• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-05 19:49:00    
La 89-a UK kaj la lingva problemo internacia

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, kadre de la Forumo de la reta versio de El Popola Ĉinio, videblas kelkaj artikoloj. En nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo ni konigu al vi iujn.
Unue, La 89-a UK kaj la lingva problemo internacia
verkita de Laŭlum
La graveco de lingvo en la nova epoko
Lingvo estas komunikilo, sed ĝi ne estas simpla instrumento kiel biciklo, aŭtomobilo au aviadilo. Ĝi estas tio, per kio la homoj pensas. Ĝi estas grava portanto de homa kulturo kaj grava parto de la kulturo. Ĝi estas nemalhavebla por la ekzisto kaj evoluo de la homa socio. Ĝi ne estas superstrukturo, ne apartenas al iu klaso, sed servas al ĉiuj klasoj, ĉiuj kategorioj de homoj. Lingvo ludis gravegan rolon en la longa historio de la homaro kaj ludos multe pli gravan rolon en la epoko de interreta informado, kiam la vasta mondo fariĝis tergloba vilaĝo. Hodiaŭ la homaro, pli ol iam ajn, bezonas komunan lingvon por plenumi la komunikadon per interreto. Sen komuna internacia lingvo, la oportuna interreto ne povas bone plenumi siajn servojn.
Esperanto estas ideala solvo de la problemo de internacia lingvo
Por faciligi la internacian komunikadon, facile akirebla kaj uzebla lingvo estas necesa por la popolamasoj de la terglobaj vilaĝanoj. Tia lingvo devas esti neŭtrala por teni lingvan egalecon inter la grandaj kaj malgrandaj nacioj, protekti la lingvojn kaj kulturojn de la malgrandaj nacioj. Esperanto ĝuste estas tia. Post pli ol cent-jara praktika uzado, Esperanto jam pruvis sin plej taŭga internacia lingvo kaj ĝi estas la plej ideala solvo de la internacia lingva problemo.
La sinteno de Ĉinio al la internacia lingva problemo estas grava
Ĉinio kun 1,3 miliardoj da loĝantoj kaj brila kulturo de 5 mil jaroj havas plej fortan voĉon por dicido pri la gravaj aferoj de la homaro, kaj ankaŭ pri la solvo de la problemo de internacia lingvo.
Iuj fervoraj disvastigantoj de la angla asertas, ke per la angla oni jam solvis la problemon de internacia lingvo. Tio ne estas vero. Kvankam amasoj da homoj nun lernas la anglan, tamen tio ne signifas, ke ili jam posedas la lingvon kaj povas kontentigi sian bezonon de internacia komunikilo. La vastaj popolamasoj de ni ĉinoj, japanoj, koreoj, vjetnamoj ne povas kompreni la anglan nek komprenigi sin per ĝi.
Kial pli kaj pli multe da eksterlandanoj nun studas la ĉinan lingvon? Ili volas aktivadi en Ĉinio kaj komuniki kun ĉinoj. Se ili ne posedas la ĉinan lingvon, neniam ili povas ebligi al si komuniki kun la vastaj ĉinaj popolamasoj. Ĝuste pro tio iuj sciencistoj asertas, ke la 21-a jarcento estos jarcento de la ĉina lingvo. Logika konjekto. Ĉar Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en diversaj kampoj de la mondo, sekve oni devas rilati al la ĉina popolo. Per kiu lingvo alparoli la vastajn ĉinajn popolamasojn? Kompreneble per la ĉina. Sed la ĉina lingvo ne estas facile lernebla por fremduloj. Kaj la fremdaj lingvoj estas malfacilaj por ni ĉinoj. Se la ĉinaj popolamasoj konstatos, ke Esperanto estas oportuna por ilia bezono, kaj elektos ĝin por internacia komunikado, tiam Esperanto pli rapide disvastiĝos tra la mondo pro sia helpo en solvo de la lingva problemo en internacia komunikado.
