• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:52:25    
Huang Ge

cri
Sur la monto San-qing ekzistas flav-haŭtaj bufoj el la maskla sekso. En la printempa komenco ĉiujare, tiuj bufoj rampas malsupren de sur la monto, kaj venas al akvaj fosaĵoj kaj lagetoj por pariĝi kun femalaj bufoj, generante idojn. Post tio ili revenas al la monto. Strange estas, ke ĉiufoje, kiam tiuj bufoj rampas malsupren de aŭ supren al la monto San-qing, okazas neĝado. Ilia haŭto povas esti uzata por kovri tambureton, kiu je eksvingo bruas orel-plaĉe. Ilia viando ne nur manĝeblas, sed ankaŭ efikas por kuracado de malsanoj. La loĝantoj ĉe la monto San-qing nomas tian bufon Huang Ge. Laŭdire, ĝi estis transformita el Huang Chao, fama gvidanto de la kamparana insurekcio okazinta en la dinastio Tang ( 618 – 907 ).
Legendo diras, ke la sepa filino de la ĉiela imperiestro, nome la Sepa Princino, ŝatanta la homan mondon, sin edzinigis al la honesta juna kampulo Dong Yong, kaj la geedzoj vivis tre feliĉe. Unu jaron poste, ili havis sian filon, kiun ili nomis Dong Jian. Sed eksteratende, la fortuno ne favoris ilin longe. La ĉiela imperiestro Yuhuang ekspedis ĉielajn generalojn kaj soldatojn malsupren al la homa mondo, kaj perforte portis la Sepan Princinon al la ĉiela palaco. La ĉiela imperiestro ne pardonis sian filinon, kaj malliberigis ŝin en la ĉiela karcero.
Dong Yong sole flegadis la filon Dong Jian, malgraŭ diversaj suferoj kaj malfaciloj. Kiam la filo Dong Jian 16-jariĝis, la patro Dong Yong grave malsaniĝis. Ĉe sia agonia momento, Dong Yong sciigis la filon pri la familia sekreto dirante:
"Via panjo estas la sepa filino de la ĉiela imperiestro."
La filo Dong Jian ĵuris elsavi la patrinon. Informiĝinte pri tio, ke la Simio-Reĝo Sun Wukong siatempe iris supren al la ĉielo el la Suda Ĉiela Pordo situanta sur la monto San-qing, kiam ĝi faris la sensacian tumulton en la Ĉiela Palaco, Dong Jian decidis preni la saman vojon por atingi tien.
Post longa kaj peniga paŝado, manĝante en la vento kaj dormante sur la roso, li finfine atingis la Sudan Ĉielan Pordon. Kiam li venis al la montpiedo kaj hezitis en decido pri la plua paŝo, abrupte ekventegis, kaj elsaltis el la arbaro grandega tigro kun la blanka frunto, timigaj okuloj kaj felo striata flave kaj nigre. La tigro sin ĵetis al Dong Jian, kiu svenis pro paniko, kaj la besta reĝo, buŝe portante lin, kuris en la direkto de la taoisma Templo San-qing.
Kiam Dong Jian vekiĝis, li trovis sin en kabano de la templo. Iu oldulo kun la infana vizaĝo kaj la neĝblanka hararo sidis apud li, litaniante "Moralan Sutron" de Laozio, fondinto de taoismo. Tiu tigro kun la blanka frunto kaj timigaj okuloj estis kaŭranta ĉe la kabana pordo. Konsternate pro la okazintaĵo, Dong Jian fiksis sian rigardon al la oldulo. Ridegante, la oldulo diris:
"Knabo mia, ne timu la tigron, ĝi estas mia rajda besto. Ĉar mi jam scias, ke vi baldaŭ alvenos, tial mi sendis ĝin por renkonti vin kaj konduki vin ĉi tien." Dong Jian pensis en si:
"Kiel strange, ke li prenas la tigron kiel la rajdan beston, tiom pli, eĉ scias mian tagordon. Kial?" Rimarkinte la suspektan mienon de Dong Jian, la oldulo rediris:
"Ĉu vi sentas la aferon nekompenebla? Mi ne nur scias, ke vi alvenos, sed ankaŭ konas, ke vi estas la filo de la sepa filino de la ĉiela imperiestro, kaj iros al la ĉiela karcero por elsavi vian patrinon. Tamen kiamaniere la homo kia vi, kiu mortus vidinte eĉ tigron, povus elsavi la patrinon malliberigatan de la ĉiela monarko? Aŭdinte tiujn vortojn, Dong Jian pensis:
"Certe tiu ĉi oldulo ne estas ordinarulo. Ĉu ne estas pli bone, se mi petu lin akcepti min kiel disĉiplon?" Elpensinte tiun ideon, Dong Jian tuj sin levis, kaj falis sur la genuojn antaŭ la oldulo petante:
"Bonvole akceptu min kiel vian disĉiplon, estimata majstro, kaj indiku min kiamaniere savi mian patrinon."
