• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:47:37    
Printempa Plado

cri
Legendo diras, ke kvankam la imperiestro Qianlong ne sukcesis en la unuafoja vojaĝo al la monto San-qing, tamen li ne volis rezigni la ideon denove vojaĝi tien. Kelkajn jarojn poste, okaze de la printempa ekskurso en la antaŭurbo, la imperiestro Qianlong revigliĝis je la vojaĝa instikto kaj refoje decidis viziti la monton San-qing. Ankoraŭfoje sin alivestinte kiel komercisto, li ekveturis al la monto San-qing.
La imperiestro Qianlong kaj lia sekvanto atingis la celatan lokon. Akceptinte la lecionon el la unuafoja vojaĝo, en kiu li trafis rabistojn, ĉifoje la imperiestro Qianlong elektis vojetojn ne-rimarkigajn. Tamen neatendite, ili elvojiĝis perdinte la orienton, kaj sin trovis en sovaĝejo, kie ne videblis la homa spuro en la areo de kelkaj kvadrataj kilometroj. Lacegaj, malsategaj kaj soifegaj, la imperiestro Qianlong kaj lia sekvanto refoje dronis en la embarasa cirkonstanco. Kiam la suno estis baldaŭ subiranta okcidente, ili finfine vidis antaŭ si kabanon. La imperiestro Qianlong kun emocio kaj senpacienco plirapidigis la paŝadon, tamen falis antaŭ la sojlo de la kabano kaj perdis la konscion. La sekvanto de la imperiestro ege konsterniĝis kaj haste klopodis por levi lian korpulentan korpon kaj porti lin en la kabanon. Ĝuste en tiu momento, iu vilaĝa knabino ĉirkaŭ 18-jara alvenis vektportante hejtaĵojn. Vidinte, ke komercisto svenis sur la tero, ŝi tuj demetis sian vekton kaj iris al la sveninto. Tenante lian kapon en siaj manoj, la vilaĝa knabino atente observis lian okulpalpebron kaj komprenis ĉion. Ŝi demandis la sekvanton:
"Li svenis pro malsato, ĉu ne?" La sekvanto kapjesis senvorte. Tiam la vilaĝa knabino prenis de sia zono kalabason, kaj enbuŝigis al la imperiestro iom da akvo el la kalabaso. La imperiestro rekonsciiĝis post trinko de la akvo, kaj eniris en la kabanon, subtenate de la vilaĝa knabino kaj la sekvanto.
"Panjo, venas gastoj!" La vilaĝa knabino laŭte vokis la dommastrinon, kaj tiam eliris mezaĝa virino. Vidinte, ke la filino alportas gastojn, la dommastrino afable invitis ilin sidiĝi, kaj ŝi mem komencis prepari teon.
La vilaĝa knabino estis fortika, graseta kaj iom bruna, kun longa harplektaĵo sur la dorso, kaj ŝiaj viglaj okuloj ŝajne scipovis paroli. Ĉar ŝi estis tre inteligenta kaj kapabla ekde la infanaĝo, oni nomis ŝin Lerta Fratino. La alveno de la gastoj tamen embarasis la patrinon de Lerta Fratino. Kondukante la filinon en la kuirejon, la patrino diris:
"Filino mia, per kio ni regalu la gastojn eĉ sen grajno da rizo? Kiel sciate, nun okazas sekegeca katastrofo, pro tio ankaŭ legomo ne troveblas ĉe ni!" La patrino ege ĉagreniĝis kaj ne sciis, kion fari.
Iom pensinte, Lerta Fratino respondis:
"Panjo, estu trankvila, mi havas rimedon por solvi la malfacilon."
Ŝi kuris al la kampo kaj plukis korbon da pizidoj. Lavinte kaj peciginte la pizidojn, ŝi kuiris pladon el pizidoj kaj prezentis la pladon al la gastoj. "Malsatulo ne elektas manĝaĵon." Tiu proverbo estas vere trafa almenaŭ ĉimomente rilate al la imperiestro Qianlong kaj lia sekvanto. Ruktante post satiĝo, la imperiestro Qianlong demandis Lertan Fratinon:
"Fraŭlino, kiel nomiĝas la plado kuirita de vi? Ĝi estas vere bongusta." Lerta Fratino respondis:
"Ĝi nomiĝas Printempa Plado."