La 89-a UK povas ludi gravan rolon en antaŭenpuŝiĝo de la E-movado kaj definitiva ĝenerala akcepto de Esperanto
La okazigo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino povos fariĝi granda demonstracio pri Esperanto, se oni bone utiligos la okazon por helpi la vastajn popolamasojn pli bone koni la lingvon de Zamenhof kaj lian idealon. UK ne estas tiel alloga kiel Internacia Foiro aŭ Olimpiaj Ludoj, tamen ĝi havas pli gravan taskon kulturan. … Ni devas bone utiligi la nunan ŝancon por informi la publikon pri Esperanto, precipe pri ĝia aktuala signifo en solvo de la akriĝanta problemo en internacia komunikado. Kaj la plej efika propagando estas praktika uzo de Esperanto dum la 89-a UK en Pekino. Ni devas uzi ĝin ne nur en informado, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj kampoj.
Kion la ĉinaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto devas fari?
1) Ellerni la lingvon por plenumi la bezonojn por sukcesigi la 89-an Universalan Kongreson en 2004.
2) Diskonigi al la publiko per prelegoj, informoj kaj artikoloj en ĵurnaloj, gazetoj, libroj, radio kaj televido la problemon de internacia lingvo, ĝian idealan solvon per Esperanto kaj la nunan movadon de Esperanto.
3) Okazigi ekspoziciojn pri Esperanto kaj fondi kursojn de diversaj specoj kaj niveloj por elbaki adeptojn de Esperanto, ke ili daŭrigu kaj vigligu la movadon.
4) Okazigi lokajn kaj regionajn Esperantajn kunvenojn por vigligi la movadon.
5) Aktive fari preparojn por bone informi la kongresanojn alilandajn pri Ĉinio, la ĉina popolo, la ĉina historio, la ĉina kulturo, la ĉinaj moroj kaj kutimoj... unuvorte, praktike uzi Esperanton en aktivadoj por interkompreno kaj interamikiĝo por krei favorajn kondiĉojn internaciajn por la prosperiĝo kaj feliĉo de nia popolo en paca kunekzistado kun la aliaj popoloj de la mondo.
6) Fari belajn glumarkojn pri la UK. Bone aranĝi turismajn aktivadojn, ekspoziciojn kaj foirojn de metiartaĵoj, silkaĵoj ktp por diskonigi la ĉinan kulturon kaj disvendi ĉinajn varojn.
7) Fari planon por pli longa periodo por plifortigi kaj plivigligi la Esperanto-movadon en Ĉinio post la 89-a Universala Kongreso. Lerni la lecionon donitan de la 71-a UK en 1986.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon: La 89-a UK kaj la lingva problemo, verkitan de samideano Laŭlum.
Karaj aŭskulantoj, nun bonvole aŭskultu alian artikolon:
Ankaŭ E-movado bezonas reformadon*Verkitan de YE NIANXIAN
En la pli ol 100 jaroj post naskiĝo de Esperanto, la sciencoj, tekniko kaj socio de la homaro havis grandan ŝanĝiĝon kaj aperis multaj talentaj esperantistoj en diversaj landoj. Post la fondiĝo de UEA en 1908, aperis 89 fakaj organizoj de kulturo kaj edukado de Esperanto, ekzemple Akademio de Esperanto kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Retrorigardante la evoluon de Esperanto, oni ne devas forgesi tiujn malegoismajn pionirojn, kiel Tibor Sekelj de Jugoslavio, Saheb Zamani de Irano, Vilho Setala de Finnlando, Ivan Krestanov de Bulgario, Mario Pei de Usono, Aleksandr Potnikov de Rusio, Tikos kaj Venlo Fon de Ĉinio... Ili sendevie disvastigis Esperanton en malpacaj jaroj de milito kaj en malbona