• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:56:06    
KLARIGO

cri
1. Ok senmortuloj transiris maron:
Laŭ ĉina mitrakonto, ok senmortuloj nomiĝas respektive Tieguai Li (Lambastonulo Li), Han Zhongli, He Xiangu, Lu Dongbin, Zhang Guolao (Avo Zhang Guo), Cao Guojiu (reĝina frato Cao), Han Xiangzi kaj Lan Caihe. Foje ili kolektiĝis sur la fea monto Penglai de la maro Bohai, kaj sin amuzis per vin-drinkado. Sate drinkinte, Tieguai Li (Lambastonulo Li) proponis, ke ili ekskursu sur la maro, kaj aliaj sep senmortuloj unuvoĉe eĥis. Ili interkonsentis, ke anstataŭ preni la ŝipon kiel veturilon, ĉiu devas uzi sian propran trezoron por transiri la maron.
Han Zhongli la unua ĵetis sian grandan palmo-folian ventumilon en la maron, sekve kuŝis sur la ventumilon kaj flosis malproksimen. He Xiangu ĵetis en la akvon sian lotus-floron, kiu tuj ek-brilis je sennombraj radioj, kaj ŝi, starante sur la floro, flosis antaŭen. Sekvante ilin, ankaŭ Lu Dongbin, Zhang Guolao (Avo Zhang Guo), Cao Guojiu (reĝina frato Cao), Tieguai Li (Lambastonulo Li), Han Xiangzi kaj Lan Caihe sinsekve ĵetis siajn proprajn trezorojn en la maron Bohai, kaj pere de tiuj sin direktis al la Orienta Maro.
La bruo-plena ekskurso de la ok senmortuloj surprizis la Drakan Palacon, kaj Drako-reĝo de la Orienta Maro kune kun siaj salikokaj soldatoj kaj krabaj generaloj elmariĝis por scii, kio okazis. Dum la reciproka kontaktado, ambaŭ flankoj ekdisputis kaj plie komencis konflikton inter si. Neatendite, Lan Caihe estis forkaptita de Drako-reĝo de la Orienta Maro, tio incitis fortan indignon de aliaj senmortuloj, kiuj mortigis du filojn de la Drako-reĝo. La salikokaj soldatoj kaj karbaj generaloj ne povis rezisti potencan atakon kaj rifuĝis en la maron.
Drako-reĝo de la Orienta Maro invitis Drako-reĝojn de Suda Maro, Norda Maro kaj Okcidenta Maro, kaj ili, volvante la akvon de kvin lagoj kaj kvar maroj, sturmis kontraŭ la ok senmortuloj. La du flankoj ambaŭ estis pretaj por la lasta lukto. Ĝuste en tiu urĝa momento, Avalokiteŝvaro preterpasis la batalejon. Ŝi haltigis ambaŭ flankojn kaj ilin pacigis.
Adiaŭinte Avalokiteŝvaron, la ok senmortuloj, tenante siajn trezorojn, vagis foren, daŭrigante sian ekskurson.
2. Hou Yi arkpafis sunojn
Legendo diras, ke en la tempo de la tribestro Yao ( antaŭ pli ol tri mil jaroj ), vivis bravulo nomata Houyi. Tiam sur la ĉielo samtempe aperis dek sunoj, rezulte la tero estis brunbruligita, grenplantaĵoj velkigitaj kaj la homoj sufokitaj pro varmego. Iuj rabobestoj, neeltenante la ardan varmecon, elkuris el sekigitaj riveroj, lagoj kaj arbaroj kaj damaĝis homojn.
La bravulo Houyi decidis savi la homojn el la katastrofo. Li grimpis sur la zeniton de la alta montaro Kunlun, kaj per sia potenca forto faligis arkpafe la superfluajn 9 sunojn.
Pro sia grandega merito, Houyi estis ege respektata kaj amata de la popolanoj, kaj multaj altvoluloj aliris al li por lerni pafarton, tiam ankaŭ friponulo Fengmeng sin adulteris inter ilin.
Nelonge poste, Houyi edziĝis al bela kaj bonkora knabino nomata Chang'e. La juna paro vivis feliĉe kaj harmonie.
