• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:46:38    
Ora Teo

cri
Sur la monto San-qing kreskas te-arbo, kiu altas je 2 - 3 metroj, kaj elspiras el la folioj agrablan odoron. Ĝiaj folioj, roste sekigitaj, servas kiel efika medikamento por kuraci sunfrapon kaj helpi digeston. La medikamento estas nomata Ora Teo. Tamen, anstataŭ ĉi tiu nomo, originale ĝi portis alian nomon: Aroma Teo. Oni diras, ke la nuna nomo estis donacita de imperiestro Qianlong el la dinastio Qing (1644 – 1911).
Laŭ legendo, la imperiestro Qianlong estis romantika monarko, kaj aparte ŝatis vojaĝi al belaj naturaj pitoreskejoj. Informiĝinte, ke en lia suda landparto troviĝas "sanktejo unika sub la ĉielo" kaj "la unua fea montpinto sude de la rivero Yangzi", la imperiestro Qianlong decidis vojaĝi tien por propraokule apreci la belaĵojn. Li sin figuris kiel komerciston, kaj akompanate de fidela eŭnuko, venis al la monto San-qing trans la provinco Zhejiang. Unue veturante per ĉaro, poste rajdante sur ĉevaloj, ili atingis la mont-regionon. La tiea vojo tiom mallarĝis, ke la ĉevaloj ne kuraĝis paŝi sur ĝi, sekve ili povis nur iri piede. Tiam estis somero varmega. Super la kapo la suno radiis arde, kaj sub la piedoj la tero ŝajne vaporiĝis bolige. Banata de ŝvito kaj kapturniĝa pro varmego, la imperiestro Qianlong ordonis la eŭnukon, ke li tuj serĉu akvon. La eŭnuko, ankaŭ kolapsinta pro varmego kaj soifego, de longe atendis tiun ordonon, kaj tuj sin turnis por plenumi la akvo-serĉan taskon.
Nelonge post kiam la eŭnuko foriris, subite aŭdiĝis el ties forira direkto la bruado el lupe furioza insulto, laŭtkrio kaj ankaŭ ve-lamento de la eŭnuko, kaj la bruado pli kaj pli proksimiĝis. La imperiestro Qianlong komprenis, ke la eŭnuko trafis rabistojn. Li ektimis kaj forkuris en la direkto de la montsupro. Li jen kuris, jen rampis tra arbedoj kaj dornejoj, fine, elĉerpinte la tutan forton, la imperiestro Qianlong perdis la konscion.
En tiu tempo, arbohakisto Wang Laosan sin okupis je koletado de hejtaĵoj sur la monto San-qing. Ankaŭ li aŭdis la bruadon, kaj poste li vidis, ke iu komercisto eskapis ĉi tien kaj svenis surtere. Wang Laosan estis surprizata kaj preter-vole blasfemis:
"Fi! Aĉaj rabistoj, ĉiam tretas popolanojn!" Li demetis sian instrumenton kaj hastis al la sveninto. Li rimarkis, ke jam bluiĝis la buŝo de la sveninto, tio ja estas simptomo de grava sunfrapo. Estas nepre necese rapide savi la malsanulon. La arbohakisto tuj ekportis surdorse la imperiestron Qianlong kaj hastis hejmen.
Alportinte bovlon da pura akvo, la edzino de la arbohakisto komencis kuraci la malsanulon, pinĉante liajn nazon kaj kolon laŭ la tradicia popola terapio. Poste ŝi infuzis tason da aroma teo kaj enbuŝigis la teon al la malsanulo kulero post kulero. Nelonge poste la imperiestro Qianlong vekiĝis. Sciante, ke estas Wang Laosan kaj lia edzino, kiuj savis lin, la imperiestro esprimis elkoran dankon al siaj savantoj.
