• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-26 16:36:51    
Ĉina fama apoteko----Tongrentang

cri

Yu Jianchao:   Karaj aŭskultantoj, nun estas programereto Hodiaŭa Ĉina Centjara Firmao. Mi estas Yu Jianchao.

Selena:  Mi estas Selena. Sinjorino Yu, en la lastaj programeretoj, ni kune vizitis iujn ĉinajn centjarajn firmaojn famajn pro trajtaj manĝaĵoj, ekzemple, Quanjude kaj Bianyifang pro bongusta rostita anaso, Donglaishun pro islama manĝaĵo----brogŝafaĵo.

Yu:  Jes, Selena, oni ofte diris, manĝu en Ĉinio. Hodiaŭ ni kune kun vi eniros alian centjaran firmaon, ne manĝofirmaon, sed ĉinan plej faman apotekon, Selena, ĉu vi scias?

Selena:  Mi divenas, ke tiu certe estas Tongrentang.

Yu:   Jes! Tongrentang estas elstara centjara firmao en la industrio de la tradicia ĉina medikamento, ĝi fondiĝis en 1669, ĝis nun jam 335 jarojn. En 1723, Tongrentang komencis servi al la kortego, ĝuis privilegion donitan de imperiestro, dum 188 jaroj.

Selena:  Karaj aŭskultantoj, nun ni kune kun vi vizitas Tongrentang, bonvole aŭskultu nian intervjuon:

Saluton! Onklo, kial vi ofte aĉetas kuracilojn en Tongrentang?

"Saluton! Tie specoj de kuraciloj estas komplektaj, la kvalito estas bona kaj la servado estas bonega!"



Yu:  Jes, en Ĉinio, kiam oni parolas pri apoteko, tiam oni tuj pensas pri Tongrentang, ne nur pro fidinda kvalito, sed ankaŭ pro kontentiga servado. En ĉiuj filioj de Tongrentang, troviĝas ambulatoria servo de ĉinaj tradiciaj kuracistoj, tiuj kuracistoj havas riĉajn sciojn kaj spertojn, homoj, ne nur maljunaj sed ankaŭ junaj ŝatas ricevi kuracadon en Tongrentang.

Selena:  Mi ankaŭ havas bonan informon, ke baldaŭ oni povos ricervi kuracadon en Hospitalo de Tongrentang.

Yu:  Reale?

Selena: En intervjuo, sinjoro Jin administratoro de Tongrentang, sciigis al mi tion, li diris:

     "La Hospitalo de Tongrentang estas planata, ni decidas konstrui ĝin kiel internacian elstaran hospitalon. La hospitalo unuigos kuracadon kaj sanigadon. Nun ni faras esploron, kaj multaj strategiajn partneroj volas investi la hospitalan konstruadon. La hospitalo servos al diversanivelaj homoj kaj riĉe enkorpigos trajtojn de Tong Rentang. Ni faros la hospitalon kiel nian bazon, kie ni faros sciencajn ekzamenojn, kulturos niajn kuracistojn kaj disvolvos ĉinan tradician kuracarton."

Yu:  Tongrentang kiel firmao kun pli ol 300-jara historio, de sia fondiĝo, Tongrentang sin dediĉas al studado de la ĉinaj tradiciaj medicino kaj medikamentoj. Pri tio administratoro Jin de Tongrentang diris:

       "Ni ĉiuflanke kunlaboros kun Hospitalo de Ĉina Tradicia Kuracarto kaj Studejo de Ĉina Tradicia Kuracarto por pluapaŝe altigi la pozicion de Tongrentang. En fabrikada fako de ĉinaj tradiciaj medikamentoj, Tongrentang estas fama; kaj en studa fako, la Studejo de Ĉina Tradicia Kuracarto estas la plaj forta, tial nia kunlaboro favoras al la disvolvo de ĉina tradicia kuracarto kaj tradicia medikamento."

Selena:  Tongrentang ne nur konservas bonan tradicion, sed ankaŭ sorbas modernan administron. En 1992, fondiĝis Ĉina Pekina Tongrentang-a Grupo. Sekve de senĉesa reformado, nun Tongrentang jam havas pli ol 50 filiojn en kaj ekster Ĉinio. Antaŭkalkulate fondiĝos 53 apotekaj filioj en 2004 kaj en 2005. En 2000, la interezo de Tongrentang superis 100 milionojn da juanoj de renminbi, la meznombre pliiĝa rapideco estas 9,28%, kaj la venda enspezo superis 2 500 milionojn da juanoj de renminbi.

Yu:   Ĉinaj tradiciaj kuracardo kaj kuraciloj estas raraĵoj de la ĉina nacio, kaj Tongrentang estas brila perlo en tiuj raraĵoj. Ni deziras ke Tongrentang senĉese disvolviĝu kaj akiru sukceson sur la kampo de ĉinaj tradiciaj kuracardo kaj kuraciloj.