• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:49:31    
Huang Lian

cri
Sur la monto San-qing vivas birdo, kiu ĉiutage laŭtkrias: "Niu Duoduo!" Laŭ la loka dialekto, ĝia kriado signifas: "Kara, iru hejmen!" Laŭdire, la birdo estis transformita el homo, kiu alvokas sian edzinon reveni hejmen.
Legendo diras, ke antaŭ longa tempo, piede de la monto San-qing loĝis vidvino. Ŝia edzo mortis, ĵus kiam ilia filo naskiĝis. La juna patrino sola flegis la filon, suferante ĉian malfacilon. Ŝi tiel dorlotis la infanon, ke ŝi ĉiam kaj ĉiamaniere strebis por kontentigi la infanon pri ĉiu lia deziro kun volonteco kaj toleremo.
Proverbo diras: "Favorata hundo ne obeas, dorlotata infano ne filecas." La travivaĵo de la malfeliĉa vidvino tute atestis tiun proverbon. Adoltiĝinta, la filo prenis la patrinon kiel servistinon, kaj je iometa malkontento, li tuj ekflamiĝis kun insulto aŭ eĉ bato kontraŭ la patrino. La kruda konduto de la filo pike mordis la koron de la patrino, kiu ofte ploradis. Kelkfoje, ne eltenante lian nefilecan barbaraĵon, la patrino eĉ preferis fini sian vivon. Sed la bonkora vidvino timis, ke sen la zorgado fare de la patrino, la filo ne povos sin vivteni, pro tio ŝi pardonis lin kaj toleradis ĝis la tago, kiam ŝi absolute ne povis elteni plu la kunekzistadon kun la malbona filo. La vidvino forlasis sian hejmon kaj ekvagis ekstere. Iutage ŝi venis al la vasta arbaro, kaj sidiĝis sub arbo por ripozo. Pensante sian mizeran kaj sufero-plenan travivaĵon, ŝi ne povis sin deteni de malĝoja plorado, kiu pli kaj pli laŭtiĝis kaj fortiĝis ĝis ŝiaj larmoj elĉerpiĝis. Tiam ŝi demetis sian zonon kaj per ĝi pendigis sin ĉe la arbo, elektante morton.
Ĝuste en tiu momento aliris 17-jara knabino, kiu estis kolektanta hejtaĵojn en la arbaro. Kun la familia nomo "Huang" kaj la propra nomo "Lian", ŝi nomiĝis Huang Lian. Ŝi estis silentema kaj grandanima knabino. Preterpasante la arbon, ŝi vidis la oldulinon pendantan sur la arbo, kaj ege surpriziĝis. Ŝi senprokraste faris urĝan savadon: Tenante la oldulinon per sia unu mano, ŝi hakile rompis la zonon per la alia mano, kaj atenteme kuŝigis la oldulinon sur la tero. Momenton poste, la oldulino rehavis la spiradon, kaj vidis la knabinon, kiu savis ŝian vivon.
Konsciante sin ankoraŭ vivanta, la vidvino denove ekploregis. Tio ege konfuzis la knabinon Huang Lian, kiu multe parolis por konsoli la oldulinon. Fine la vidvino ĉesis plori kaj rakontis sian amaran vivon al Huang Lian. La knabino ankaŭ sin konigis al la oldulino, ke ŝi sola loĝas piede de la monto, kaj la gepatroj forpasis antaŭ longe. Huang Lian invitis la oldulinon loĝi en sia hejmo, tiel ke ili povos akompani unu la alian en la kunvivado. La vidvino konsentis kaj venis al la hejmo de Huang Lian.
La hejmo de la knabino Huang Lian situis apud la arbaro, kaj ŝi bredadis dekojn da kaproj. Ŝia kabano estis malnova, tamen sufiĉe solida. En multaj jaroj, la gepatroj de Huang Lian gardadis la arbaron por la monto-bienulo, samtempe paŝtadis por tiu la kaprojn. Kaŭze de la peza laborado, la gepatroj de Huang Lian tro frue forlasis la mondon, sekve la tasko arbaro-garda kaj kapro-breda falis sur la ŝultrojn de ilia kompatinda orfino Huang Lian.
Post kiam la vidvino venis al ŝia hejmo, Huang Lian traktadis la oldulinon kiel sian propran patrinon. La du virinoj zorgadis unu la alian, kaj vivis plezure kaj kontentige. Tamen, spite tian trankvilan vivon, la vidvino ĉiam sopiris sian aĉan filon kaj ofte diris al Huang Lian:
"Kiel bonege, se mi havos la filecan bofilinon, kian vi…"
Nun ni turnu nin al la filo de la vidvino. Komence, post kiam la vidvino malaperis en la hejmo, anstataŭ serĉi la patrinon, la filo tamen ege ĝojiĝis pensante, ke pli bonas por li ne havi la patrinon. Sed por la homo kia li, kiu alkutimiĝis al la vivo bezonanta nur malfermi la buŝon je malsato kaj etendi brakojn je sinvestado, sen la patrina zorgo, la vivo mem fariĝis problemo. Preparante rizaĵon, li brul-difektis ĝin, kaj ne sciante kudri veston, li povis nur porti la ĉifonaĵon. Ne longe poste, la lasta elirejo por li restis almozpetado. La filo eliris el la hejmo kaj fariĝis almuzulo.