Trafinte ankoraŭfoje problemon en la vojaĝo, la imperiestro Qianlong perdis la intereson daŭrigi la ekskurson al la monto San-qing, li do petis Lertan Fratinon servi kiel vojgvidanto, kaj helpate de ŝi, eliris el la montregiono kaj revenis al la ĉefurbo.
En la monotona vivo de la ĉefurba palaco, la imperiestro Qianlong tediĝis al ĉiuj manĝaĵoj, malgraŭ tiuj senescepte estis frandaĵoj el la montoj kaj maroj. Foje li subite ekmemoris la tiel nomatan Printempan Pladon, kaj ordonis palacajn kuiristojn prepari tian pladon. Tamen la kapablaj palacaj kuiristoj neniom sciis pri la tiel nomata Printempa Plado. Ili kuiris laŭ sia imago, sed la de ili prezentata plado ne estis tia, kian manĝis iam la imperiestro Qianlong. Ili kuiris kaj refoje kuiris, sed ne sukcesis pretigi la atendatan pladon, rezulte la senpacienca imperiestro eksplodis de forta kolero kaj ordonis forkapigi palacajn kuiristojn. Tamen la rara Printempa Plado ankoraŭ ne pretiĝis, malgraŭ ke kelkaj el la palacaj kuiristoj martiriĝis sur sia posteno. Tiam, iu kortegano petis parolon, kaj, permesate de la imperiestro Qianlong, li diris:
"Via dekmil-jarula moŝto, la palacaj kuiristoj estas tro senkapablaj por prepari tiun pladon. Laŭ mia stulta opinio, vi bonvole publikigu dekreton por varbi talentajn kaj famajn kuiristojn de la tuta lando, eble tio efikos, kaj eventuale iu el ili kapablos kuiri la Printempan Pladon. La imperiestro Qianlong, aŭdinte liajn vortojn, respondis:
"Ne necesas fari varbadon. Mi foje manĝis tian pladon ĉe la monto San-qing. Sufiĉas ekspedi tien homojn, kaj ili alportu al mi la vilaĝan knabinon."
Tiu fervore proponinta kortegano sin anoncis por plenumi tiun gravan taskon kaj venis al la monto San-qing. La kortegano trovis la vilaĝan knabinon, t.e. Lerta Fratino, kaj urĝe petis ŝin dirante:
"Fraŭlino, mi volas aĉeti la Printempan Pladon." Aŭdinte la nomon de tiu plado, Lerta Fratino pretervole ekridis kaj respondis:
"Kie povas esti la Printempa Plado nuntempe?" La kortegano haste rediris:
"Sed antaŭ nelonge, du personoj iam manĝis tiun pladon en via hejmo, ĉu ne? Estu trankvila, mi pagos al vi grandan sumon."
"Ne temas pri la pago. La Printempa Plado troveblas nur en printempo, kaj ne haveblas en ĉiu momento."
"Ĉu vere? Mi diru al vi la fakton, ke unu el la du personoj ĵus menciitaj de mi estas nia imperiestro. Li opinias vian Printempan Pladon tre bongusta, pro tio invitas vin iri al la imperiestra palaco kaj prepari la Printempan Pladon por li."
"Mi ne volas iri al la imperiestra palaco!"
"Fraŭlino, sciu, ke tio estas la imperiestra ordono, kiun vi ne rajtas rifuzi! Kelkaj palacaj kuiristoj jam estis forkapigitaj ĝuste pro tio, ke ili ne kapablis prepari la Printempan Pladon por la imperiestro."
Lerta Fratino estis ege surprizata de la vortoj de tiu kortegano. Estas tute ekster ŝia atendo, ke pro ŝia hazarda improvizaĵo, kelkaj homoj perdis la vivon. Nun, se ŝi insiste rifuzas iri al la imperiestra palaco, eble ŝin trafos puno mortiga, kiun ŝi ne timas, tamen aliaj kelkaj kuiristoj suferos la saman sorton pro tio, ke la imperiestro ne povos ĝui la Printempan Pladon! Post la pripensado, ŝi fine elektis obeon. Kunportante saketon da pizaj semoj, Lerta Fratino adiaŭis la patrinon kaj ekveturis al la ĉefurbo kune kun la kortegano.