La oldulo, ŝanĝante la ridetan mienon en la seriozan, demandis:
"Lernado de la luktarto estos tre peniga, ĉu vi povos elteni tion?" Dong Jian firme respondis:
"Jes! Se tio helpos min elsavi la patrinon, neniu sufero aŭ danĝero povos min bari."
Vidinte, ke la knabo estis firmvola kaj sincera, la oldulo konsentis preni lin kiel sian disĉiplon, tiel ke Dong Jian ekloĝis en la taoisma Templo San-qing.
La oldulo venis al la monto San-qing tiam, kiam Ge Hong kaj kortegano Li feiĝis post la forpaso. Li estis majstreca en la taoisma doktrino, kaj perfekte mastris la sciojn pri astronomio, geografio kaj la pozitiva kaj negativa principoj de la naturo. Post kiam Dong Jian alvenis ĉi tien, la oldulo tage kondukis lin kolekti drogherbojn sur la monto, kaj nokte instruis al li la sanktan skribon kaj tradician luktarton, helpante lin en taoista sinhardado. Denaske inteligenta kaj lernema, Dong Jian facile ellernis ĉion instruitan de la oldulo. Pasis tri jaroj. Iutage, la olda majstro vokis Dong Jian al si kaj donis al li lignan glavon ordonante:
"Dong Jian, iru al tiu granda arbo kaj haku ĝin por uzo en la hejtado."
Enmanigante al si la lignan glavon, Dong Jian murmuris sorĉajn vortojn, kaj ekblovis al la ligna glavo, poste je unu forta svingo de la glavo, la granda arbo estis rompata je tri pecoj. La maljuna taoisto ridetis kapbalance, kaj repreninte la lignan glavon, li diris al la junulo:
"Vi jam diplomiĝis kaj nun povas iri por savi vian patrinon. Mi donacu al vi tiun ĉi glavon." Dong Jian surgenuiĝis kaj akceptis la glavon, esprimante elkoran dankon al la majstro. La majstro daŭrigis sian parolon dirante:
"La vojo antaŭ vi estos danĝero-plena, kaj vi devos transiri tri pasejojn. La unua pasejo estos la Tohua Pasejo facile konkerebla, kaj vi povos ekstermi la gardantojn. La dua pasejo estos la Rafana Pasejo iom malfacile konkerebla, kaj vi ankaŭ mortigu ĉiujn gardantojn tieajn. La tria pasejo estos la Ferplata Pasejo plej malfacile konkerebla, ĉar anstataŭ mortigi, vi devos kapitulaciigi tieajn gardantojn, por ke ili konduku vin al la ĉiela karcero. Nepre memoru pri tio, nepre!"
En la sekvanta tago, Dong Jian adiaŭis la maljunan taoisman majstron, kaj sin levis al la Ĉiela Palaco el la Ĉiel-atinga Roko sur la montpinto Yujing. Bone memorante la instrukcion de la majstro, li konkeris la tri pasejojn, frakasis la ĉielan karceron kaj elsavis sian patrinon, la Sepan Princinon. Tamen ekster lia atendo okazis samtempe malagrablaĵo: Pro ruiniĝo de la ĉiela karcero, tieaj krimuloj ĉielaj kaj inferaj, monstroj, demonoj, diabloj kaj malbonaj spiritoj malliberigataj en la karcero, profitante de tiu ŝanco, ĉiuj elkuris kaj fuĝis al la homa mondo.
Elsavita, la Sepa Princino revenis inter la fratinojn en la Ĉiela Palaco. Nuntempe ni povas vidi iun ne brilan stelon el la Sepknabina Konstelacio de la ĉielo, tio ja estas la Sepa Princino. Laŭdire, ĉar ŝi memvole edziniĝis al kampulo Dong Yong, forlasinte la ĉielan vivon kaj estis punata en la ĉiela karcero, tial ŝi perdis sian originalan lumon bedaŭrinde.