Pro la grava sunfrapo kaj nekutimiĝo al la lokaj klimato kaj vivkondiĉo, la imperiestro Qianlong suferis gastroenteriton. La familio de la arbohakisto Wang Laosan estis tre malriĉa kaj ne havis monon por aĉeti medikamenton aŭ inviti kuraciston. Ili povis nur prezenti al la imperiestro la aroman teon ĉiutage. Admirinde estis, ke la teo estis vere efika, kaj la imperiestro Qianlong iom post iom resaniĝis, sed ankoraŭ estis tre atonia kaj malforta. La simpatiaj geedzoj kompatis lin, kiu vojaĝas for de sia propra hejmo, sekve buĉis sian unikan kokinon, kaj stufis ĝin por iom nutri la ĵus resaniĝintan komerciston.
Siaflanke, la eŭnuko, kiu akompanis la imperiestron Qianlong en la vojaĝo, vere renkontis rabistojn, kiuj poste forlasis lin, trovante neniom da mono el lia poŝo. La eŭnuko ekmemoris la imperiestron kaj ĉie serĉis lin, sed nenie trovis lian spuron. La eŭnuko ekploris pro timo kaj laciĝo. Li bone sciis, ke atendas lin morta puno pro perdiĝo de la imperiestro. Kion fari? Li ne kuraĝis reveni al la ĉefurbo, kaj forfuĝis al izoliteca loko, ŝanĝinte sian originalan nomon.
Suferinte la timigan eventon kaj restante sola, la imperiestro Qianlong ne pensis plu pri vojaĝo al la Templo San-qing, kaj devigate loĝis en la hejmo de la arbohakisto Wang Laosan.
La aldoniĝo de pli da konsumanto faris la malriĉan familion de la arbohakisto ankoraŭ pli malfacila en la vivtenado. Du monatoj pasis, la vetero iom post iom malvarmiĝis, kaj daŭris sinsekva pluvado, rezulte Wang Laosan ne povis kolekti hejtaĵojn sur la monto. Sen hejtaĵoj, Wang Laosan ne povis gajni monon, kaj sen mono, ne haveblis greno. La familianoj prenis la legomon kiel la ĉefmanĝaĵon, sed donis la tutan rezervatan grenon kun malgranda kvanto al la imperiestro Qianlong. Nelonge poste, ankaŭ la legomo elĉerpiĝis, kaj la tuta familio ekprenis la sovaĝan legomon kiel la manĝaĵon. Ankaŭ la rezervata greno estis finkonsumita de la imperiestro Qianlong. Tamen la vetero ankoraŭ restis pluva. La arbohakisto Wang Laosan kaj lia edzino ege maltrankviliĝis, kvazaŭ bruligate de fajro. Ili pensis, ke tute ne gravas por ili mem suferi de malsato, sed kiel ili povus impliki la gaston en ilian suferon? Tiam, el vortoj de la filo de la arbohakisto, la imperiestro Qianlong sciis, ke la familio jam havas neniom da greno por manĝi, li tuj petis, ke oni donu al li paperon kaj plumon. Tamen ankaŭ tiujn aĵojn ne posedis la malriĉa familio. Fine oni prezentis al li pecon de ĉifonita ŝtofo kaj prunteprenitan plumon. La imperiestro Qianlong skribis kelkajn ideogramojn sur la ŝtofa peco, kaj indikis la arbohakiston iri al iu loko por vektporti grenon. La arbohakisto Wang Laosan suspektis: Ĉu tiuj kelkaj ideogramoj vere povus havigi al li grenon? Li dubis pri tio. Metinte la ŝtofan pecon en sian poŝon, li denove grimpis sur la monton por kolekti hejtaĵojn. Vespere, vidinte, ke la arbohakisto Wang Laosan venis hejmen sen greno, la imperiestro Qianlong demandis lin, kial li ne alportis grenon, la arbohakisto mensogis dirante, ke li forgesis.