Iun tagon, en la vaganta almozpetado la filo hazarde venis al la kabano, kie loĝas Huang Lian kaj lia patrino. La vidvino sciigis la knabinon, ke li ja estas ŝia filo. La bonkora knabino akceptis lin en sia hejmo. Donacinte al la junulo vestojn de sia patro, Huang Lian invitis la junulon paŝtadi la kaprojn helpe al ŝi. Li konsentis.
Iutage, post la vespera manĝado, la trio – Huang Lian, la vidvino kaj ŝia filo, sidiĝis ĉe la kabana pordo por ĝui refreŝigan malvarmetecon post laborado. Huang Lian elkondukis kaprinon, por ke la eta kaprido mamsuĉu. Tuj sekve de tio, Huang Lian demandis:
"Ĉu vi rimarkis, kiamaniere la kaprido mamsuĉas?" La junulo senhezite respondis:
"Ĝi mamsuĉas per la surgenua pozo." Huang Lian rediris:
"Eĉ bruto scias respekti la patrinon, kaj dum la mamsuĉado ĝi surgenuiĝas al la patrino. Estante homo, vi tamen turmentadis vian patrinon, kial?" La junulo, aŭdinte la vortojn de Huang Lian, rememoris pri sia mizera travivaĵo dum la forestado de la patrino kaj ankaŭ pri la malfeliĉa vivo de la patrino. Sentante la elkoran bedaŭron kaj penton, li tuj falis sur siajn genuojn antaŭ la patrino, petante ŝian pardonon. La patrino elverŝis siajn plendon kaj doloron kaŝitajn en la koro multajn jarojn. Ŝia rakontado incitis ploregon de ambaŭ, la filo kaj la patrino. Ankaŭ Huang Lian akompanis ilin en la korvibriga larmado. De post tiam, la junulo estis ege fileca al la patrino kaj tre diligenta en la laborado, farante ĉion memvolonte kaj iniciateme. La vidvino sentis sin ege feliĉe kaj kontente.
Sekvante Huang Lian, la junulo ŝvitegis super la kamplaboro, frumatene elirante kaj vespere revenante. Malpli ol unu jaron poste, li jam fariĝis multe sperta kaj lerta en arbohakado, plugado, kultivado kaj aliaj laboroj. La diligenteco kaj fileco de la junulo kortuŝis la knabinon Huang Lian, kaj ŝi estis konvinkita de lia kompleta transformiĝo, sekve konsentis edziniĝi al li. La junulo kaj Huang Lian geedziĝis, kaj la trio kunvivis harmonie kaj gaje.
Tamen la beata vivo daŭris ne tre longe. En iu jaro, sur la monto San-qing aperis demono kun la elafura kapo kaj la cerva korpo. Ĝi devenis de maljuna moskulo vivanta sur la monto, kaj post la longjara sinhardado, ĝi fariĝis demono. Originale ĝi estis herbo-vora besto, sed post la demoniĝo ĝi ekŝatis manĝi la homan kadavron. Veturante per la nubo kaj nebulo, la demono flugis super vilaĝoj kaj ellasis la venenan gason, kiun oni nomis "moskula miasmo" aŭ simple: "miasmo". Enspirinte tiun venenan gason, homo suferis de alt-temperatura febro, kapdoloro kaj la tutkorpa ruĝa ekzantemo, sekve mortis post kelkaj tagoj, kaj fariĝis manĝaĵo de la moskula demono. Rezulte, iom post iom multaj vilaĝoj fariĝis senhomaj pro morto de ĉiuj loĝantoj.
Rigardante, ke la moskula miasmo ĉie tiranadas, alportante la fatalan malsanon al homoj, Huang Lian estis ege ĉagrenata. Ŝi energie klopodis por eltrovi ian drogherbon efikan en kuracado de la malsano. Iun tagon ŝi rimarkis, ke unu el ŝiaj kaproj malsaniĝis kaj sur ĝia korpo vidiĝis ankaŭ ruĝaj ekzantemaj makuloj. Sekvis tamen la interesa fenomeno, ke iu olda kapro buŝprenis de iu loko herbon similan al celerio kaj metis la herbon antaŭ la malsana kapro, kiu malrapide maĉis la herbon kaj englutis ĝin. Nelonge poste, la malsana kapro povis stariĝi, kaj en la sekvanta tago ĝi tute resaniĝis. Observante la okazintaĵon, Huang Lian ege ĝojis pensante, ke se tia herbo efikas al la malsana kapro, ĝi eble utilas ankaŭ al la malsana homo. Ŝi do decidis provi tion. Post interkonsiliĝo kun la edzo, Huang Lian kune kun la edzo grimpis sur la monton San-qing, kaj tie elfosis korbon da menciita herbo. Ili disdonis tian herbon al la suferantoj de la moskula miasmo, por ke ili prenu ĝin kiel medikamenton. La provado de Huang Lian sukcesis, ĉar la herbo vere efikis en kuracado de malsanuloj. Huang Lian do ĉiutage kolektis tian herbon sur la monto San-qing, kaj per ĝi resanigis multe da suferantoj de la moskula miasmo, pro tio la lokaj vilaĝanoj estis ege dankemaj al bonkoraj Huang Lian kaj ŝia edzo.