vivo. Kial? Ĉar ili firme kredis la praktikecon de Esperanto kaj aspiris grandan harmonion de la mondo. La angla lingvo, precipe kulturo de ĝi reprezentata, ne povos plenumi la taskon konstrui bonan mondon, kaj ĝia egoismo kaj hegemoniismo bazita sur alta teknologio senĉese portas al ĝi ĝenaĵojn. La mondo bezonas sciencan, klaran kaj facile lerneblan internacian helpan lingvon por homa interkomunikado. Tiu lingvo estas neniu alia ol Esperanto provita de pli ol 100 jaroj.Problemoj en la pasinteco de Esperanto-movado Mi opinias, ke ekzistas jenaj problemoj en la pasinteco de Esperanto-movado:1. Aperis multaj solidaj praktikantoj en Esperanto-movado, kiuj multe penis por enporti en Esperanton enhavojn de diversaj fakoj kaj tradukis multajn mondfamajn literaturaĵojn, kaj tiuflanke Zamenhof donis modelon per sia "Unua Libro". Sed samtempe kun tio iuj kontentis je prikanto de Esperanto kaj raportado de vehikloj pri Esperanto, kaj ne penis por lerni, praktiki kaj popularigi Esperanton.2. En iuj landoj laboras profesiaj esperantistoj salajrataj de registaro, kaj parto el ili ne bone komprenas la signifon de Esperanto nek respektas ĝin, ili profesie laboras en grandaj urboj aŭ sociaj rondoj pri Esperanto nur por vivtenado. Ili havas kompare altan lingvonivelon, sed ili ne utiligas Esperanton por sin kulturi kaj multon fari. 3. Zamenhof kuraĝigis fondiĝon de Esperantaj organizoj por interfluo kaj reciproka akcelo. Sed iuj homoj en la neprofitaj Esperantaj organizoj interbatalis pro gvidanteco kaj profito. Iuj homoj monĉasis pere de establo de Esperanta kurso (fakte la sumo ne estas granda). Esperantaj organizoj estas kulturaj rondoj akcelantaj civilizacion, sed ne ŝtuparo por promociiĝo kaj riĉiĝo. Tiuj homoj ne havas estontecon. 4. Pli kaj pli multiĝas vizitantoj al Ĉinio de post la ekpraktikado de la politiko de reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio, kaj pli multaj homoj ekkonis Esperanton. Sed en tio oni aŭdis, ke en akceptado de fremdlandaj esperantistoj iuj atentis nur regalon de gastoj per manĝaĵoj, akompanadon en ekskurso kaj butikumo kaj fotiĝon.5. En Ĉinio funkcias multaj Esperantaj societoj kaj parto el ili havas regulan bultenon aŭ revuon. Sed 85% de ili estas en la ĉina lingvo. Ĉu estas dece, ke Esperantaj societoj ne uzas Esperanton? Malgraŭ tiuj problemoj, plejparto de la esperantistoj havas belan esperon pri la homa mondo kaj entuziasme esploras pri disvolviĝo de Esperanta movado por kontribui al ĝi. Problemoj ekzistas, sed la samideanoj fidas la brilan perspektivon de Esperanto.Reformado de Esperanto-movado Reformado vole nevole iras en la homa vivo. Konscia konformiĝo al ŝanĝiĝo prosperigos la socion. La reformado de Ĉinio en la lastaj 20 jaroj elokvente pruvis tion. Se la ĉinaj esperantistoj memvole faros reformadon, tian situacion havos ankaŭ nia movado. Ĉi-sube mi pritraktos la supre menciitajn problemojn:1. Esperantistoj unue devas akcenti lernadon, posedon kaj aplikadon de la lingvo. Por lerni fremdan lingvon, oni devas apliki la lingvon en ĉiutaga konversacio, legado, profesio kaj hobio. Oni devas lerni la lignvon 1 horon kaj memori 5-10 vortojn ĉiutage, kaj