• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-23 15:41:20    
Esperanto-movado en Pekino 2

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, ni iam elsendis la unuan parton de nia intervjuo al samideano Wang Yanjing, vicĝenerala sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio. Hodiaŭ bonvole aŭskultu plu nian intervjuon al li; poste estos la artikolo verkita de doktoro Renato Corsetti, prezidanto de UEA sub la titolo: Ĉiam ree pri la laborplano.
Jen estas nia intervjuo:
R. La Pekina Esperanto-Asocio iam eldonis multe da Esperantaj libroj, kaj plie, iuj asocianoj ja estas specialistoj pri la historio de la ĉina Esperanto-movado, kaj tiel via asocio ankaŭ eldonis multe da materialoj kaj libroj pri la historio de la ĉina Esperanto-movado. Bonvole konigu pri tio.
W. En la lastaj pli ol 20 jaroj, la Pekina Esperanto-Asocio eldonis kvar vortarojn kaj 13 lernolibrojn, gramatikajn kaj paroligajn librojn kaj aliajn legaĵojn kun pli ol 300 000 ekzempleroj. La lernolibro kompilita de profesoro Li Weilun ja estas relative ideala Esperanta lernolibro por ĉinoj. Ĝi jam eldoniĝis foje kaj refoje. Ĉe la sojlo de la nova jarcento, la Pekina Esperanto-Asocio kompilis kaj eldonis grandiozan fakan verkon titolitan: "Cent jaroj de Esperanto en Ĉinio". La libro faras sisteman resumon al la historio de la ĉina Esperanto-movado kaj jam estas ne mankigebla al ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj el diversaj socirondoj por koni la ĉinan Esperanto-movadon. Niaj asocianoj sinjoroj Xu Shanshu, Hou Zhiping kaj Liu Ling respektive kompilis la librojn "Bakin kaj Esperanto", "Verkoj de Ĵelezo" kaj "Hujucz kaj Esperanto". Ĉi tiuj verkoj donas grandan impulsan rolon al la ĉina Esperanto-movado. Cetere, niaj asocianoj publikigis centojn da artikoloj pri Esperanto kaj pri la Esperanto-movado en Pekino. Nun nia asocio aktive kompilas "Konciza Historio de Ĉina Esperanto-movado" kiel oferdonacon al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta kurantjare en Pekino.
R. Oni scias, ke Esperanto estas tre bona ilo por kulturaj interfluoj kaj por pliigi interkomprenon, amikecon kaj kunlaboron. Ankaŭ en tiu ĉi flanko, la Pekina Esperanto-Asocio faris kaj faras multe. Bonvole konigu pri tiu laboro.
W. De post sia fondiĝo, la Pekina Esperanto-Asocio tenas bonajn kunlaborajn rilatojn kun la Universala Esperanto-Asocio kaj Esperantaj organizoj de multaj landoj. Nia asocio kaj multaj asocianoj tenas oftan korespondadon kaj interŝanĝas librojn kaj periodaĵojn kun internaciaj organizoj kaj alilandaj samideanoj; niaj asocianoj partoprenintaj en Universalaj Kongresoj konigis Pekinon, ekzemple, la Esperanto-movadon kaj la modernigan konstruadon de Pekino; ni ankaŭ akceptis multajn eksterlandajn samideanojn. Ĉiujare multaj eksterlandaj esperantistoj vizitas Pekinon; ni do aranĝas kunsidon, raportan kunvenon kaj intervidiĝon por fari interfluojn kun tiuj samideanoj. Ni iam akompanis ilin vojaĝi al pekinaj vidindaĵoj, gasti en hejmoj de ordinaraj pekinanoj por ke ili konu la vivon de ĉinoj. Tiuj aktivadoj profundigas la interkomprenon, amikecon kaj kunlaboron inter niaj asocianoj kaj alilandaj esperantistoj kaj estas ege aprobataj de la lastaj. En la lastaj pli ol 20 jaroj, ni akceptis pli ol mil-homfoje esperantistojn kaj Esperantajn vizitgrupojn el dekoj da landoj de la kvin kontinentoj kaj kaptante la ŝancon, organizis centojn da kunsidoj. Niaj prezidantoj, vicprezidantoj, konsilantoj kaj asocianoj partoprenis en Universalaj Kongresoj okazintaj en diversaj landoj, vizitis Japanion, Nederlandon, Pollandon kaj multajn aliajn landojn. Iuj el ili ankaŭ donis prelegojn aŭ artan prezentadon. Ekzemple, fraŭlino Qiu Zimin partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en la belga havenurbo Anterpeno. Tie ŝi ankaŭ prezentis kelkajn kantojn en Esperanto kaj en la ĉina lingvo. Ŝi estas la unua ĉina esperantisto-aktorino, kiu donis prezentadon en la Universala Kongreso. Ŝia prezentado estis varme akceptata de la kongresanoj. Ni povas diri, ke pere de tiuj aktivadoj, nia asocio ludas la rolon de "popola ambasadoro".
