• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:48:28    
Cerva Drogherbo

cri
Legendo diras, ke antaŭ longe estis juna virino. Iutage, kiam ŝi estis lavanta vestojn ĉe bordo de la rivero Ora Sablo, subite ŝi vidis, ke de sur la monto San-qing alkuris al ŝi malgranda makula cervo, kaj ĝi kaptis per sia buŝo ŝian jupon je la malsupra basko. La juna virino estis ege konfuzata ne komprenante, kio okazis al la cervo. Ĉe tiu momento, la malgranda makula cervo jam falis sur siajn genuojn antaŭ ŝi, kaj direktis sian petegan rigardon al la juna virino, senĉese larmante. La juna virino, levinte sian kapon, ekvidis, ke ĉasisto kun arkpafilo kaj sagoj en la manoj rapide postkuras la besteton laŭt-kriante. Ŝi tuj sentis fortan kompaton al la malgranda makula cervo. Profitante de la ŝanco, ke la ĉasisto ankoraŭ ne rimarkis la cervon, ŝi rapide levis sian jupon kaj kovris la cervon per sia larĝa jupo. Farinte tion, ŝi denove kaŭris ĉeloke kaj daŭrigis la lavadon de vestoj.
La ĉasisto atingis la bordon de la rivero Ora Sablo, sed perdis la spuron de la malgranda makula cervo. Li demandis la junan virinon:
"Fratino, pardonon! Ĉu vi vidis malgrandan cervon alkurantan en ĉi tiu direkto?" La juna virino respondis:
"Jes, mi vidis, ke la malgranda makula cervo preterkuris kaj malaperis." La ĉasisto kredis ŝiajn vortojn kaj tuj sin pafis antaŭen, daŭrigante la persekutadon al la cervo.
Post kiam la ĉasisto kuris foren, la juna virino lasis la malgrandan makulan cervon eliri el sub sia jupo. Kapbalancante tri fojojn al la juna virino, la malgranda makula cervo esprimis sian dankemon al la juna virino pro ŝia savado, kaj poste forkuris.
Nelonge poste, venis la tempo por la juna virino gravediĝinta naski bebon, sed turmentate jam kelkajn tagojn, ŝi ankoraŭ ne povis naski infanon pro malfacila akuŝado. Pro forta doloro, ŝi ruliĝadis en la lito plorante kaj ĝemante. Ŝiaj familianoj, ege maltrankvilaj kaj ĉagrenataj, similis al formikoj sur la varmega kaldrono. Ili invitis kuracistojn unu post alia, sed neniu el tiuj kuracistoj kapablis akuŝigi la malfeliĉan junan virinon.
Baldaŭ mortonta, la juna virino sin trovis en agonio, farante la lastajn spirojn, kaj ŝiaj familianoj ekploregis, pensante jam pri la funebra aranĝo por ŝi. Abrupte iu makula cervo, buŝe tenante fasketon de ia drogherbo, kuris en ŝian hejmon, kaj rekte sin direktis al la lito de la juna virino. Metinte la drogherbon ĉe ŝia lito, la cervo kapbalancis kaj forkuris eksteren. Ĉiuj ĉeestantoj, kiuj vidis tiun strangaĵon, ne komprenis, pri kio aludas la konduto de la makula cervo. Sed edzo de la juna virino tuj konsciiĝis, ekmemorante la travivaĵon de sia edzino. Li haste lavis la drogherbon, preparis per ĝi dekoktaĵon, kaj enbuŝigis malrapide la medikamenton al la juna virino. Trinkinte la dekoktaĵon el la drogherbo sendita de la makula cervo, la juna virino vekiĝis el sveno kaj refreŝiĝis mirige. Momenton poste facile ŝi naskis grasan bebon.
La drogherbo, kiu savis la vivon de la juna virino, estas tre efika drogherbo ginekologia. Poste la juna virino kolektis tian drogherbon sur la monto San-qing, kaj per ĝi resanigis ginekologiajn malsanojn por multaj virinoj. Ne sciante la originalan nomon de tiu drogherbo, oni nomas ĝin Cerva Drogherbo, ĉar ĝi estis alsendita de la makula cervo buŝe tenante.
Jen estas la legendo rakontita:
Kompatema junulin' al cervo donis helpon,
Por ŝin danki l' best' alportis buŝe savan herbon.