fine posedi ĉirkau 3 000 vortojn. Post duonjara lernado li povos konversacii kaj post unu kaj duona jaroj li fundamente posedos Esperanton. Kompreneble lernado estas senfina kaj dumviva, kaj tio ja estas plezuro kaj signifo de la vivo. 2. En iuj landoj profesiaj esperantistoj estas nemankigeblaj, sed ili devas fari sin specialisto en aliaj fakoj pere de Esperanto. Neprofesiaj esperantistoj nepre devas posedi sciojn de aliaj fakoj por sin vivteni, kaj Esperanto igos ilian vivon signifoplena. Se oni celas promociiĝi kaj riĉiĝi pere de Esperanto, oni falos en malagrablaĵojn kaj estos malestimata. 3. Lerni Esperanton estas afero kaj persona kaj kolektiva. Unue, ĉiuj esperantistoj devas diligente lerni Esperanton kaj kontribui al ĝi per siaj scioj. Samtempe Esperantaj societoj devas krei harmonian, interhelpan kaj interesan atmosferon akcelantan unuiĝon kaj strebon por la komuna celo. En 2001 internacia Esperanta revuo Eventoj faris statistikon pri aktivadoj de iuj Esperantaj societoj, inter kiuj estis konversacia kurso de Germanio, kaj simpozio pri psikologio kaj ĉiutaga vivo de Svisio, simpozio pri Esperanto kaj interreto, Te-festivalo kaj komerca kunveno de Xinxiang de Henan-provinco de Ĉinio, humura renkontiĝo en Slovakio, mediprotekta simpozio kunaranĝita de Orienta kaj Norda Eŭropo. Ni vere volas aktive vivi kaj estas multaj aferoj fareblaj, kaj atentiginde estas fortigi planadon.4. La celo de interkomunikado estas esplori la socion kaj vivon, helpi unu alian kaj firmigi amikecon. Estas sensignife, ke iuj ĉinaj esperantistoj vole nevole tro akcentas la vantan gloron pro kontaktiĝo kun fremdlandanoj. Aprile niĝeria esperantisto Elvis Ogeneke, kiu instruas la anglan lingvon en Ĉinio, gastis en mia hejmo. Antaŭ lia alveno mi legis rilatajn materialojn pri Niĝerio kaj havis multajn temojn por nia interparolado. Lastatempe li sendis al mi retmesaĝon alte taksantan nian renkontiĝon kaj esprimantan la deziron daurigi la kontakton. 5. Serioza problemo elstaras en la Esperanta movado de Ĉinio, nome multaj Esperantaj societoj eldonas bultenon aŭ revuon tute aŭ grandparte en la ĉina lingvo. La bultenoj kaj revuoj devas esti plej praktikaj materialoj por antaŭenpuŝi Esperanto-movadon kaj atestilo pri la karaktero de Esperanta societo. Kompreneble oni povas disvastigi Esperanton en la nacia lingvo. Laŭ la lingvonivelo de la samideanoj de Ĉinio ŝajne oni povas eldoni ilin Esperanto-ĉine. Tio estas helpa al novaj esperantistoj. La bultenoj kaj revuoj povas raporti novaĵojn, sciencojn, teknologiojn, sociajn sciencojn, literaturon, arton kaj aktivadojn de Esperantaj organizoj. En sia "Mezperspektiva Plano" prezidanto de UEA Renato Corsetti elmetis 6 strategiajn punktojn de Esperanta movado. Tio estas atentinda por ni. Ili estas: 1.Konigo de Esperanto; 2. Paroligo de Esperanto; 3. Utiligo de Esperanto; 4. Profundiĝo; 5. Plijuniĝo; 6. Tutmondiĝo. Se oni agos responde al ili, certe oni multe sukcesos. Ni devas aktive respondi alvokojn de UEA, ĈEL kaj lokaj E-organizoj, kaj ni povos havi klaran celon, unuiĝos kaj kuniĝos kun eksterlandaj Esperantaj rondoj por fari indan kontribuon al la paco kaj evoluo de la mondo.