Cetere, nia asocio aktive kunlaboras kun la Ĉina Esperanto-Ligo, Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, Tianjin-a Esperanto-Asocio, Hebei-a Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de Interna Mongolio kaj aliaj kaj kune organizas aktivadojn. Ekzemple, en la jaro 1996 ni, kune kun la Tianjin-a Esperanto-Asocio, organizis renkontiĝon de esperantistoj el la du municipoj; en 1997, kune kun la Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio organizis Esperantan Surstepan Someran Semajnon. Tiuj aktivadoj pliigis interkomprenon, amikecon kaj kunlaboron inter esperantistoj.
Nun la Pekina Esperanto-Asocio havas pli ol 300 membrojn el sep naciecoj han-a, manĉura, mongola, hui-a, korea, tujia-a kaj gaoshan-a. Multaj asocianoj ja estas laŭdindaj. Pli-ol-80-jara sinjoro Li Shijun (Esperante: Laŭlum) fervore instruas kaj helpemas kaj partoprenas en ĉiu monata aktivado. Sinjoro Zhao Guiyong mem redaktas kaj eldonas nian bultenon. Pli-ol-90-jara sinjoro Sun Keding partoprenas en preskaŭ ĉiuj niaj aktivadoj, malgraŭ frosteco kaj varmego. Sinjoro Qin Kaiji respondecas pri la laboro de nia filatelista grupo kaj faras elstaran kontribuon: li stimulis ŝtatajn poŝtajn fakojn distribui Esperantajn poŝtajojn kaj faris Esperantajn poŝtajn memoraĵojn. Sinjoro Ye Nianxian, filo de nia forpasinta veterana verkisto, tradukisto Cicio Mar, intime akceptis en sia kort-domo dekojn kaj dekojn da esperantistoj el Italio, Pollando, Usono, Britio, Francio, Germanio, Finnlando, Korea Respubliko, Japanio kaj aliaj landoj. Esperantistoj el malsamaj naciecoj kaj kun malsamaj rasoj kaj haŭtkoloroj el diversaj landoj parolas en la sama lingvo Esperanto, babilas familiare. Ĝuste tiuj samideanoj subtenas nian asocion, neregistaran organizon preskaŭ ne havantan monon kaj propran aktivejon, tamen, relative fortan kolektivon, kiu senlace organizas niajn Esperantajn aktivadojn.
R. Ni povas diri, ke la nuna vigla Esperanto-movado en Pekino baziĝas sur la longa historio kaj bona tradicio de nia movado. Ni petas vin konigi al niaj aŭskultantoj pri la komenca periodo de la Esperanto-movado en Pekino.
W. Bone. Ĝuste kiel vi diris, ke la pekina Esperanto-movado havas longan historion kaj gloran tradicion. Frue en la komenco de la 20-a jarcento, oni jam esploris kaj propagandis Esperanton. En la 10-aj kaj 20-aj jaroj de la lasta jarcento, iniciatite de sinjoro Cai Yuanpei (iama eduka ministro kaj rektoro de la Pekina Universitato) kaj aliaj pioniroj, Esperanto estis vaste propagandata kaj disvastigata. Fondiĝis Pekina Esperanto-Ligo. La Pekina Universitato funkciigis nedevigan Esperantan lecionon, baldaŭ poste Esperanto fariĝis oficiala lernoobjekto. En la jaro 1922, Cai Yuanpei invitis rusan faman blindan poeton Eroŝenko instrui Esperanton en la Pekina Universitato. Tie ankaŭ fondiĝis Esperanta Instituto, kies prezidanto estis ĝuste sinjoro Cai Yuanpei.
