• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-01 14:52:43    
Bakin: Kruco de Amo (1)

cri
Amiko mia!
Paŝinte el brua drinkejo, mi rigardis ĉirkaŭaĵojn per ebriaj okuloj – ĉio nebulis, vantis kaj malrealis. Ho vino, bena vino!
Mi konsciis la malfruecon nur atinginte vian hejmon. Nenio eĥis al miaj pordofrapoj. La onklino malfermis la pordon, kiam miaj manoj doloris pro la martelado. Ŝi ĵetis malestiman rigardon al mi kaj malĝoje murmuris: "Tiel malfrue!"
Mi enŝoviĝis la subtegmentan ĉambreton kaj ŝaltis la lampon por fari enlitiĝon. Subite mia rigardo trafis la longan leteron sur la tablo.
Mi haste legis ĝin, en kiun vi ŝutis multe da vortoj, portantaj fakte nur la mallongan sencon: "Bonvole foriru!" Mi do ne legis plu.
Kompreneble, vi havas multajn, eĉ multegajn motivojn pri tio, ke mi foriru. Sed ne necesas, ke mi sciu ilin, ĉar mi mem havas pli grandan kaŭzon, kiu sola superas ĉiom da viaj motivoj kaj fatale devigas min foriri de vi. Mi devas forlasi ne nur vian hejmon, sed ankaŭ ĉi tiun mondon.
Ho, amiko! Mi neniom havas koleron kontraŭ vi, tiel profunde konata. Mi eĉ devas vin danki pro la dumonata regalado. Vi montris en la letero ĉiujn miajn mankojn, mi ĉiom sincere akceptas kaj nenion neas, ĉar ĉio, kion vi montris, estas fakto. Vi neniam troe riproĉis min. Neniam. Efektive mi, kiel de vi montrite, estas kaj frandema kaj maldiligenta kaj mallaborema kaj dekadenciĝema, eĉ malsana psike kaj nerve. Mi parazitadis en via hejmo kaj eĉ petis, de tempo al tempo, vian monon por ŝtele gluti vinon en drinkejo. Multafoje mi, ege ebria, revenis en profunda nokto kaj tiom tumultis, ke vi, okupita de mateno ĝis vespero por la ĉiutaga vivo, ne povis reendormiĝi. Mi eĉ devigis, ke vi ellitiĝu kaj faru resobrigan drogon, dume mi mem falis jam en dormon!
En la sekva tago mi vekiĝinte ankoraŭ kuŝaĉis. Mi aŭdis, ke irante malsupren laŭ la ŝtuparo vi parolas kun via edzino.
"Ankoraŭ frue," ŝi diras. "Kial vi tiom hastas?"
"La frueco donas tempon, ke mi malrapide iru. Tiel varme! Estas torturate paŝi sub la bakanta suno."
Fine vi atingis la teretaĝon kaj malfermis la pordon.
Mi kvazaŭ vidus viajn lacan vizaĝon, malklarajn okulojn kaj malfirmajn paŝojn sur la strato!
Imagu, kion mi faris en la lito! Ĉu mi reendormiĝis? Aŭ mi subridis pri via stulteco? Aŭ mi kompatis vin pro via penado? Ne, tute ne! Mi ploris. Kaŝante la kapon sub la maldika litkovrilo mi forte ploris. Mi ploris pri mi kaj pensis pri vi. Mi estis ege dankema al vi. Mi preskaŭ ĵuris: "Mi korektos min! Mi nepre ne faros plu tiajn aferojn!"
Sed en la sekva tago mi senhonte petis plu de vi monon, gajnitan per la ŝvito kaj sango. Mi kuris eksteren kaj fordiboĉis vian monon en brua drinkejo. Forlasinte la drinkejon, mi ne kuraĝis revidi vin, mi do vagadis, ĝis profunda nokto. Perceptante, ke vi jam dormas, mi ŝancelpaŝe revenis. En la mateno mi denove ploris kaj pentis.
Ho, amiko! Vidu, kiom abomeninda mi estas! Vere, kiel vi diris, mi estas ne savebla. Sed kial vi ne pli frue diris ĉi tion al mi? Kial vi montris vin ĉiam afabla kaj tolerema? Vi diris, ke komence vi esperis ke mi pentos, rebonigos min kaj fariĝos tia, kia mi estis antaŭe. Eĉ nun, petante ke mi foriru, vi diras:
"Mi esperas, ke mia foririgo servos kiel ekscito kiu portu al vi novan vivon ke vi forgesu ĉion faritan kaj faru el vi novan homon…"
Unuvorte, esprimante mian nesaveblecon vi ankoraŭ kredas, ke mi havos novan vivon.