Karaj aŭskultantoj, nun ni konigu al vi alian artikolon:
Kial Esperanto estas la ununura internacia lingvo? Verkitan de WEN JINGEN
Kial Esperanto estas la ununura internacia lingvo? Hodiaŭ la respondo estas sufiĉe simpla: ĉar tio estas vero. Antau 93 jaroj L. L. Zamenhof diris kun fido: "Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto." (Parolado en la 6-a UK en 1910 en Vaŝingtono, Paroladoj de L. L. Zamenhof, EPĈ, 1982) Kial Zamenhof havis tiom da memfido? Fakte, Zamenhof ne havis la rajton nek la povon malpermesi al aliaj krei novajn internaciajn lingvojn. Post Zamenhof multaj homoj samkiel li kreis novajn internaciajn lingvojn, sed neniu el tiuj postvivis. Por naivaj entuziasmuloj, krei novan lingvon estas sufiĉe simple: listo de vortoj kaj fonetikaj kaj gramatikaj reguloj sur paĝoj da papero kaj anoncu: jen mia lingvo, uzu ĝin. Sed homoj ne uzas ĝin. Do ĝi estas forgesita kaj sekve mortis. La kialo estas: lingvon vivtenas parolantoj. Se lingvo malhavas parolantojn, ĝi mortos. La sukceso de la lingvo de Zamenhof kuŝas en tio, ke li kreis ne nur la lingvon, sed ankau la komunumon de parolantoj de tiu lingvo. Li ne devigis iun ajn uzi la de li kreitan lingvon. Esperanto ekhavis siajn parolantojn dank' al tio, ke ĝi havas naturan evoluipovon. Ni studu la analizon de Zamenhof pri formorto de Volapük: "Volapük pereis ĉefe pro unu grava eraro, kiun ĝi bedaurinde enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo; kun ĉiu nova vorto aŭ formo la lingvo devas konstante dependi de la decidoj de unu persono aŭ de facile inter si malpaconta personaro. Kiel bastono plantita en teron, novaj branĉoj kaj folioj ne povis nature kreski sur ĝi, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj." Ĉu aliaj kreitaj lingvoj ne povas esti egale evoluipovaj kiel Esperanto aŭ eĉ pli ol ĝi? Teorie oni ne povas nei tian eblecon, ĉar finfine oni ne povas pruvi, ke Esperanto estas la fina ideale perfekta artefarita lingvo. Sed la problemo estas kio estas la kriterio de perfekteco de lingvo. Kiam Zamenhof vivis, oni plendis pri la "mankoj" de Esperanto: finiĝo -j, finiĝo -n, ktp, ktp. Hodiaŭ kritikantoj de Esperanto ankoraŭ faras la samajn malnovajn plendojn. Se tiuj estus mankoj, esperantistoj devus esti forĵetintaj ilin aŭ forĵetintaj Esperanton entute dum la lasta jarcento. La vero estas, ke iuj formoj por iuj homoj povas esti nebonaj, sed por aliaj belaj. Do finfine oni ne povas atingi unuaniman konkludon, kio estas la veraj mankoj de Esperanto. Samtempe, lingvo uzata devas havi konstantan formon. Parolantoj ne povas ŝanĝi la formojn de la lingvo ĉiutage. Ĝuste kiel Zamenhof diris, ...al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hierau ŝajnis sovaĝa, tio morgau aperos kiel io tute natura kaj bela; per longa kaj multespeca uzado eĉ la plej sovaĝa idiomo de la plej barbara gento iom post iom fariĝas riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo. Ĉar oni ne povas krei novan lingvon, kiu estas esence pli bona ol Esperanto, kial oni forlasu la jam delonge uzatan kaj alkutimiĝintan lingvon kaj ekuzu alian, kies meritojn oni ne povas konvinke pruvi? Tio klarigas la nesukceson de novaj provoj, kiaj Adli kaj Yazu. (Adli uzis komputilon por kompili sian vortaron. Do teknika avantaĝo ne garantias vivpovon de lingvo.) Do hodiaŭ la vero fariĝis tiel simpla, ke oni apenaŭ bezonas argumenti plu: Esperanto ja estas la ununura internacia lingvo. Hodiaŭ ĉio estas tiom klare videbla, ke mia artikolo ŝajnas ripeto de kliŝaĵoj. Mi ripetas la kliŝaĵojn pro tio, ke iuj preteratentis ilin. Lastatempe iuj ĉinoj klopodis por diskonigi sian novan lingvon, kiu, laŭ la kreintoj, forigis la "mankojn" de Esperanto kaj "pli-internaciigis" la vortaron per enkonduko de anglaj vortoj. Vidinte la retejon de tiu lingvo, mi tre bedaŭris, ke pli da homoj ripetas la malsukceson de lingvo-kreintoj. Mi ne pensas, ke oni devas kritiki ĝin. Hodiaŭ esperantistoj ne bezonas "batali" kontraŭ iu ajn nova projekto de internacia lingvo, ĉar ni estas konvinkitaj, ke ĝi formortos per si mem. Mi kredas, ke plejmulto de la legantoj de mia artikolo ankorau vivos post dek jaroj. Vidu tiam, kiom da homoj parolos la nove-kreitan lingvon. Se ĝi sukcesos, mi gratulos!