Menciindas, ke la ĉina granda verkisto sinjoro Lusin esprimis siajn fervorajn zorgon kaj subtenon al Esperanto. Cai Yuanpei kaj Li Shizeng fondis la Pekinan Esperantan Kolegion. Por esprimi sian subtenon al Esperanto, sinjoro Lusin konsentis esti instruisto en la kolegio kaj instruis ĉinan historion de novelaro. Li plurfoje donis parolon por esprimi sian subtenon al Esperanto. Pro iliaj iniciato kaj subteno, la pekina Esperanto-movado rapide disvolviĝis kaj fortiĝis kune kun la progresema kultura movado. Multaj lokoj, precipe universitatoj sinsekve funkciigis Esperanto-kursojn kaj post nelonga tempo Pekino jam fariĝis unu el la urboj kun vigla Esperanto-movado.
R. En la 30-aj jaroj, komenciĝis la ĉina rezistmilito kontraŭ la japana agreso. Tiam pekinaj esperantistoj multe faris por la nacisava batalo. Bonvole konigu pri tio.
W. De la komenco de la 30-aj jaroj, la japana militarismo pli intense formordetadis nordan Ĉinion; Pekino fariĝis fonto de la studenta nacisava movado. Pekinaj esperantistoj uzis Esperanton por la naci-liberiga batalo kaj aktive partoprenis en la maldekstrula kultura movado. Februare de 1932 fondiĝis esperantista ligo; decembre de la sama jaro, la Pekina Universitato fondis "Pepina (tiama nomo de Pekino) Esperanta Instituto" kaj aranĝis "Ekspozicio de Esperantaj Libroj", memore al la Zamenhof-tago. Ne longe poste fondiĝis Pepina Federacio de Esperantaj Asocioj, kiu eldonis Esperantajn periodaĵojn, kiaj "Ruĝa Stelo" kaj "La Stelo Pepina".
Pro nestabila situacio, la Esperanto-movado estis influata, tamen post nelonge ĝi restariĝis kaj plue progresis, fondiĝis kelkaj Esperantaj organizoj, kiaj Pepina Esperanto-Asocio, Pepina Instruista Esperanto-Ligo kaj Pepina Koresponda Esperanto-Lernejo. La ĵurnalo "Shijie Ribao", multe legata en norda Ĉinio, fondis semajnan revuon "Lumo de Esperanto". Ĝi ne nur propagandis Esperanton, sed ankaŭ konigis la latinigan novan kulturon, kaj progresigis la Esperanto-movadon en norda Ĉinio. Dum tiu periodo funkciis Esperanto-kurso en pli ol 20 universitatoj kaj mezlernejoj, viglis la pekina Esperanto-movado. Esperantistoj elmetis la sloganon: "Per Esperanto por la ĉina naciliberiga batalo".
De la venko de la kontraŭjapana rezistmilito ĝis la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, pekinaj esperantistoj neniam ĉesis lerni kaj studi Esperanton.
R. Ni scias, ke en la jaro 1949 fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko. La nova Ĉinio multe subtenas la Esperanto-movadon. Kaj estas certe, ke pro tio la pekina Esperanto-movado pli kaj pli vigliĝis.
Wang: Vi pravas.
Oktobre de 1949 fondiĝis la nova Ĉinio. Subtenate de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la centra popola registaro, la pekina Esperanto-movado rapide restariĝis kaj Pekino paŝo post paŝo fariĝis centro de la tutlanda Esperanto-movado.
La 5-an de aŭgusto 1949, ne longe post la liberiĝo de Pekino, sinjoro Hujucz, unu el la pioniroj de la ĉina Esperanto-movado, aranĝis kunsidon; la ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn pri la Esperanta laboro. Ili opiniis, ke Esperanto povas kaj ankaŭ devas servi al la konstruado de la nova Ĉinio kaj necesas kiel eble plej frue restarigi la Esperanto-movadon.