Amiko, vi eraras. Mi ne ricevos novan vivon. Kiom ajn granda ekscito estos, ĝi ne revivigos mian nervaron! Cetere, mi neniom deziras novan vivon. Kiom al la mondo mia vivo utilus? Prefere mi mortaĉu! Aliflanke, la vundoj el la pasinteco min pezege repremus, se miaj nervoj reviviĝus. Kial do mi havu novan energion por vivi plu!
Amiko, vi forte surpriziĝos, se mi rakontos pri miaj vundoj, ĉar vi pensos, kiel mi, tiel degenera kaj sensignifa, povas porti vundojn. Ho, amiko, vi erarus, se vi tiel pensus. Eĉ hundo kaj porko povas malĝoji.
Kaj tia ulo, kia mi, estis eĉ amata de ino!
Nun mi diru la vi! Antaŭ 6 jaroj mi adiaŭis vin por edziĝi.
Mia onklo fianĉinigis ŝin al mi. Sed li mortis antaŭ longe, kiam mi hejmeniĝis por edziĝi al ŝi. Mi, kvazaŭ orfo, loĝis en la hejmo de ŝiaj gepatroj post la geedziĝo. Ŝiaj gepatroj estis tre bonaj al mi kaj preskaŭ prenis min kiel propran filon. En tia hejmo mi prenis manĝojn, faris trinkadon, ludis ion ajn laŭplaĉe kaj ridis tute libere, kaj la vivo estis tre agrabliga kaj feliĉa.
Ŝi estis tre aminda, bela, milda kaj bonkora. Ŝi min amis, zorgis, konsolis kaj kuraĝigis. Ŝi esperis, ke mi faros grandan aferon, anstataŭ vane pasigi la vivon en manĝado kaj ludado.
Vi scias, kia mi estis kaj pri kio mi pensis. Kompreneble mi intencis ne ĉiam ludi, sed havi konvenan laboron. Tamen tiu vilaĝo estis tiel malgranda, ke mi povis trovi nenian laboron. Aliflanke, mi ne volis ĉiam ŝimi en la vilaĝeto. Tial post 5 monatoj mi decidis forlasi ĝin kaj iri al Nankino por akiri okupon ĉe iu amiko.
Ŝiaj gepatroj sincere kaj energie provis restigi min. Ili diris, ke ne gravas, se mi ne havas laboron; ili povas min vivteni, kvankam ili ne estas riĉaj. Fakte ankaŭ ŝi ne volis, ke mi foriru. Ŝi opiniis, ke estas jam sufiĉe, ke mi faru ion malgravan en la vilaĝo. Sed mi jam decidis, malgraŭ tio, ke mi ne estis certa pri la estonteco.
Ŝiaj gepatroj fine konstatis, ke ili ne povas skui mian decidon. Ili do proponis:
"Tio koncernas vian perspektivon, ni do ne devas perforte vin restigi. Sed vi povas ne kunkonduki ŝin. Vi eliru la unua! Ni sendos ŝin al vi, kiam vi gajnos sukceson. Kien, al Nankino, Ŝanhajo aŭ Hangzhou, tute egale."
Parolante ili larmis, tamen tio ne tuŝis mian koron! La tiel nomata aspiro al brila perspektivo blindigis min, tiel ke mi ne vidis ion alian. Mi obstinis kaj nepre volis, ke ŝi kuniru. Ŝi konsentis. Kaj ŝiaj gepatroj jam povis diri nenion.
Ĉe adiaŭo la tuta familio dronis en malĝojo. Tiam, ĝuste tiam, ŝia patrino larme diris:
"Bone vivu, vi ambaŭ aliloke! Sed revenu, se io ĝenos vin! Ni ĉiam bonvenigos vin. Tiam revenu ne iu sola el vi, tamen vi ambaŭ!"
Mia edzino ankoraŭ pli forte malĝojis, dum mi ridis en la koro, ĉar mi pensis, ke mi nepre ne revenos.
Ni atingis Nankinon. Dank' al helpo de tiu amiko mi ricevis oficon en la Eduka Buroo. Ni feliĉe vivis, kaj eĉ akumulis iom da mono. Tiam mi sentis tre ridinda la bopatrinon, kiu anticipe maltrankvilis pri nia malfeliĉo.