Rilate al tiuj krimuloj ĉielaj kaj inferaj, monstroj, demonoj, diabloj kaj malbonaj spiritoj, post forfuĝo en la homan mondon post la ruiniĝo de la ĉiela karcero, ili ĉiuj respektive komencis la duan vivon, re-naskite en diversaj familioj. Ili servis kiel burokratoj aŭ regantoj, tretante la popolanojn, tiel ke la homa mondo falis en la katastrofon.
Aŭdinte raporton pri tio, ke Dong Jian frakasis la ĉielan karceron kaj elsavis sian patrinon, rezulte la monstroj kaj demonoj malliberigataj en la karcero ĉiuj elkuris kaj forfuĝis en la homan mondon, la ĉiela imperiestro tuj flamiĝis je kolerego kaj ĉagreno. Li deprenis la magian glavon de Dong Jian kaj ordonis lin reveni al la homa mondo, kie li komencu la duan vivon, por likvidi la forkurintajn monstrojn kaj demonojn. Devigate, Dong Jian adiaŭis sian patrinon, la Sepan Princinon, kaj reiris al la homa mondo. Renaskite de la novaj gepatroj kun la familia nomo Huang, li havis la novan nomon Huang Chao.
En sia infanaĝo, Huang Chao ja perdis la gepatrojn, kaj vivis sola, vagante en diversaj lokoj. Foje li alvenis al iu budaisma templo, kaj tiea abato Zhang Nao akceptis lin. Huang Chao fariĝis bonzo de la templo, kaj ĉiutage sin okupis je lernado de la ĉina luktarto, litaniado, sonorilo-tintigo kaj incensado.
La abato Zhang Nao ne nur aspektis malbelege kaj feroce, sed ankaŭ kondutis barbare kaj perverse, farante diversajn krimojn kontraŭ-budaismajn. Kaj Huang Chao, malgraŭ la forta dankemo al la abato pro lia akcepto en la templo, tamen tre malamis lin, kiam li faris malvirtajn aferojn.
Nelonge post kiam Huang Chao bonziĝis en la templo, okazis stranga fenomeno al la templo. Kvankam ĉiutage Huang Chao verŝis al ĉiu lampo la oleon sufiĉan por la diurna konsumado, tamen ĉe la noktomezo, ĉiuj lampoj estingiĝis pro elĉerpiĝo de la oleo. Iun nokton, la abato Zhang Nao rimarkis, ke en la haloj ĉie regis mallumo, li ege koleriĝis, kaj ordonis Huang Chao trovi la kaŭzon.
Nokton de la sekvanta tago, Huang Chao sin kaŝis malantaŭ la budha statuo, kaj atendis tie por rigardi, kio okazos finfine. Je la noktomezo, li vidis, ke du knaboj kun bambuaj tuboj en la manoj prenis la lampan oleon, kaj verŝin ĝin en siajn bambuajn tubojn. Senbrue elsaltinte el sia kaŝejo, Huang Chao laŭte kriis kaj kaptis la du knabojn. Li demandis ili:
"Kiuj vi estas? Kial vi ŝtelas la oleon?" Unu el la du knaboj respondis:
"La ĉiela instanco fabrikas por Dong Jian glavon uzotan por elimini demonojn, tamen mankas iom da oleo ankoraŭ, tial laŭ ordono, ni venis ĉi tien por preni tiom da oleo."
Aŭdinte iliajn vortojn, Huang Chao sentis la aferon interesa kaj suspektinda, do li lasis la du knabojn liberaj, kaj li demandis ilin plue:
"Kian uzon havas la glavo?" La alia knabo respondis:
"Ho, vere ĝi estas kapabla! Je iom da el-ingiĝo de la glavo, okazos ter-skuiĝo kaj mont-ŝanceliĝo; je colo da el-ingiĝo de la glavo, vidiĝos ĉie mortigitoj; kaj je la metra triono da el-ingiĝo de la glavo, sango fluos kiel rivero." Huang Chao tre miris:
"Ĉu tio signifas, ke la glavo mortigos ĉiun homon?" La knabo respondis:
"Ne. Ni aŭdis, ke la ĉiela instanco donos al li la ĉielan libron, en kiu legiĝas la nomlisto de ĉiuj mortigotoj."
Tiam, Huang Chao pensis en si: "Se mi posedos tian glavon, mi certe ekstermos ĉiujn fiulojn sur la tero." Li do kompleze diris al la du knaboj:
"Nu, bonege, vi laŭplaĉe verŝu la oleon, kaj mi aldonos pli da oleo al la lampoj."