En la sekvanta tago, pensante fari provon, la arbohakisto iris al la loko indikita de imperiestro Qianlong, kaj prezentis la surskribitan ŝtofan pecon al la tiea respondeca oficisto. Leginte la imperiestran skribon, la respondeca oficisto tuj malfermis la grenejon, kaj elportis multe da grenoj, por ke la arbohakisto prenu. Rimarkinte, ke la arbohakisto sola ne kapablas kunporti la bezonatajn grenojn, la respondeca oficisto speciale dungis kelkajn laborulojn por helpi lin. La familio de la arbohakisto Wang Laosan pro tio posedis sufiĉe da grenoj, kaj ĉiuj familianoj ege ĝojis pri tio.
De kelkaj monatoj, la generaloj kaj burokratoj de la imperia kortego ricevis neniun informon pri la imperiestro Qianlong, kaj dronis en ĥaoso. Ekspedante serĉantojn ĉien tra la lando kaj publikigante anoncon vaste, finfine ili akiris informon el la surskribita peco de ĉifonita ŝtofo, kaj revenigis la imperiestron Qianlong al la ĉefurbo.
Poste, kiam la imperiestro Qianlong vojaĝis al aliaj lokoj, foje li denove suferis de sunfrapo. Rifuzante ĉian medikamenton, li insistis trinki la aroman teon. Tamen, de kie haveblas tia teo? La kortegaj oficistoj sendis kelkajn grupojn al la tuta lando por aĉeti tian teon, sed neniu sendito sukcesis, malgraŭ ke ili faris serĉadon en ĉiu provinco kaj gubernio, eĉ publikigon de la avizo kaj dekreto. La imperiestro Qianlong estis ege malkontenta pro tio. Tiam iu eŭnuko ekmemoris, ke la imperiestro Qianlong iam vizitis la monton San-qing, li do memvolonte sin anoncis por serĉi la aroman teon. Li rekte veturis al la montregiono, kaj konsultante lokanojn, li fine venis al la familio de la arbohakisto Wang Laosan. Li petis la arbohakiston vendi la aroman teon, kaj la lasta donacis al li grandan pakon da tia teo. Kiam la eŭnuko demandis, kiom da arĝento li bezonas pagi, la arbohakisto ridegis dirante:
"Tiu kreskaĵo estas abundega ĉi tie ĉe ni, kial necesas pagi? Prenu, kiom ajn vi volas."
Ricevinte la aroman teon, la eŭnuko haste revenis al la ĉefurbo, kaj prezentis la teon al la imperiestro Qianlong, kiu trinkis la teon kaj baldaŭ resaniĝis.
Sinsekve revenis diversaj grupoj, kiuj estis senditaj al ĉiuj landpartoj por serĉi la teon, kaj ilia totala pago por ĉifoja misio superis dek mil taelojn da oro. Informiĝinte pri tio, ke por serĉi la aroman teon, oni konsumis pli ol dek mil taelojn da oro, la imperiestro Qianlong, kiu ege admiris la utilon de tiu teo, pretervole elbuŝigis jenajn vortojn:
"Tio ja estas la teo el dekmil-taela oro!" Ekde tiam oni nomas tiun aroman teon Ora Teo.
La Ora Teo estas tre efika por kuraci malvarmumon kaj sunfrapon, digestigi kaj refreŝigi malsanulojn, kaj utila ankaŭ por sanigi kaj fortikigi korpojn. Ĝi estas nemankigebla medikamento por loĝantoj ĉe la monto San-qing. Konstanta trinkado de tiu teo helpas al sano kaj longa vivo. La imperiestro Qianlong ĉiutage ĝuis tiun teon, pro tio oni diras, ke eble tio ja estas kaŭzo, kial li estis unu el la longvivuloj el la ĉinaj imperiestroj.
Jen estas la legendo rakontita:
Almonte preskaŭ trafis imperiestr' pereon,
Miltaelan oron por serĉi aroman teon.