• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-11 11:28:48    
Wang Wensheng kaj lia koncepto pri entreprenado de edukado

cri

Ĉu edukado bezonas entreprenadon?

La respondo de sinjoro Wang Wensheng estas senduba.

Do kiu estas Wang Wensheng?

Wang Wensheng estas direktoro de la 19-a Mezlernejo de Qingdao, ĉina orienta ĉemara urbo. Krome, sur lia nomkarto legiĝas tiuj titoloj: alt-nivela instruisto; direktoro de la Mezlernejo Venuso, estro de Qingdao-a Elektronik-Forna Fabriko kaj vickonsilanto de Qingdao-a Fizikista Asocio

Do kia estas tiu lerneja direktoro Wang Wensheng? Asistanto de la direktoro sinjoro Yu Jianguo konigis:

"Li estas iniciatanto, administranto, ekspluatanto kaj praktikanto de moderna edukado."

Qingdao-a 19-a Mezlernejo estas malnova lernejo. De la lastaj jaroj, ŝanĝiĝas la ĉina loĝantara strukturo, malmultiĝas la nombro de lernantoj. Iuj mezlernejoj estis aneksitaj kaj iuj transformiĝis alifunkcie. Tamen la 19-a mezlernejo elstaras inter la malnovaj mezlernejoj de Qingdao, kaj eĉ pli kaj pli prosperas sur la vojo de grupiga administrado.

Wang Wensheng ŝuldas tion al scienca administrado kaj demokratia eduka medio. Wang Wengsheng diris:

"Ni iras sur la vojo de grupiga administrado kaj prosperigas la lernejon per rearanĝo de edukaj riĉfontoj."

Julie de la jaro 2000, sinjoro Wang Wensheng estis nomumita kiel direktoro de la 19-a mezlernejo. Tiam la lernejo sin trovis en kruciĝo: esti aneksita aŭ nuligita. 50-jara Wang Wensheng, mezlernejaj instruisto kaj direktoro de multaj jaroj, surportas la pezan taskon prosperigi la 19-an mezlernejon. Kaj tiam komenciĝis lia kariero kaj edukista kaj entreprenista. Li diris:

"La ĉefa funkcio de eduko estas klerigado. Tamen sen mono oni ne povas paroli pri klerigo. Pro tio, ni kondukas plurformajn ekonomiajn rimedojn por entrepreni la lernejon, nome per la fameco de malnova lernejo aldone funkciigi branĉon neregistare investitan kaj kadre de la lernejo funkciigi fabrikon."

En 2000, la 19-a lernejo de Qingdao funkciigis branĉon Venuso, kiu sin apogas sur la fameco de la malnova lernejo kaj abundaj edukaj riĉfontoj. Tial formiĝis la potenca eduka grupo kun la malnova lernejo kiel kerno kaj la du neregistare investitaj branĉoj Venuso kaj Zhenhua, kaj la lerneja fabriko—Qingdao-a Elektronik-Forna Fabriko kiel ekonomiaj apogiloj, la lernejo ekiris sur la grupigan vojon.

Por bone funkciigi la lernejon, Wang Wensheng cerbumis kaj projektis la nunan modelon. La lernejo solvas la problemon pri manko de la ŝtata investo kaj aliflanke kontentigas la postulon de lernantoj al edukado. La lernejo akiris la socian kaj ekonomian efikojn. Wang Wensheng diris, ke tiamaniere funkciigata lernejo enkorpigas la karakteron de la epoko. Kun la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, oni devas plurflanke konsideri la edukadon. Ni postulas, ke studentoj estu internaciigataj en pripensado kaj rapide adaptiĝu al la internacia medio.

Lastsomere, Wang Wensheng estrante grupon el 20 lernantoj faris seminari-viziton al Kanado, samtempe faris interkonsenton kun la vizitita flanko por reciproki la seminarion. Li konigis, ke nun en Ĉinio furoras ellandiĝo de tre junaj lernantoj, tamen multaj gepatroj malŝparas monon kaj iuj lernantoj devojiĝis en eksteraj landoj pro naiveco. Do la bona konduko estas grava. Wang Wensheng konigis, ke studentoj, spertinte la ellandiĝan interfluon, akiris utilojn de tri flankoj:

"Unue, mallongiĝas la tempo en studado de fremdaj lingvoj kaj favoriĝas kresko de lernantoj; due, tiu seminario estas malmulte kosta; trie, studentoj havas duoblajn rekordojn de edukado, favoranta al ili memstari en la socio."

La 19-a lernejo ankaŭ havas VCE-kurson (Victoria-Certificate Education/Victoria Diploma Edukado) kun duoblaj edukaj rekordoj, kune funkciigatn de aŭstralia eduka organo. Lernantoj de la kurso havos diplomojn agnoskataj kaj en Ĉinio kaj en Aŭtralio.