Kiam la du knaboj foriris, Huang Chao raportis al la abato Zhang Nao, ke estis du knaboj, kiuj ŝtelis la oleon. Sed li kaŝis la aferon pri fabrikado de tiu potenca glavo. Zhang Nao demandis:
"Kie estas la du knaboj?"
"Ili forkuris!"
"Kial vi lasis ilin forkuri? Estu atentema morgaŭ, kaj nepre kaptu ilin, ĉar mi volontas senhaŭtigi ilin kaj formanĝi iliajn korojn."
Esprimante obeon al la abato aspekte, Huang Chao tamen pensis en si:
"Morgaŭ vi mem kontaktiĝu kun ili."
Ĉiutage, la du knaboj laŭkutime venis al la templo por verŝi oleon, kaj ĉar Huang Chao ĉiufoje aldonis pli da oleo al la lampoj, kiuj sen-estingiĝe briladis tage kaj nokte, tial la abato Zhang Nao nenion rimarkis. Pasis kelkaj monatoj tiamaniere. En iu nokto, kiam Huang Chao verŝis la oleon al la lampoj, subite iu cerveto enkuris en la templan halon. Kiam Huang Chao intencis kapti la cerveton, ĝi sin turnis kaj kuris el la templa pordo. Huang Chao postkuris malantaŭ la cerveto, kiu, transkurinte voj-kurbiĝon, sin direktis rekte al la arbaro. Tiumomente, nigraj nuboj kovris la lunon kaj abrupte ekblovis ventego. La brilega fulmo eklumigis la nigran aeron, ke en la arbaro klare videblis ĉio kiel tage. Huang Chao, profitante de tiu lumo, sekvis la cerveton, kiu, salte kurante laŭ kelkaj voj-kurbiĝoj, malaperis antaŭ liaj okuloj. Baraktante en la ventego, Huang Chao fine perdis la orientadon, kaj spiregante pro laciĝo li sidiĝis sur roko por iom ripozi. Subite la ĉiela pordo malfermiĝis antaŭ li, kaj Devaraĝo Li Jing, kun pagodo en mano, sin mallevis sur la teron. La Devaraĝo transdonis la magian glavon kaj la ĉielan libron al li dirante:
"Huang Chao, origine vi estis Dong Jian, kiu fariĝis vi renaskite en la homa mondo. La ĉiela imperiestro Yuhuang donacis al vi la la ĉielan libron kaj la demono-forigan glavon ordonante, ke vi nepre agu laŭ la ĉiela libro sen ajna malobservo." Fininte sian parolon, Devaraĝo Li Jing enmanigis la ĉielan libron kaj la demono-forigan glavon al Huang Chao, kaj sin turnis ĉielen. Ricevinte la ĉielan libron kaj la demono-forigan glavon, Huang Chao estis kaj mirigata kaj emociata, fine li eksplodis je ridego. En tiu momento li vekiĝis kaj konsciis, ke fakte li nur sonĝis.
La luno jam sin montris el la nuboj kaj brilis super la arbaro. Huang Chao trovis sin kuŝanta sur la roko, tamen en liaj du manoj vere troviĝas la ĉiela libro kaj la magia glavo samaj kun tiuj el la ĵus farita sonĝo. Li ekfoliumis la ĉielan libron, en kiu skribiĝis multaj nomoj de homoj, kiujn li devos mortigi. Ekster lia atendo, la unua homo sur tiu nomlisto ja estas la abato Zhang Nao. Huang Chao estis ege konfuzata. Li ne komprenis, kiel li povus fari tion kontraŭ la abato, kiu servis kiel lia instruisto. Li pensis, ke kvankam la instruisto malbonegas en la konduto, tamen li devas respekti la instruiston kiel siajn gepatrojn, sed mortigi la instruiston signifas maljustecon kaj senhomecon, ĉu ne?
Huang Chao tuj sin turnis al la templo, kie la abato estis faranta kontempladon. Vidinte, ke Huang Chao kuris en lian ĉambron en la profunda nokto, tenante glavon enmane, la abato Zhang Nao ege miris kaj haste demandis:
"Vi, vi! Kion vi volas fari?" Huang Chao respondis:
"Majstro, mi ne estos plu bonzo, kaj morgaŭ mi lanĉos la kamparanan ribelon kontraŭ riĉuloj kaj fiuloj, kaj laŭ instrukcio de la ĉiela libro, la unua mortigito ja estos vi!"
