• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-19 16:01:55    
Bakin: Tokiaj Martiroj (Resume tradukita)

cri
La 1-an de septembro, 1923, eksplodis senprecedenca tertremo en Tokio.
Profite de la tertremo, la japanaj registaro kaj militaristaro praktikis planon pri buĉado al koreoj, ĉinoj, anarkiistoj kaj socialistoj. Komence ili dissemis la kalumnion: "Ribelas koreoj kaj revoluciuloj!" Sekve de tio burĝoj organizis defendajn brigadojn kaj garnizonigis ilin en ĉiuj stratoj. Ankaŭ ligo de militarismaj junuloj kaj korpuso de malmobilizitaj armeanoj atakis loĝlokojn de socialistoj kaj mortigis nekalkuleblajn koreojn kaj ĉinojn.
En la 3-a de septembro, husaroj mortigis per sabroj du sindikatistojn kaj bruligis ilin kun koreoj. Antaŭ la morto ambaŭ sindikatistoj benis la laboristan klason kaj laŭte kriis:
"Vivu la laboristaro!"
De la 1-a ĝis la 6-a de septembro, sume centoj da anarkiistoj kaj socialistoj estis arestitaj. La 16-an, la orient-azie famaj Sakae Osugi, Noe Ito kaj lia 7-jara nevo estis mortigataj de kapitano Masahiko Amakasu en ĝendarma komandejo kaj iliaj kadavroj estis ĵetataj en puton. Nur post 4 tagoj tia tragedio diskoniĝis en la mondo.
La malliberigatajn policanoj torturadis ĉiamaniere.
Teroro regis en la tuta Tokio, hommanĝaj bestoj saltis furioze ĉien. Humanismo forlasis la mondon, plenan de masakroj.
Fakte la tokia masakro ne estis hazarda. Ĝi estis perforta ago de la japana registaro planita jam kelkajn jarojn. Tiujare, ĉe revuo de la konservativa partio, ĝia komandanto ukaze diris: "En la proksima estonteco nia lando militos kontraŭ la socialistoj, tial…" Liaj vortoj pruvis, ke la registaro jam faris preparadon.
Subpremate de la registaro, la japanaj popolanoj tute perdis liberon. Iliaj pioniroj estis mortigataj kruele de la registaro.
Sed progresemaj japanoj ne perdis kuraĝon. Ili amis la veron kaj homaron. Ili volis sin oferi por la homaro en batalado kontraŭ ĉiaj malhumanaĵoj.
Ili diskutis pri plano por venĝi la mortigitajn socialistojn, koreojn kaj ĉinojn. Ili faris preparon por murdi la komandoron. Ili decidis tion okazigi en la 16-a de septembro, memore al 1-jariĝo de la martiriĝo de Sakae Osugi kaj Noe Ito.
Ili ne atendis ĝis tiu tago. En la 1-a de septembro, memore al la 1-jariĝo de la tokia tertremo, la komandoro estis faronta paroladon. Je la 6-a posttagmeze li veturis al kunvenejo. Kiam li aperis el aŭto, subite kuglo alflugis. Sed bedaŭrinde ĝi ne trafis lin, anstataŭe la pafinto estis kaptita.
Post la malsukceso ili ŝanĝis la planon. En la 6-a de la sama monato, la hejmo de tiu komandoro ricevis poŝtan pakaĵon. Kiam oni malkovris ĝin, ĝi eksplodis. La komandora domo ruiniĝis. Sed bedaŭrinde la komandoro ne estis hejme! La Morto duafoje ne sukcesis lin forkonduki.
Ili ankoraŭ pli kuraĝe marŝis, anstataŭ esti deprimataj de la du vanaj agoj. La du fiaskoj urĝis, ke ili ne atendu ĝis la alveno de la 16-a tago de septembro. Tamen ne ĉiuj tiel opiniis. Iuj diris, ke ili ne tuj agu por gardi sin kontraŭ triafoja malsukceso.
Fakte, se ili tuj manovrus, ili eble sukcesus, ĉar pro la prokrasto policanoj trovis ilian sekretan planon kaj tuj sieĝis ilian domon. Iu policano simulis sin leterportisto, frapis je la pordo kaj kriis: "Telegramo!" Aŭdinte tian krion nia kamarado malfermis la pordon kaj tiumomente embuskantaj policanoj tuj entrudiĝis kaj kaptis ilin.
Alilokaj kamaradoj informiĝis pri ilia kaptiĝo kaj planis savi ilin el malliberejo. Tamen ankaŭ ĉi tion la polico eksciis! Ankaŭ ĉi tiuj kamaradoj estis arestitaj!
* * *
Kiel la tragedio okazinta en Ĉikago de Usono, ankaŭ en nia Oriento aperis malhumanaĵo! Post kelkaj komikaj juĝoj, niaj orientaj pioniroj estis kondamnataj al morto!
En la nuna socio la registaro estas "ĉiopova"! Ĝi volas bestie mortigi la proletajn batalantojn, unu post alia; ĝi intencas pereigi la bonajn homojn, unu post alia; ĝi planas ekstermi la justajn aferojn, unu post alia! Nenie troviĝas la justo; neniom vidiĝas la humaneco.