Iutage, sur la vojo al la montaro Kunlun, Houyi hazarde renkontiĝis kun Diino Wangmu, kaj petis de ŝi senmortigan panaceon. Laŭdire, preninte tiun panaceon, oni povas tuj leviĝi en la ĉielan paradizon. Tamen Houyi ne volis disiĝi de la amata edzino, kaj donis la panaceon al Chang'e, por ke ŝi bone rezervu. Kiam Chang'e metis la panaceon en tualetan keston, friponulo Fengmeng preterpasis kaj vidis ĉion.
Tri tagojn poste, kiam Houyi kaj aliaj disĉiploj eliris por ĉasado, Fengmeng, ŝajnigante sin malsana, restis hejme. Kiam nur Chang'e sola estis en la hejmo, Fengmeng entrudiĝis en ŝian ĉambron kaj devigis ŝin doni al li la senmortigan panaceon. Chang'e sciis, ke ŝi ne kapablas venki la friponulon, ŝi do urĝe enbuŝigis la panaceon kaj englutis ĝin.
Tuj post kiam ŝi englutis la panaceon, ŝi ja leviĝis de sur la tero kaj flugis tra fenestro rekte al la ĉielo. Ŝi haltis sur la luno kaj fariĝis Luna Feino.
Kiam Houyi revenis hejmen vespere, servistino plorante sciigis lin pri la okazintaĵo. Surprizata kaj kolerega, Houyi intencis mortigi friponulon Fengmeng, sed la lasta jam forkuris antaŭ longe. Houyi levis sian kapon al la vespera ĉielo kaj estis senĉese vokanta la nomon de sia amata edzino. Tiam li rimarkis kun miro, ke la luno tiumomente estis aparte brila, tiom pli, en la luno moviĝas la virina figuro tre simila al Chang'e.
Houyi haste kuris en la familian ĝardenon, tie li aranĝis incensadan tablon kaj metis sur ĝi diversajn fruktojn kaj manĝaĵojn ŝatatajn de la edzino. Per tio Houyi esprimis sian sopiron al Chang'e.
3. Sun Wukong
Sun Wukong estis konata kiel unu el la 4 disĉiploj de fama bonzo Xuanzang el la dinastio Tang ( 618 – 907 ). Dum la pilgrimado al Okcidento fare de Xuanzang siatempe, Sun Wukong kaj liaj aliaj disĉiploj Zhu Bajie, Sha Seng kaj Blank-draka Ĉevalo helpis al la majstro en lia plenumado de la misio por preni la budaisman sutron en fora lando Hindio, kaj starigis grandan meriton.
Sed 500 jarojn antaŭ ol Xuanzang akceptis Sun Wukong kiel sian disĉiplon laŭ rekomendo de la Budho, Sun Wukong estis sovaĝa Simio-Reĝo sur la Flora-Frukta Monto. Instruite de iu mistera luktarta majstro, Sun Wukong fariĝis ege kapabla. Utiligante sian mirigan kapablon, Sun Wukong faris tumulton en la infero kaj la draka palaco, fine ribelante kontraŭ la ĉiela imperiestro Yuhuang, ĝi tumultadis en la ĉiela palaco, kaŭzante malordon kaj konfuzon tie. Senrimede la ĉiela imperiestro fine petis la Budhon, kaj la lasta konkeris Sun Wukong kaj premis ĝin sub montegon rekte ĝis la fama bonzo Xuanzang preteriris la montegon sur sia pilgrima vojo kaj liberigis Sun Wukong, kiu fariĝis la plej brava disĉiplo de Xuanzang. Sun Wukong estis nur mita figuro, sed Xuanzang estis la vera historia persono.
4. Zhuge Liang
Zhuge Liang estis fama politikisto el la Regno Shu en la tempo de Tri Regnoj historie ( 220 – 280 ). Lia persona titolo estis Kong Ming kaj kromnomo Wolong ( "Kuŝanta Drako" en la ĉina lingvo ). Siatempe li servis kiel ĉefministro de la regno Shu. Li estis vaste konata pro siaj eksterordinaraj inteligenteco, talento, erudicio kaj sagaco.