La vortoj de Huang Chao ankoraŭ pli forte surprizis la abaton Zhang Nao, kiu do petis de Huang Chao kompaton kaj indulgemon. Bonkora Huang Chao cerbumadis kaj elpensis bonan ideon. Li diris:
"Majstro, bonvole agu laŭ miaj vortoj, jen: Morgaŭ vi vin kaŝu frumatene kaj restu en via kaŝejo ĝis posttagmeze, kiam mi forlasos la templon, tiam vi povos eliri el la kaŝejo."
Frumatene de la sekvanta tago, la abato ekserĉis por si kaŝejon, sed nenie en la templo kaj ekster la templo troveblis taŭga loko. Kion fari? Fine li ekmemoris, ke antaŭ la templo staras granda kamforujo, kiu estis vakua interne de la trunko kaj formis naturan kaŝejon. La abato atenteme rampis en la vakuan kamforujan trunkon, kaj sin kaŝis ene.
Je la 11-a horo kaj 45 minutoj, Huang Chao lanĉis la kamparanan ribeton, kaj komencis mortigi fiulojn laŭ la nomlisto de la ĉiela libro. Serĉante tra la templo, li ne tovis la abaton Zhang Nao, kaj pensis, ke tio estas bona por ambaŭ la abato kaj li. Sed memorante, ke en la ĉiela libro, la unua celo de la demono-foriga glavo ja estas la abato Zhang Nao, Huang Chao decidis anstataŭigi lin per io ajn konvena. Li ekserĉis por elekti tiun anstataŭanton, sed ŝajne nenie troviĝas taŭga objekto. Fine li venis al la templa pordo kaj vidis la kamforujon starantan antaŭ la pordo. Rigardante la kamforujon, fulmis en lia cerbo bona ideo: La familia nomo de la abato estas Zhang, do la kamforujo ĝuste povas anstataŭi lin. ( noto: en la ĉina lingvo, la prononco de kamforujo estas "zhang".) Huang Chao alpaŝis al la kamforujo kaj ektranĉis ĉe ĝia meza parto. Kun granda bruo, la kamforujo falis surteren, kaj tiun momenton, el la trunka kavo ruliĝis la sang-plena homa kapo. Huang Chao ege surpriziĝis kaj vidis, ke ĝi ĝuste estas la kapo de la abato Zhang Nao, kiu mortis sub la magia glavo. Huang Chao ekploris kaj veadis dirante:
"Ho ve! Lasu, do lasu! Vere estas la ĉiela volo nerezistebla!"
Tiamaniere startis la kamparana ribelado gvidata de Huang Chao. Ĉar la ribela armeo de Huang Chao celis ekstermi monstrojn kaj diablojn, mortigi koruptiĝintajn burokratojn kaj malbonajn oficistojn, sed helpi malriĉulojn, forrabante posedaĵojn de riĉuloj, tial li gajnis subtenon de la vastaj popolamasoj, kiuj aktive aliĝis al lia ribela armeo. Kelkajn monatojn poste, la ribela armeo gvidata de Huang Chao jam havis pli ol cent mil membrojn.
Gvidante sian ribelan armeon, Huang Chao ekspediciis de la norda landparto al la suda, kaj venis al la monto San-qing en la provinco Jiangxi. Tieaj loĝantoj, kiuj neniam vidis Huang Chao, sed aŭdis multe da distorda propagando pri Huang Chao fare de lokaj regantoj, forkuris foren al aliaj lokoj pro la misinformo, ke alvenos Huang Chao, buĉisto de miliono kaj miliono da homoj.
Iutage, juna graveda virino postiĝis el la rifuĝanta amaso, kaj estis retenata de Huang Chao, kiu intencis demandi ŝin pri la loka stato. Tamen, neniam spertinte la similan okazon, la gravedulino ege konsterniĝis, ke ŝi simple ne kapablis eligi eĉ ajnan voĉon. Huang Chao ripetadis sian demandon al ŝi kelkfoje, tamen, anstataŭ respondi, la gravedulino restis gapanta al li. Tio finfine kolerigis Huang Chao, kiu volis mortigi ŝin. La gravedulino larmante surgenuiĝis kaj petegis lian indulgon, tuŝante sian kapon surteren. Senpacienca, Huang Chao insistis je sia decido, kaj elprenis sian glavon. Tiumomente aŭdiĝis el la apuda arbo la birda laŭtkrio:
"Estas nova imperiestro, ne forkapigu lin!" La stranga birdo ripetadis sian laŭtkrion dufoje. Aŭdinte la vortojn de la birdo, Huang Chao pensis en si: Estas nova imperiestro? Se la virino fariĝos imperiestro, tio ja estos skandalo! Kaj la nova imperiestro des pli devas morti. Ne bone konsiderante la averton de la sur-arba birdo, Huang Chao levis sian glavon, kaj fortranĉis la kapon de la juna gravedulino.