La 8-an de januaro 1950 sinjoro Hujucz aranĝis la trian kunsidon de esperantistoj. Oni decidis sin prepari por fondi ĉinan esperantistan organizon kaj elektis Hujucz, Zhang Qicheng, Venlo Fon kaj aliajn sep esperantistojn respondeci pri la preparado. La 15-an de januaro okazis prepara kunveno, kiu aprobis projekton de la statuto de la organizo kaj decidis titoli la organizon "Ĉina Esperanto-Ligo". Maje fondiĝis la Esperanta monata gazeto "El Popola Ĉinio".
La 11-an de marto 1951 fondiĝis en Pekino la "Ĉina Esperanto-Ligo". Hujucz elektiĝis kiel la prezidanto.
En la jaro 1958, sinjoro Venlo Fon kompilis lernolibron de Esperanto.
En 1959 eldoniĝis "Nova Esperanta Vortaro", kompilita de la Ĉina Esperanto-Ligo.
En 1961 la Pekina Fremdlingva Instituto prenis Esperanton kiel la duan fremdan lingvon kaj funkciigis Esperanto-kurson du-jaran.
En 1963 la Ĉina Popola Universitato funkciigis du Esperanto-kursojn, en kiuj pli ol 120 kursanoj lernis. La Ĉina Esperanto-Ligo aranĝis Esperantan ekspozicion; marŝalo kaj vicĉefministro Chen Yi rigardis la ekspozicion kaj en la unua tutlanda Esperanta labor-kunsido donis gravan kaj entuziasman paroladon. Li esprimis en sia parolado altan takson kaj fervoran subtenon al la Esperanta laboro. Lia parolado ludis gravan rolon por progresigi la ĉinan Esperanto-movadon.
Respektive en 1961, 1962 kaj 1964, la Pekina Disaŭdiga Universitato funkciigis Esperanto-kurson. Tiuj tri kursoj elkulturis dekojn da esperantistoj, kiuj fariĝis ĉefa forto en eldonado de Esperantaj libroj kaj periodaĵoj kaj disaŭdigo de Esperanta programo dum dekoj da jaroj.
Intertempe, pekinaj esperantistoj multe faris por nia movado.
Kaj en la 25-a de januaro 1981 fondiĝis la Pekina Esperanto-Asocio kaj de tiam la pekina Esperanto-movado iras al pli kaj pli brila estonteco.
R. Kara amiko sinjoro Wang, ni dufoje ĝenis vin per nia intervjuo kaj vi donis al ni grandan helpon kaj subtenon. Elkoran dankon al vi. Kaj nun mi petas vin doni kelkajn vortojn al niaj diverslandaj aŭskultantoj, ĉu bone?
W. Tre bone! Karaj amikoj el diversaj anguloj de la mondo, nome de niaj asocianoj, mi deziras al vi kaj viaj familianoj feliĉon, sanon kaj ĉion bonan! Pekinaj esperantistoj bonvenigas vin al Pekino kaj por vojaĝo kaj por la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni donos nian plej bonan servadon al vi. Ni estas ĉiam pretaj disponiĝi de vi. Karaj amikoj, ĝis Pekino, ĝis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto!
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni elsendis la duan parton de nia intervjuo al sinjoro Wang Yanjing, vicĝenerala sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio. Koran dankon pro via aŭskulto!
Karaj amikoj, en la revuo Esperanto n. 12 presiĝis interesaj artikoloj, hodiaŭ ni do konigu al vi pri unu el ili, verkita de doktoro Renato Corsetti, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio sub la titolo: Ĉiam ree pri la laborplano.
La prezidanto diras en sia artikolo: Vi rajtas pensi tion, tio estas, ke mi turmentas vin pri la labor-plano. Oni eĉ diris, ke mi estas unu-maniulo (monomaniulo en la greka variaĵo de Esperanto), simple ĉar mi proponis anstataŭigi la banalan demandon: Kiel vi fartas? Per la pli kompleta: Kiel vi informas, instruas kaj utiligas? Vi komprenas, ke ĉi tiu lasta demando ebligas multajn kaj pli variajn respondojn preter la kutima: Bone, dankon!