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon verkitan de samideano Wen Jin'gen sub la titolo: Kial Esperanto estas la ununura internacia lingvo.
Nun bonvole aŭskultu Esperantajn informojn:
Statistiko de UEA montras, ke ĝis la 1-a de februaro 915 samideanoj de 45 landoj kaj regionoj sin anoncis al la 89-a UK, kaj inter ili estas 418 ĉinoj. Japanio, Francio, Korea Respubliko, Germanio kaj Nederlando estas landoj kun kompare pli multaj sinanoncantoj, dum Pekino kaj la provincoj Guangdong kaj Hubei de Ĉinio havas kompare pli multajn aliĝintojn.
Karaj aŭskultantoj, nun ni konigu al vi la Bultenon de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA Esperanto en Azio, n. 1.
Sur la unua paĝo presiĝis la saluto-vortoj de doktoro Renato Corsetti, prezidanto de UEA:
Karaj legantoj de "Esperanto en Azio"
Mi deziras al vi ĉiuj tre sukcesan kaj feliĉan jaron 2004-an. Ĝi estas la jaro de la Universala Kongreso en Azio, kaj do, mi certas, ke ni ĉiuj faros nian plejeblon por plibonigi la situacion de nia lingvo en tiu kontinento.
Mi profitas la okazon por peti ĉiun el vi, ĝuste ĉiun el vi persone, helpi min dum tiu ĉi jaro disvastigi al ĉiuj esperantistoj, mesaĝon de fido pri la estonteco (neniam pli da homoj lernis samtempe Esperanton) kaj de neceso, ke ĉiu individue laboru pri "informado", "instruado" kaj "utiligado". Zamenhof diris tion tre bele en parolado en la Universala Kongreso de la jaro 1910-a: "Plej kredeble nia afero estos atingita per … laborado de homoj privataj … ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta."
Dankon pro via laboro por Esperanto en 2004.
La bulteno presis vortojn de Michela LIPARI, estrarano de UEA pri landa agado. Ŝi diras:
Ni estas ĉe la komenco de grava jaro por KAEM kaj por la tuta azia movado. Pluraj kunvenon, renkontiĝoj kaj kongresoj kulminos en la Universala Kongreso en Pekino! Granda defio estos "azianigi" la kongreson, tio estas partoprenigi kiel eble plej multe da reprezentantoj de la pluraj aziaj movadoj, por ke ili spertu internacian kongreson, konatiĝu kun la movado kaj kun ĝiaj aktivuloj, poluru sian lingvon vizitante la dumkongresajn kursojn, kleriĝu partoprenante prelegojn kaj seminariojn, amuziĝu dum la vesperoj, ĝuu entute la unikan esperantujan etoson, kio estos por ili esenca firmigo en sia esperantisteco kaj certe kuraĝigo al nova kaj intensa agado enlanda.