Ja venis malfeliĉo! En malpli ol unu jaro oni ŝanĝis la buroestron kaj forkaptis mian okupon. Mi fariĝis senlaborulo. Kaj tiu amiko jam transposteniĝis al alia loko. Mi kuris ĉien, petis skribi por mi rekomendan leteron kaj vizitis multajn ulojn kiujn mi fakte ne volis kontakti. Nenion mi gajnis! Restis senlaboreco. Pro la senlaboreco ni ĉiel ŝpare vivis, la ŝparado min suferigis. Unu monaton, du monatojn, tri, kvar, post duona jaro la graseta vizaĝo de mia edzino fariĝis kalke pala. Ni forvendis ĉion vendeblan. Ni tute malesperiĝis. Ni iĝis lacegaj. Ni rigardis unu la alian, de nokto al nokto. Kiam mi rigardis ŝian meditan vizaĝon, sennoma malĝojo falige premis min. Mi bedaŭris kaj pentis. Mi diris kun granda afliktiĝo multe da pardonpetaj vortoj. Mi esprimis fortan penton kaj diris, ke mi ne devus venigi ŝin en la suferadon. Mi vidis, ke ŝi retenas larmojn en la okuloj. Sed eĉ unu plendan vorton ŝi ne diris. Ŝi min nur konsolis kaj kuraĝigis. Mi estis tre danka al ŝi. Tamen aliflanke ŝiaj konsolo kaj kuraĝigo eĉ pli dolorigis mian koron ol riproĉo kaj ignoro!
Venis la 7-a monato. Restis la malespero. Ankoraŭ pli nebula estis la estonteco! La aktuala stato estu ĉiuokaze forigata! La edzino perdis toleremon kaj silenton. Ŝi proponis:
"Ĉiuokaze estas senelirejo. Mi estos senutila, se mi restos plu. Mi ne povas helpi vin, sed donas nur komplikaĵon kaj ĝenon. Vi sola pli facile trovos vojon. Vi povas iri aliloken por viziti amikojn. Mi do reiru hejmen! Tio malpezigos vian ŝarĝon. Mi revenu vivi kun vi, kiam vi havos laboron."
Mi dankis ŝin pro ŝia zorgo. Ŝi bone konis mian obstinecon kaj sciis, ke mi certe ne reiros al ŝiaj gepatroj. Tial ŝi esprimis, ke ŝi sola hejmeniĝu. Sed tiumomente mi rememoris la vortojn de la bopatrino: "Tiam revenu ne iu sola el vi, tamen vi ambaŭ!" Mi hontis forlasi ŝin al ŝiaj gepatroj. Cetere, ŝi fariĝis tiom valora, kiom mia vivo. Mi ne povis perdi ŝin, solan kunulinon en la vivo.
Mi do oponis al ŝia propono. Mi elvolvis ĉion el mi por montri, ke mi ne povas disiĝi de ŝi. Ŝi kortuŝiĝis. Ŝi ne menciis plu la hejmen-iron.
Dank' al tio mi ekfaris baraktadon per nova energio. Kaj ŝi ĉiam min konsolis kaj kuraĝigis per rido kaj rideto. Vidiĝis ŝajne strio da lumo en la perspektivo. Ni atendis.
La rezulto de la atendado estis plena malespero! Kaj tiu strio da lumo estis nur halucino. Nenio esperigis! Mi pretis kuŝigi min por atendi la neeviteblan pereon.
Sed subite okazis metamorfozo – en iu tago, mi haste revenis hejmen, kun la atendita bona informo por doni ĝin al la edzino.
Ŝi jam kuŝis en lito. Sangis ŝia buŝo, malfacilis ŝia spirado kaj papere palis ŝia vizaĝo! Mia koro tordiĝis dolorege. Mi forgesis ĉion kaj impetis al la lito. Mi brakume levis ŝian korpon kaj energie vokis ŝin. Bolis mia sango. Tumultis mia koro.
Subite malfermiĝis ŝiaj okuloj. Ŝi pene ridetis. Ŝi pene levis la manon kaj karesis mian kapon.
"Pardonon! Mi foriru pli frue! Por ne ŝarĝi vin. Vi po-vas fari, ion ajn, sen mi-a ĝe—no. Ki-am vi…, vi tro-vos bo-nan la-bo-ron, pre-nu … iun, dek-dekoble pli bo-nan… ol mi…"