• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-18 09:32:27    
Hua Xinmin kaj pekina kortodomo

cri

Pekino havas pli ol 800-jaran historion. Menciante Pekinon, oni nature pensas pri la Imperiestra Palaco, parko Beihai kaj pekina kortodomo. Antikva pekina kvieta viv-maniero en profunda kortodomo ĉiam estas reprezento de pekina tradicia kulturo. Tamen sekve de paŝado de Pekino al moderniga metropolo, eblas malkonstruado al arkaikaj kortodomoj.

Hua Xinmin, iu ĉina-franca posteulo, naskiĝinta kaj vivanta en Pekino, ne povas haltigi sian paŝon. Ŝi galopas inter pekina kortodomo, kiu estos ruinaĵo, kaj registara departemento, kiu trude praktikas malkonstruan ordonon. Ŝia idealo estas simpla kaj obstina---ĉesigi malkonstruadon kaj protekti stratetojn kaj kortodomojn.

Hua Xinmin havas okcidentanan vizaĝon, ĉar ŝia prapatrino estis polo kaj patrino franco. Ŝiaj prapatro kaj patro studis en Francio kaj fariĝis aŭtoritatuloj en ĉina konstrua rondo. Tamen Hua Xinmin opinias, ke ŝia devo-sento pri protekto al kortodomo venas el ŝia kresko en pekina strateto, anstataŭ el naskiĝo en arkitekta familio. Ŝi ofte pensis pri sia infanaĝa vivo en stratato, ŝi diris:

"Kiam mi estis infano, mi vizitis pekinan elementan lernejon. Tiam instruistoj gvidis nin ludi en la parko Beihai kaj sur la monto Jingshan. Paŝante en strateto, oni sentas sin komforta kaj sincera kaj tio estas iu eterna sento."

Hua Xinmin diris, ke en pekina moderna kaj prospera loko, ne troviĝas sidloko. Tamen en antaŭa Pekino, ĉie estis tetrinkejo, same kiel en Parizo, ĉie troviĝas kafejo. Urbo devas preni homon kiel centron. Oni povas trovi lokon por ripozi post longdaŭra marŝado. Tamen nun en Pekino ne troviĝas tia loko. Ne nur tetrinko sed ankaŭ dramo-spekto, taŭga medio estas bezonata. Ekzemple, en Pekino ekzistas Tri-gusta Libro-Domo nomita Sanweishuwu, kiu estas en arkaikaj kortodomoj. En ĉiu semajfino, sursceniĝas prezento de nacia muziko. Multaj fremdlandanoj veturas tien por spekti la prezentadon. Mi pensis, ke se la medio de la domo ŝanĝiĝos, do la tuta etoso estos malkontentiga.

Arkaikaj kortodomoj en pekina strateto estas pekina spirito kaj pekina samsignifa vorto. En la mondo, estas malfacile trovi tian urbon kiel Pekino. Se realiĝos malkonstruo de kortodomo, kiu reprezentas kulturon kaj historion, tiam mankos kultura medio al Pekino. Ĉiufoje kiam Hua Xinmin venas al pekina strateto, ŝi povas senti profundan historion.

Iu intelektulo Fangwen tiel priskribas vivon en pekina strateto, ke en pekina strateto regas kvieteco. Vi eĉ povas aŭdi falon de folioj. Matene aŭdiĝas birda pepado. Sidante en kortodomo, vi povas ĝui facilan kaj kvietan vivon.

Pekina kortodomo spegulas ĉinan tradician kulturon. En kortodomo laŭvice ekzistas kelkaj domoj, centra domo estas por gepatroj kaj la flankaj por gefiloj. Tio reprezentas ĉinan tradician konvenecon. La pekina kortodomo ankaŭ atentas kontakton inter la homo kaj la naturo. Hua Xinmin diris:

"En pekinaj stratetoj ekzistas diversaj kortoj. Ne nur en korteto, sed ankaŭ en granda korto, ĉiutage ni povas kontaktiĝi kun la naturo. Estas facile por ni senti variadon de la kvar sezonoj."

Hua Xinmin estas profesia protektanto de pekinaj strateto kaj kortodomo. Ĉiu malkonstruejo estas ŝia batalkampo. Ŝi surhavanta simplan vintran veston, sin trovas en neaperonta pekina strateto kaj vizitas ĉiujn kortodomojn. Loĝantoj, kies kortodomoj ankoraŭ restas ĉiam petas ŝian viziton por ke iliaj loĝdomoj estu konservataj. En Pekino troviĝas multe da kortodomoj, kiuj estas bone protektataj. Vidante tion, Hua Xinmin frapas je la pordo kaj proponas al ili, ke ili fotu domon por diskonigi ĝian belecon al pli multaj personoj. Mastroj tre bonvenigas ŝian viziton. Ili prenis seĝon, tiel sidante en korto-centro, ŝi povas plene observi kaj foti la tutan kortodomon. Ili ankaŭ regalas ŝin per granato kaj jujubo. Hua Xinmin refoje sentas ĉarmon de pekina kortodomo kaj entuziasmon de pekinanoj. Tiam ŝi pensis, ke estas tre bone, se lernantoj povos ĉe ŝi kune travivi la vivantan historion.

Hua Xinmin ankaŭ aktive kontaktiĝas kun personoj de diversaj rondoj por kune protekti pekinajn strateton kaj kortodomon. Ŝi funkciigis foto-ekspozicion pri antikvaj domoj por diskonigi al homoj, precipe al junuloj, belecon kaj ĉarmon de pekinaj strateto kaj kortodomo. Ĉar multaj junuloj naskiĝis en moderna domego. Estas nature, ke moderniĝo anstataŭ pekina kortodomo plaĉas al ili. Pri la ekspozicio, Hua Xinmin konigis:

"Antaŭe lernantoj absolute ne komprenis kortodomon. Vidante miajn fotojn, ili estas maltrankvilaj kiel mi. Ili ankaŭ sendis leteron al pekina magistrato kaj esperas, ke la magistrato protektos la antikvan Pekinon."

Tamen kelkaj homoj diris, ke Hua Xinmin estas nur senkompetentulo. Tial en arkitektura rondo kaj pri urba projekto, ŝi ne havas rajton gesti jen kontraŭ tio jen kontraŭ ĉi tio. Ŝi plenas de entuziasmo.

Hua Xinmin diris, ke problemo de pekinaj strateto kaj kortodomo ne estas arkitektura problemo, sed kultura problemo. Ne nur veterano, sed ankaŭ senkompetentulo, eĉ ordinaraj civitanoj havas parolan rajton. Ĉar tio estas kultura heredaĵo, ĉiuj civitanoj havas devon protekti tion. Tio ne koncernas al fako.

Oni demandis Hua Xinmin, per kia forto ŝi ĉiam faras la protektan laboron? Ŝi diris, ke nur pro emocio. Pekino estas korvibriga urbo. Ekster imago de multaj pekinanoj, en aliaj landoj, multaj homoj diris, ke Pekino estas la plej bela urbo. Se pekinaj strateto kaj kortodomo pereos, kiel ni povas vidi tion, kio povas veki profundajn sentojn?

De la lasta jaro, la pekina magistrato publikigis protektan planon pri Pekina Historia kaj Kultura Urbo kaj aparte protektas 400 kortodomojn. Sekvas kompleta rekonstruado de pekina kortodomo. Estas imageble, ke la decido dependas de klopodo de Hua Xinmin kaj aliaj.