De multaj tagoj, la maljuna Moskula Demono jam ne trovis mortinton, sekve ne povis sin satigi per la kadavro. Ĝi eksaltis furioze, kaj, sin levinte sur la nubon kaj nebulon, ĝi flugis en la direkto piede de la monto San-qing por rigardi, kio okazis. Kiam Moskula Demono sciis, ke estas Huang Lian, kiu konkeris la moskulan miasmon, la feroca demono, grincigante la dentojn pro forta malamo kontraŭ ŝi, forprernis ĉiun tian herbon de la monto en unu nokto, kaj ankaŭ elblovigis la venenan gason al la kabano de Huang Lian.
Dank' al ĉiutaga kolektado de drogherboj, Huang Lian kaj ŝia edzo havis la potencan imunecon kontraŭ la moskula miasmo, kiu ne povis difekti la geedzan paron. Tamen la maljuna bopatrino de Huang Lian, nerezistema al la malsano, estis atakita de la moskula miasmo, sekve ŝi ekfebris brule kaj sur ŝia korpo aperis ruĝaj makuloj. Huang Lian sentis sin kvazaŭ bruligate pro maltrankviliĝo. Frumatene ŝi kune kun la edzo grimpis sur la monton San-qing por fosi la savan herbon. Sed ekster ilia atendo, nenie sur la monto videblis plu la viv-sava herbo. La suno iris okcidenten, kaj ili jam serĉadis la tutan tagon, sed nenion akiris. Kion fari? La geedzoj decidis daŭrigi la serĉadon respektive laŭ malsamaj direktoj. Finfine Huang Lian vidis, ke sub iu klifo kreskas tufo de tiaj herboj. Spite danĝeran krutaĵon, ŝi tuj sin ŝnuris ĉe roko kaj atenteme sin levis malsupren ĝis la herbo. Elfosinte la herbon, ŝi komencis grimpi supren laŭ la klifa muro. Kiam ŝi estis baldaŭ atinganta la klifan supron, ŝi antaŭ ĉio metis la herbon sur la supron, kaj poste sin peparis por grimpi sur la supron. Tamen ĝuste en tiu momento, la maljuna Moskula Demono rimarkis ŝin, kaj tuj ekblovigis al ŝi sorĉan gason, kiu fortranĉis la sekurigan ŝnuron de Huang Lian, kaŭze de tio Huang Lian falis en la obskuran abismon, kaj mortis disrompiĝinte. La edzo de Huang Lian traserĉis ĉiun angulon sur la monto kaj ne sukcesis eltrovi la urĝe bezonatan herbon. Rimarkinte, ke baldaŭ krepuskiĝos, li forlasis pluan serĉadon kaj volis reveni hejmen kune kun la edzino Huang Lian. Tamen ĉie ne videblis Huang Lian, malgraŭ longa serĉado fare de la edzo. Subite li vidis la tufon de drogherboj kaj ankaŭ la tranĉitan ŝnuron sur la klifa supro, kaj tuj konsciis, ke Huang Lian jam trafis akcidenton. Rigardante la obskuran abismon, li sentis ne-elteneblan ĉagrenon korŝiran. Laŭte kriante la edzinan nomon, li saltis malsupren al la abisma fundo, sed en la palpebruma daŭro li fariĝis birdeto, kiu senĉese vokas: "Niu Duoduo!" En la loka dialekto, Niu Duoduo signifas: "Kara, iru hejmen!"
Pasis unu tago. Ĉar Huang Lian ne dissendis la drogherbon kiel kutime, la atendantaj vilaĝanoj iris al la hejmo de Huang Lian por mem preni ĝin. Sed ili ne trovis Huang Lian, nek ŝian edzon. Ili vidis nur la grave malsaniĝintan bopatrinon de Huang Lian en lito. La bopatrino informis vilaĝanojn, ke Huang Lian kaj ŝia edzo hieraŭ sin direktis al la monto San-qing por kolekti drogherbojn, kaj ambaŭ ne revenis ankoraŭ. La vilaĝanoj komencis serĉi la junan geedzan paron, tamen nenie videblis iliaj figuroj. Fine, sur la klifa supro ili trovis la tufon da drogherboj kaj ankaŭ la tranĉitan ŝnuron. Ili reportis la drogherbojn kaj preparis medikamenton por la bopatrino, kiu resaniĝis post nelonge.
Por memori Huang Lian, la bonkoran kaj ofereman virinon, kiu dediĉis sian tutan vivon por helpi kaj savi aliajn, oni nomis la drogherbon per ŝia nomo Huang-lian, t.e. koptido, unu el la ĉin-medicinaj drogherboj.
Jen estas la legendo rakontita:
Jen miasmo pereige popolanojn trafis,
dum knabino sinofere ĉiujn homojn savis.