En la administrado, Wang Wensheng havas sian koncepton, tio estas: per propra mono fari propran aferon. Li kredas, ke lerneja direktoro devas kapti du aferojn: profitigon kaj varbon de studentoj. Li entreprenas la lernejan fabrikon por produkti industrian elektronikan fornon, kvankam la fabriko estas malgranda, tamen la teknika nivelo jam atingis la internacian avangardecon. La produktaĵoj servas en la ĉina spaciala afero. Li konvinkiĝis, ke la sciencteknika enhavo estas la unuaklasa. Antaŭ nelonge la fabriko akiris mendilojn de 1, 2 milionoj da juanoj.

Nun la lernejo havas sume 230 instruistojn kaj laborantojn kaj 2 850 lernantojn. La okupeco de komputeroj estas 4 kontraŭ 1. La lernejo establis 4 fonetikajn klasĉambrojn, ĉiuj valoras je 160 mil juanoj. La investo estas plej alta en la provinco, kun kompletaj instalaĵoj, la lernejo aliras al la mondo.

Estante gvidanto de la lernejo, Wang Wensheng ĉiam metas la instruadon sur la elstaran lokon. Tial de multaj jaroj, malgraŭ ke li estas ege okupita, li ĉiam donas ekstrajn lecionojn. Yu Jianguo, asistanto de la

direktoro konigis, ke sinjoro Wang ankoraŭ persistas en la klasĉambro kaj portas partajn lernokursojn. Tio estas lia granda ĝuado:

"Direktoro Wang neniam forlasas la klasĉambron. Li mem estas strikte postulata tamen ĉiam bonkora al studentoj. Iniciatite de Wang, ni fondis Sunbrilan Fonduson, por helpi studentojn starigi koncepton pri amo, ŝparo kaj financado."

La lernejo iniciatas pleban edukon, zorgas ĉiujn studentojn kaj ne toleras tion, ke studentoj el malriĉaj familioj perdu ŝancon viziti lernejon. Nun 44 elstaraj studentoj el malriĉaj familioj ĝuas helpon de la Sunbrila Fonduso. Wang Wensheng estas prudenta en helpado al malriĉaj studentoj. Li volas varbi malriĉajn studentojn de la tuta urbo por ke ili kune "ĉasadu la elstaran kaj kreu la unuaklasan" en relative pli bona kondiĉo. Li emfazis, ke la eduka signifo pli grandas ol la ekonomia efiko.

En administrado de la lernejo, Wang Wensheng elmetis kompletan regulon. Li diris:

"Ni postulas, ke la lernejo estu ekonomie integra, la akademia pripensado estu internaciiga kaj la studentoj estu mem disvolviĝaj. Ni devas fari la propran aferon bona."

"Sen regularo ne estas ordo", en administrado de la lernejo kun unu branĉo kaj unu fabriko, sinjoro Wang Wensheng havas sian manieron. Li mem studis fizikon dum sia studenteco, li estas tre logika en pripensado. Lia koncepto por entreprenado de eduko ja estas sur la bazo de la ekonomia merkato.

Promenante sur la kampo de la lernejo kaj ĝuante la plezurigan medion, oni forte perceptas akademian etoson.

Wang Wensheng kontentas pri tio, ke sub lia zorgema administrado kaj klopodado de la laborantaro, la instruistoj de la lernejo estas alte salajrigataj. Li ŝuldas tion al merkatiga administrado de la lernejo kun la branĉo kaj la fabriko. Lastaj estas gravaj apogiloj por subteni la edukan aferon.

En 1968, Wang Wensheng diplomitiĝis el mezlernejo, same kiel samaĝuloj, li ne povis daŭrigi sian studadon sed estis instruisto de vilaĝa lernejo. Ĝis la jaro 1988, li plenumis la studadon de altlernejo, kaj akiris titolon de licenciulo. Konigante pri sia kariero, li diris:

"Infanece, mi revis fariĝi diplomato, tamen mi kaptis la dekjaran kulturan revolucion, mia revo estis rompita. Mi fariĝis instruisto de lernejo."

Tamen li havas nenian bedaŭron, ĉar nun liaj lernantoj troviĝas tra la mondo. Tio estas lia plej granda riĉaĵo.

Kreiveco kaj malfermo estas ŝlosila ĉenero en edukado. Resumante sian sperton sur la kampo de edukado, Wang Wensheng havas profundan komprenon: Ĉinio estas loĝantara potenco, tamen kiel ŝanĝi la loĝantaran potencon al granda talentula merkato, tio estas bazo por vere potencigi la nacion. Edukistoj havas devon fari kontribuon. Nun la 19-a mezlernejo ĉiuflanke ekspluatas edukajn riĉfontojn, per moderna eduka rimedo, por okupi la edukan altecon.