• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-12 17:51:21    
Noto pri vojaĝo laŭ la antikva Silka Vojo --Antaŭparolo

cri
Antaŭ kelkaj jaroj, iu mia amiko sola vojaĝis laŭ la antikva Silka Vojo, kaj la vojaĝo lasis al li neforgeseblan impreson. Estante redaktoro de turisma revuo, li notis sur la kajero sian travivaĵon, diversajn belajn vidindaĵojn kaj ankaŭ popolajn morojn laŭ tiu mirinda vojo. Laŭ mia peto, li donis sian vojaĝan noton al mi, por ke mi konu tiun mirindan vojon. Leginte lian vojaĝan noton, mi pensis: Kiel bone, se mi prezentos tiun enhavo-riĉan noton pri la antikva Silka Vojo al diverslandaj amikoj! Kiam mi informis mian amikon pri tiu ideo, li tute konsentis kun mi dirante, ke la antikva Silka Vojo estas senprecedenca iniciataĵo de tiamaj ĉinoj kaj aliaj naci-anoj koncerne al tiu granda vojo. Laŭ opinio de mia amiko, la Silka Vojo devas esti rigardata kiel unu el la grandiozaj heredaĵoj de la mondo. Do por ke vi, karaj amikoj, konatiĝu kun tiu vojo, mi tradukis la noton de mia amiko pri sia vojaĝo laŭ la antikva Silka Vojo, kaj nun prezentas al vi. Mi deziras, ke tiu fama vojo interesos ankaŭ vin, kaj la vojaĝa noto de mia amiko plaĉos al vi.

----- Redaktoro -----