje, profitante de via bonkoreco, ĝi defraŭdis la ginsengan floron. Vi ne scias, ke la ginsenga floro estas mia kvintesenco, sen kiu mi ne povas vivi. Ve! Pri tio mi ja estas kulpa, ĉar mi ne pli frue rakontis ĉion ĉi al vi. Nun vi jam scias mian originon. Se vi timas min, bonvole tuj malsupren iru de sur la monto, finu la geedzecajn rilatojn inter ni, kaj lasu Fantoman Feon formanĝi min. Se vi ankoraŭ amas min, memorante nian geedzan feliĉon, do mi petas vin savi min ankoraŭ-foje."
Aŭdinte tiujn vortojn de la edzino, Ye Qingshan komprenis ĉion. Li falis sur siajn genuojn antaŭ la ginsengo kaj diris:
"Kara mia, estas ĝuste mi, kiu damaĝis vin. Spite eĉ glavan monton kaj flamantan maron, mi certe vin savos el la katastrofo. Diru al mi, mi petas, kion mi faru?" Knabino Ginsenga respondis:
"Por savi min estas nepre necese preni la sanktan akvon el la Tigro-garda Fonto, kiu sin trovas en la Ora Sitelo sur la Ventporda Montpinto super la Roko Fea Vojmontro. Tie ekzistas la fonto, kies akvo ne sekiĝas en la serena tago, nek plenigas la fonton en pluvado, kaj en ĉiu 999-a jaro, el ĝi fluas tiom da akvo, kiom nur unu kulero da. Kiu trinkos la akvon, tiu sukcesos en sinhadado kaj feiĝos. Sed la fonton ĉiam gardas la du fortikaj tigroj, kiuj atendas la magian akvon elfluanta. Vi devas unue mortigi la du furiozajn tigrojn, poste grimpi sur klifon por preni la akvon." Ye Qingshan demandis:
"La klifo altas je pli ol 30 metroj, do kiamaniere mi povos grimpi sur ĝin? Vi certe scias, ĉu ne?" Knabino Ginsenga respondis:
"Jes. Bonvole pluku unu el miaj folioj kaj tenu ĝin en via buŝo, tiamaniere vi certe povos atingi la celon. Memoru, ke vi nepre ne ellasu la folion, mi petas."
Ye Qingshan tuj plukis ginsengan folion, kaj metis ĝin en sian buŝon. Tenante sian drogo-fosan ŝpaton, li ekrapidis al la Ventporda Montpinto. Ĵus kiam li atingis la piedon de la montpinto, abrupte elsaltis el la herbaro du grandegaj tigroj, kiuj sin ĵetis al Ye Qingshan, kaj la lasta momente sin sentis froste pro malvarma ŝvito tutkorpa. Li instinkte sin retiris por forkuro. Tamen la mortanta figuro de la edzino vekis lin el la paniko, kaj li brave sturmis kontraŭ la tigroj per sia ŝpato. La du tigroj atakis lin el du flankoj antaŭa kaj la malantaŭa. Unu el la rabobestoj sin ĵetis al Ye Qingshan, kaj li sin turnis por eviti ĝian furiozan atakon, sed bedaŭrinde lia ŝpato forflugis el liaj manoj pro kolizio de la tigro. La tigro faris refojan atakon per sia potenca vosto, kaj trafis Ye Qingshan, kiu estas faligita surteren. Profitante la ŝancon, la alia rabobesto freneze kuregis al li. En tiu kriza momento, je unu energia barakto, Ye Qingshan sin starigis, kaj kaptis la tigron je ĝia krania felo. Tiam aperis la mirakla fenomeno: Ye Qingshan subite ekposedis gigantan forton. Ekster sia atendo, li facile levis la tigron, kvazaŭ ĝi estus malgranda kato anstataŭ grandega rabobesto. Tiam, la alia tigro denove lanĉis atakon al Ye Qingshan, kiu etendis sian manon kaj levis alten ankaŭ ĝin. Pensante pri sia urĝa tasko preni la magian akvon, Ye Qingshan ne havis tempon por konsideri detalaĵon, kaj je unu svingo de la brakoj, li forĵetis la du rabobestojn en abismon. Li sin turnis al la klifo por preni la akvon. Levante sian kapon, li trovis, ke ĉie estas nudaj ŝtonaj kolonoj skrapantaj la ĉielon, kaj nenie vidiĝas grimpebla loko. Li ĉirkaŭiris laŭ la klifo, serĉante la grimpan rimedon, sed vane. Estis neniu suprenirejo. Li flamiĝis de ĉagreno kaj malpacienco, kaj ekfosis sur iu ŝtona kolono per sia ŝpato, kiu estigis apertaĵojn unu post alia formante ŝtuparon kondukantan supren. Tiamaniere li jen fosis, jen grimpis, kaj paŝopostpaŝe proksimiĝis al la zenito de la klifo. Vere tie troviĝis fonto kun iom da kristale klara akvo. Je unu forta suĉo, li enbuŝigis la tutan akvon, kiun tuj asimilis la ginsenga folio tenata en lia buŝo. Rimarkinte, ke la tuta akvo el la fonto estas elĉerpita, Ye Qingshan sin preparis por iri malsupren de sur la klifo, sed subite, ĉe unu mispaŝo, li komencis forgliti malsupren. Denove li sin sentis froste de la malvarma ŝvito surkorpe. Tamen preskaŭ samtempe li konsciis, ke anstataŭ fali malsupren, li fakte flugas al la tero de sur la klifo. Aŭdiĝis ĉe la oreloj muĝado de la monta vento. Timante rigardi malsupren, li fermis siajn okulojn rekte ĝis kiam liaj piedoj tuŝis la teron. Tiam li malfermis la okulojn kaj trovis, ke li jam staris antaŭ Knabino Ginsenga. Li emocie diris:
"Kara, mi revenis!" Je ekmalfermo de lia buŝo, la ginsenga folio elflugis el lia buŝo kaj revenis sur sian tigon. Ye Qingshan vidis, ke la forvelkaj folioj de la ginsengo iom post iom reverdiĝas kaj refreŝiĝas, rektiĝas kaj fortikiĝas, tiom pli, el la ginsengo kreskas malrapide la ruĝbrila floro.