Je tiu momento, la ĉielo abrupte mallumiĝis, eksplodis forta tondro, ekpluvegis samtempe, kaj la torenta pluvo forportis la kadavron de la juna virino.
Fakte, en la ventro de la juna gravedulino estis la venonta imperiestro de la nova dinastio. Kaj en la ĉiela libro ne estas lia nomo, tial li ne devis esti mortigata. Huang Chao mismortigis imperiestron, kiu estis rigardata kiel filo de la ĉielo laŭ la tradicia doktrino, pro tio la ĉiela imperiestro, kulpigante Huang Chao, ekspedis ĉielajn generalojn kaj soldatojn malsupren por aresti Huang Chao. Sed la magia glavo de Huang Chao estis tiel potenca, ke eĉ la ĉielaj militistoj ne kapablis lin venki. La ĉiela imperiestro Yuhuang do komisiis Avalokiteŝvaron, ke ŝi konkeru Huang Chao per artifiko.
Tiam komandante sian kamparanan ribelan armeon, Huang Chao batalis ĉe la okcidenta piedo de la monto San-qing. Sin transforminte kiel belan knabinon, Avalokiteŝvaro ellogis Huang Chao kaj kondukis lin al la montpinto Yuya situanta okcidente de la monto San-qing. Tenante enmane pecon de mola tohuo, ŝi diris al Huang Chao:
"Via magnata moŝto, kvankam via glavo tre akras, tamen certe ĝi ne kapablas truigi tiun ĉi pecon de mola tohuo." Aŭdinte ŝiajn vortojn, Huang Chao ekridegis kaj respondis:
"Kiel ridinde!"
Avalokiteŝvaro metis la molan tohuon sur la teron, kaj Huang Chao tuj pikis ĝin per sia magia glavo. Tamen kio okazis? Ekster lia atendo, la glavo estis ne eltirebla el la mola tohuo, kiu, je palpebrumo, fariĝis granda roko. Tiam ĉielaj generaloj kaj soldatoj alsturmis el la ĉielo kaj sieĝis lin de ĉiu flanko. Elpreninte sian ponardon, Huang Chao ve-lamentis rigardante la ĉielon kaj diris:
"La senvida ĉielo pereigas min, do laŭ ĝia volo! Vivanta mi ne povas elimini fiulojn, sed mortanta, mi klopodos por ekstermi la malbonon por la popolo!" Li direktis la ponardon al sia kolo, kaj ektranĉis ĝin. Je la eta bruo, lia kapo forlasis la korpon kaj flugis al la ĉielo. Tiam, el lia kola vundo ŝpruciĝis vaporo el la miskulpigata animo, kaj transformiĝis en flav-haŭtan bufon nomatan "Huang Ge", kiu aparte emas manĝi fiinsentojn.
La magia glavo de Huang Chao ankoraŭ restas sur la montpinto Yuya situanta okcidente de la monto San-qing.
Vidinte, ke Huang Chao suicidis per sia ponardo, Avalokiteŝvaro kune kun ĉielaj generaloj kaj soldatoj sin levis al la ĉielo kaj raportis la okazintaĵon al la ĉiela imperiestro Yuhuang. Pro la malamo al tiu heroa gvidanto de la kamparana ribela armeo, la ĉiela imperiestro, kiu laŭdire estas la kapo de ĉiuj riĉuloj, ordonis, ke homoj senhaŭtigu kaj manĝu la flav-haŭtan bufon, kaj tiom pli, la ĉiela imperiestro ĉiu-vintre ordonis neĝadon je la tempo, kiam la flav-haŭta bufo rampas malsupren de sur la monto por generado, celante froste mortigi ĝin kaj ĝiajn idojn.
Jen estas la legendo rakontita:
Pro patrinsavo fuĝis demonoj enĉielaj,
Mismortigi' okazis en batal' al uloj teraj.