Pro tio mi alvokas ĉiujn, kiuj tion povas, subteni tiun projekton finance, kaj tiujn, kiuj interesiĝas partopreni en UK, kontakti KAEM motivigante la peton por ke KAEM kaj UEA povu elekti la plej subtenindajn. En tiu spirito kaj esperante renkonti multajn el vi en Pekino, plej sincere bondeziras al vi.
Poste la bulteno konigas la Esperanto-movadon en diversaj aziaj landoj. Interalie, aperis vortoj de sinjoro Liu Zhengkun, prezidanto de la Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, nordorienta Ĉinio, sub la titolo: Kunlabore kaj Plie Praktike.
Samideano Liu Zhengkun diras: La novjaro signifas kaj komencon de ĉio kaj esperon al la estonteco. Tamen la jaro 2004 estas emocie grava kaj historie signifa por ni, esperantistoj de Liaoning-provinco, Ĉinio, ĉar … la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en nia lando! Tiu okazaĵo donos al ni ne nur movforton pliprogresigi la regionan Esperanto-movadon, sed ankaŭ maloftegan ŝancon helpi nin sufiĉe montri la valoron de Esperanto al la lokaj instancoj, kaj kunlaboreblecon efektivigi la laborplanon de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio.
La artikolo diras:
Tio, kion ni faris en 2003, plene kongruis kun la strategia laborplano de UEA 2001 – 2010.
Pri "informado": ni eldonis la libron "Vivo de Zamenhof" en la ĉina lingvo kaj partoprenis la 1-an Popularigan Semajnon de Sociaj Sciencoj de la provinco. La televida stacio de la urbo Wafangdian speciale produktis kaj elsendis 20-minutan vidbendon pri sinjoro Wang Yun kaj lia granda kontribuo al la Esperanto-movado.
Pri "instruado": sarso baris nian instru-planon por 2003, sed ni sukcese aperigis la lernolibron "Esperanto por Infano". Menciindas, ke la jaro 2003 estis la 20-jara jubileo de enkonduko de Esperanto kiel nedeviga studobjekto en la Universitato Dalian. En la pasintaj dudek jaroj, kelkaj miloj da studentoj tie lernis nian lingvon.
Pri "utiligado": daŭriginte la agadon de la projekto pri "Ĝemelaj Urboj" kaj nian tradician programon, ni kompletigis Esperanto-version de tajĝiĉuan, ĉina antikva sporto. La partoprenantoj de la 89-a UK ĝuos ĝin. Ni vizitis kelkajn departementojn kaj diskutis kun koncernaj respondeculoj pri aplikado de Esperanto en turismo kaj komerco.
Rilate la laboron por 2004 ni havas klaran pensadon: ĉio por Esperanto kaj por la 89-a UK. Ni kun ĝojo informas vin, ke ni funkciigas la turisman itineron "Komenciĝo – Finiĝo de la dinastio Qing (1644 – 1911) por akcepti esperantistojn antaŭ aŭ post la pekina UK. Laŭ tiu ĉi itinero oni ne nur ĝuos belajn natur-vidindaĵojn, sed ankaŭ bone scios la antikvan kulturon kaj historion de Ĉinio kaj "Verda Stelo"; nia organo, la plej bela kaj riĉa Esperanto-legaĵo en la nuna Ĉinio, ŝanĝiĝos de la ĉina-Esperanta versio al la Esperanta.
La prezidanto diras je la fino: En la nomo de la Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, mi kore esperas, ke plimultaj kongresontoj de la 89-a UK nin vizitos.
La bulteno raportas ankaŭ pri la 5-a Ĉina Kongreso okazinta en la lasta oktobro. Pri la Kongreso ni jam detale raportis.
La bulteno raportas pri la 35-a Korea Kongreso de Esperanto kaj ankaŭ la decidoj kaj planoj de Korea Esperanto-Asocio.
La 35-a Korea Kongreso de Esperanto okazis en Cheonan, urbo ĉirkaŭ 90 kilometrojn sude de Seulo, la 4-an kaj 5-an de oktobro 2003. En ĝi partoprenis 157 personoj inkluzive 9 nekoreajn, nome 4 ĉinajn, 3 japanajn, 1 bulgaran kaj 1 usonan.