Samideano doktoro Renato Corsetti diras:
Ĉiukaze por ne paroli ĉiam pri la agad-kampoj: informado, instruado kaj utiligado, ĉi-foje mi parolos al vi pri la tiel nomataj agad-direktoj: profesiiĝo, plijuniĝo kaj tutmondiĝo. La agad-direktoj estas io, kio interkruciĝas kun la agad-kampoj en maniero, kiun nur matematikistoj kapablas al si bildigi. Por ni simpluloj, ili estu nur celoj de nia agado. Ni igu la labor-planon mem paroli:
1-a agad-direkto:
Profesiiĝo
Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.
La nocio profesiiĝo havas implicojn por la tri agad-kampoj: En la kampo informado, tio signifas unuavice la ellaboron de dece taŭga informmaterialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj.
En la kampo instruado, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede…
En la kampo utiligado, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam ĝi estos utila ankaŭ por atingi ĉiuspecajn celojn de la homa vivo.
2-a agad-direkto:
Plijuniĝo
Tio signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj ĝiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo, certigante ĝian efektivigon per komuna komisiito aŭ komisiono.
Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaŭ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.
3-a agad-direkto:
Tutmondiĝo
Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn.
Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto…
La labor-plano parolas tre simple kaj apenaŭ oni devas aldoni ion. Mi nur diru, ke profesiiĝo ne simple signifas pagi pli da salajroj, sed povas signifi eĉ pagi malpli da salajroj kaj eble sukcesi utiligi pli profesiajn homojn kaj eduki esperantistojn agi pli profesie. Tion, laŭeble, ni estas jam farantaj. Kaj CED kaj ILEI kunlaboras tiucele, kaj multaj fakuloj komencas trovi sian vojon al kunlaboro kun samfakuloj pere de la reto. Kompreneble la reto estas nur rimedo; se ne ekzistas esperansistaj komercistoj, vi povas disponi pri ĉiuj komputiloj de la mondo, ne ekzistos komerco per Esperanto.
Pri plijuniĝo mi nur volas diri: rigardu TEJO-n. La rilatoj inter TEJO kaj UEA estas tre bonaj kaj komune ni estas ellaborantaj la aluditan komunan labor-planon. Per la vorto komune mi provas akapari meritojn, kiuj vere apartenas ĉefe al TEJO, kiu ĵus lanĉis vastan esploron pri labor-planaj direktoj. Menciindas ankaŭ, ke TEJO kunlaboras almenaŭ por provizi materian bazon por ellaboro de unu el la retaj versioj de la labor-plano de UEA kaj de la laboroj ĉirkaŭ ĝi. Bonvolu rigardi en www.tejo.org/uea.
Ĉiu rajtas havi sian amatan ĉevaleton kaj ankaŭ mi havas ĝin. Tio estas tutmondiĝo. Mi daŭre sekvas la mirindajn farojn kaj la bedaŭrindajn nefarojn de la kontinentaj (pli precize landaraj) komisionoj de UEA/TEJO, kaj mi povas diri al vi ke la faroj estas superaj al la nefaroj. Tio apenaŭ reflektiĝas en ĉi tiu revuo pro la modesteco de la agantoj, sed estu certaj, ke tio progresas. Persone mi opinias, ke gvidantoj de la movado kiuj ne estas zorgoplenaj pro la manko de esperantistoj en Indonezio (nur ekzemplo), simple neniam legis la labor-planon.
Doktoro Renato Corsetti diras je la fino de sia artikolo:
Sed kial mi daŭre turmentas vin per ĉi tiuj banalaĵoj pri la labor-plano? Simple ĉar la labor-plano ne estas nur por UEA. Ĝi ne validas nur en Roterdamo. Ĝi estas labor-plano por la tuta movado. Mi provas konvinki vin, ke en via lando, ni diru: (temas pri ekzemploj sen iu ajn implico) Barato, aŭ en via loka klubo, ni diru: Guadalajara, vi devas okupiĝi pri informado, instruado, utiligado en maniero, kiu entrenas profesiiĝon, plijuniĝon kaj tutmondiĝon.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi pri la artikolo: Ĉiam ree pri la laborplano, verkita de doktoro Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.
Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo. Koran dankon pro via aŭskulto!