Je la ekvido al Lerta Fratino, la imperiestro Qianlong ordonis, ke ŝi tuj preparu la bongustan Printempan Pladon. Lerta Fratino diris:
"La Printempa Plado devenas de printempo, kaj ne prepareblas ĉiusezone. Lastfoje vi renkontis la bonan ŝancon, kiam vi manĝis tiun pladon en mia hejmo." La imperiestro Qianlong demandis:
"Kiam do refoje prepareblas tiu plado?"
"En printempo de la venonta jaro."
Por ĝui la bongustan pladon, la imperiestro Qianlong loĝigis Lertan Fratinon en la palaco.
Kiam vintro alvenis, Lerta Fratino ekspluatis bedon en la imperiestra ĝardeno, kaj plantis la pizajn semojn tie. Dank' al ŝia zorgema flegado per sterko kaj akvo, la semoj ekĝermis kaj fariĝis sukoplenaj pizidoj.
Forpasis vintro kaj venis printempo. Ĉiutage la imperiestro sendis homon al ŝi por informiĝi, ĉu jam estas la tempo por manĝi la Printempan Pladon, sed ĉiufoje Lerta Fratino respondis: "Ne!"
Lerta Fratino klare sciis, ke la pizido fakte ne estas frandaĵo. Por la imperiestro, kiu alkutimiĝis al ĉiuj frandaĵoj el la montoj kaj maroj, la plado el pizidoj neniel povas esti kalkulata kiel bongusta manĝaĵo. La kaŭzo, kial li opinias la pladon bongusta, kuŝas en tio, ke kiam la imperiestro unuafoje manĝis la pladon, li estis malsatega en la vojaĝo al la monto San-qing. Pensante pri ĉio ĉi, Lerta Fratino cerbumadis pri tio, kiamaniere trakti la aferon perfekte.
La imperiestro Qianlong tamen fariĝis malpacienca. Opiniante, ke Lerta Fratino mistifikis lin, li koleriĝis kaj alvokis Lertan Fratinon al la trona halo por fari verdikton al ŝi. Lerta Fratino, sin pravigante, diris:
"Mi ne aŭdacas ofendi vian dekmil-jarulan moŝton. Vere ne venis la tempo por manĝi la Printempan Pladon. Ĉu via dekmil-jarula moŝto ankoraŭ memoras la daton, kiam vi atingis mian mizeran hejmon?" La imperiestro respondis:
"Jes, okaze de la Festo Klaro kaj Brilo tiujare." Lerta Fratino konfirmis lian memoron dirante:
"Jes, via dekmil-jarula moŝto bonvole manĝu la pladon ankoraŭ en tiu dato ĉijare."
Unu tagon antaŭ la Festo Klaro kaj Brilo, Lerta Fratino petis aŭdiencon de la imperiestro Qianlong. Ŝi diris al la imperiestro:
"Via dekmil-jarula moŝto, morgaŭ ja estos la tempo por manĝi la Printempan Pladon. Morgaŭ estos la Festo Klaro kaj Brilo, kaj mi scias, ke laŭkutime vi iros al la imperia maŭzoleo por fari jaran konsekradon, kaj revenos posttagmeze, ĉu ne? Do tiam, ankaŭ la Printempa Plado estos preta."
En la sekvanta tago, kiel antaŭdiro de Lerta Fratino, la imperiestro Qianlong vere faris konsekradon en la imperia pravula maŭzoleo post la regula matena aŭdienco, kaj kiam li revenis al la palaco posttagmeze, li jam estis malsata. Tiam Lerta Fratino prezentis al li la Printempan Pladon. La imperiestro avide englutis la pladon kaj sentis, ke la plado estas vere bongusta. Li ripetfoje laŭdis Lertan Fratinon pro ŝia majstreca kuirarto, kaj deziris preni ŝin kiel palacan kuiristinon. Tamen Lerta Fratino, sopirante sian patrinon kaj hejmlokon, ne volis resti en la imperiestra palaco. Sagace fikciante ian kaŭzon, Lerta Fratino fine konvinkis la imperiestron Qianlong kaj sukcesis reveni al sia hejmvilaĝo.
Poste la lokanoj nomas la pizidon Printempa Legomo.
Jen estas la legendo rakontita:
Saĝa vilaĝknabin' Printempan Pladon preparis,
Monark' ordonon mortigi kuiriston faris.