En la kongreso oni gratulis eldoniĝon de la libro "80-jara Historio de Korea Esperanto-Movado", kompilita de LEE Chong-yeong, vicprezidanto de UEA kaj honora prezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
La decidoj kaj planoj de Korea Esperanto-Asocio legiĝas jene:
La 36-a Korea Kongreso de Esperanto okazos en Iksan, sudokcidenta urbo, de la 6-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2004, semajnon post la fino de la Universala Kongreso en Pekino.
La asocio organizos siajn novajn filiojn…
La asocio havos kunsidon por celebri Zamenhof-tagon en Seulo la 15-an de decembro 2004.
La asocio organizos Esperanto-kursojn samtempe en ĉirkaŭ dek urboj kaj sekvantan tutlandan vintran kurs-kunvenon por progresantoj en februaro.
La asocio havos diskut-kunsidojn kaj eldonojn memore al la eldoniĝo de la 200-a numero de La Lanterno Azia, organo de la asocio, eldoniĝanta normale monate, en aprilo.
La bulteno raportas ankaŭ pri la 90-a Japana Kongreso de Esperanto. Pri la kongreso ni jam raportis en nia programo.
Pri la vjetnama movado, sinjoro Nguyen Van Dien raportas:
De post la jaro 1986 – la gvidsigno de nova etapo de evoluigo – tiu de renovigo de la lando, nia vjetnama socio trapasas tiom da malfacilaĵoj por sin levi. En tiu daŭro de la irado, ni efike efektivigas la labor-renovigon sur ĉiuj kampoj de la popola vivo… Paŝo post paŝo, la rezultoj de la renovigo malfermas novan situacion, novan perspektivon kaj por la vivo de la popolo kaj por la movado de Esperanto. Ni senĉese elserĉas komunan grundon de kunlaboro, kunprospero kun ĉirkaŭaj samideanoj de la regiono kaj de la tuta mondo por vivo paca, frateca.
…Niaj vjetnamaj esperantistoj ĝuas la plej gravan historian eventon de la movado, kiu neniam ekzistis en la pasinteco. En aŭgusto 1999, Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio, estis rendevuejo de aziaj esperantistoj por la 2-a Azia Kongreso de Esperanto. Tiu renkontiĝo oferis al ni ĉiuj la plej bonan okazon, la plej favoran cirkonstancon. La asocio en la urbo Ho Chi Minh kaj la sekcioj de Hanoja Esperanto-Asocio jam malfermis diversajn kursojn, la movado fakte vigliĝis en la tuta nacio. Oni ĝoje rigardas la blankan hararon studi apud la nigra.
Ni, vjetnamaj esperantistoj mano en mano kun tutmondaj samideanoj antaŭenmarŝas kaj glore eniru la novan jarcenton. Granda venko al ni apartenas!
56-a Kongreso de IFEF okazos maje
Inter la 8-a kaj la 15-a de majo 2004 en Sopron, Hungario, okazos la 56-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), kiun komune aranĝos aŭstraj kaj hungaraj gekolegoj. Dum la kongreso funkcios speciala porokaza radioamatora stacio kun voksigno HG56VEK kaj faros kontaktojn kun la tuta mondo. Pro la kontakto la diverslandaj radioamatoroj ricevos belan, koloran konfirmkarton. La celo de la radiostacio estas informi la radioamatorojn de la mondo pri la kongreso kaj pri Esperanto.
La 36-a Korea Kongreso de Esperanto okazonta
Post unu semajno de la 89-a UK en Pekino, la Korea Esperanto-Asocio (KEA) okazigos sian nacian kongreson de la 7-a ĝis la 8-a de aŭgusto en Iksan, Koreio. La kongresa temo estas "Esperanto kaj Religio". Tiuj, kiuj havas intereson pri la kongreso kaj ĝia temo, turnu sin al Lee Jung-kee, prez. de KEA per la retpoŝto .
Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo. Koran dankon pro via aŭskulto!