Nun ni rigardu, kion estis faranta Fantoma Feo. Sate manĝinte kaj trinkinte, li venis al la flanka ĉambro, kiu servas kiel karcero de Knabino Ginsenga. Fantoma Feo trovis, ke en la karcero ne estas tiu rara ĉasaĵo. Li estis forte konsternata. Ĝuste tiam, Knabino Ginsenga jam staris antaŭ lia nazo. Je la eksvingo fare de Knabino Ginsenga, la ginsenga floro tenata en ŝia mano ekradiis je blindigaj briloj, kaj palpebrume la ginsenga floro, englutita de Fantoma Feo, sin pafis el lia buŝo kaj revenis en manon de Knabino Ginsenga. Ege surprizate, Fantoma Feo tuj elprenis sian glavon kaj atakis kontraŭ Knabino Ginsenga, kaj la lasta brave kontraŭbatis kun la du ginsengaj floroj kiel armiloj. Fantoma Feo denove elmontris sian magian perlon, kiu eligas radiojn pike glaciigajn, tamen ĉifoje tio tute ne kapablis timigi Knabinon Ginsenga. Fantoma Feo tuj faris sorĉan kalkulon kaj sciis, ke ŝi jam trinkis la magian akvon el la fea fonto Ora Sitelo, do li ne kuraĝis daŭrigi la batalon kontraŭ Knabino Ginsenga, sekve retiriĝis kaj fine forkuris.
Fantoma Feo, veturante sur la nubo kaj nebulo, sin turnis al Avalokiteŝvaro. Li plorante plendis al la bodisatvo pri sia travivaĵo, kaj kalumniis Knabinon Ginsenga dirante, ke ŝi fariĝis spirito kaj plagas homojn, koluziante kun la drog-kolektisto. Ili ambaŭ entreprenas kuracadon kaj vendadon de medikamentoj, trompante la popolanojn per mensogo, tiom pli, ŝi eĉ ŝtelis la miljaran sanktan akvon el la Ora Sitelo. La kalumnio kontraŭ Knabino Ginsenga fare de Fantoma Feo aŭdiĝis versimila kaj konvinka. Aŭskultinte la lerte falsitajn vortojn de Fantoma Feo, Avalokiteŝvaro koleriĝis kaj tuj venis al la monto San-qing. La bodisatvo faris la blankan magion, kaŭzante mallumiĝon, fulmadon kaj tondradon en la homa mondo. Dum la ĥaoso, la bodisatvo forkaptis Knabinon Ginsenga. Ye Qingshan estis frapata de tondro kaj perdis la konscion. Kiam li vekiĝis, nenie videblis jam la Knabino Ginsenga, kaj eĉ tiu ginsenga kreskaĵo sur la montpinto estis forprenita. Ege maltrankvila, li ekserĉis la edzinon, sed nenie troviĝis ŝia spuro. Li pli-intensigis la serĉadon, kuregante tien kaj reen. Kiam Ye Qingshan atingis la zeniton de la klifo, lin vidis Avalokiteŝvaro, kaj la lasta, je unu elspiro, venigis ventegon, kiu forbalais Ye Qingshan de sur la klifo, kaj Ye Qingshan tuj formiĝis peco de la nigra nubo.
Post tio, ĉiufoje kiam fulmo kaj tondro anoncas pluvadon, ĉiam videblas peco de la nigra nubo, kiu ŝvebas super la monto San-qing. Oni diras, ke tio ja estas Ye Qingshan, kiu serĉas sian amatan edzinon – Knabino Ginsenga.
Avalokiteŝvaro, sukcese disapartiginte la feliĉajn geedzojn, ankoraŭ ne trankviliĝis pro la timo, ke Knabino Ginsenga eventuale revenos al la monto San-qing iutage. La bodisatvo do forĵetis Knabinon Ginsenga en la montaron Changbai de la provinco Heilongjiang en la plej norda landparto, intencante ŝin frostigi. Tamen eksteratende, anstataŭ frostiĝo, Knabino Ginsenga venkis la tiean malvarmecon kaj prosperiĝis tie, generigante idojn senĉese, rezulte tiu landparto fariĝis fama produktejo de la bonkvalita ginsengo.
Fantoma Feo, por danki Avalokiteŝvaron, faris la oran statuon por la bodisatvo kaj ĝin kultadis en la Templo San-qing.
Jen estas la legendo rakontita:
Ginsenga Knabin' por danko formis familion;
Bodisatv' disigis ĝin, kredante kalumnion.