• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-08 14:54:15    
Bakin: Kruco de Amo (2)

cri

Ŝi balbutis. Refermiĝis ŝiaj okuloj. Mi senĉese skuis ŝian korpon kaj freneze vokadis ŝin. Mi klinis la kapon al ŝia orelo kaj laŭte diris, ke mi alportas bonan informon. Sed ŝi ne aŭdis!

Post longa tempo ŝi malfermis la okulojn kaj skuis la kapon. "Tro malfrue." Ŝiaj senbrilaj okuloj fiksiĝis al mi, kvazaŭ ŝi ne konus min. Sekvis laŭtaj veoj.

Mi demandis, kian venenon ŝi prenis. Ŝi ne volis respondi! Mi vane paroligis ŝin. Mi, tute malespera, freneze elkuris.

Kiam mi venis kun kuracisto, ŝia korpo malvarmiĝis kaj rigidiĝis. Mi levis ŝin kaj forte ploris.

Mi jam sukcesis savi nin el la malespero kaj portis bonan informon al ŝi, sed ŝi, mia karega, sin mortigis!

Tutan nokton mi iris tien kaj reen en ĉambro, per grandaj paŝoj, ŝin akompanante. Mi ne sciis kion fari plu. Fine mi faris decidon.

Mi forvendis ĉion restantan, escepte de la vestoj, kiujn mi portis sur la korpo. Mi aĉetis ĉerkon kaj metis ŝin en ĝin. Mi dungis boatiston. Tiel, ni "ambaŭ", reiris al ŝiaj gepatroj!!

Ni atingis la vilaĝeton. Mi diris, ke la boatisto haltu en rivero. Mi sola surbordiĝis kaj paŝis al la hejmo de ŝiaj gepatroj.

Ho, amiko! Imagu, kion mi respondu! Kion mi senhonte diru al ili?

Mi ne havis vizaĝon por trompi ilin, tamen ne kuraĝis eldiri la veron. Mi… mi… "Ŝi… ŝi… en boato. Mem iru… al ŝi!" Mi regis min por ne larmi.

"Kial ŝi ne volas alveni? Ŝi malsanas? Kial ŝi restas en la boato? Aŭ io okazis? Kio?"

Demando sekvis demandon, zorgo gvidis maltrankvilon. Sed mi ne respondis. Mi nur ripetis: "Mem iru… al ŝi!"

Mi gvidis ilin al la rivero. En malproksimo mi jam vidis la boaton. Ni iris sur ponton, pli kaj pli proksimiĝante al la boato.

Sur la ponto ŝira doloro min kaptis. Min atakis kaj teroro kaj honto kaj aflikto. Mi ne havis kuraĝon akompani ilin ĝis la boato. Mi ne havis la kuraĝon vizaĝi al iliaj kordoloro kaj malespero. Mi ne havis plu la vizaĝon paroli kun ili, ĉar ĝuste mi estis la krimulo, kiu mortigis ilian filinon. Kaj mi kuraĝe saltis de sur la ponto… Mi ankoraŭ aŭdetis iliajn helpokriojn. Mi sentis kapturnon kaj baraktis, sed baldaŭ perdis la konscion.

Rekonsciiĝinte mi trovis, ke mi kuŝas en malgranda ĉambro kaj la bopatrino sidas ĉe mi sur lito. Larmante ŝi konsolis min. Ŝi diris, ke ŝi ne kondamnas min, ĉar mi ne kulpas; sole tio kulpas, ke ŝia filino havis malbonan sorton. Ŝi admonis, ke mi bone gardu la farton kaj ne tro malĝoju pro tiu, kiu jam ne povas esti revivigata. Ŝi eĉ promesis, ke ŝi donos al mi la duan filinon. Ŝi ripetis, ke mi vivadu en ilia hejmo anstataŭ iri ien plu. Ĉiu el ŝiaj vortoj forte pikis mian koron. Mi dankis ŝin, sed aliflanke mi ankoraŭ pli min abomenis kaj anatemis.

Pro malsaniĝo mi loĝis plu tie. Ĉiutage mi ricevis nur sincerajn konsolojn kaj zorgan flegadon. Al mi la tutan koron donis ili ĉiuj, la bopatro, bopatrino kaj la 18-jara bofratino, kiun la bopatrino promesis edzinigi al mi. Kvazaŭ mi estus ne malamiko, kiu kaŭzis la morton, sed ilia bonfarinto! Tamen kion la konsolado kaj flegado portis al mi? La konsolado kaj flegado servis kiel la plej rigoraj punoj torturantaj mian koron. Neniel mi povis trankviliĝi. En kia ajn tempo mi vidis antaŭ mi la nigre lakitan ĉerkon. Mi levis ĝian kovrilon kaj vidis ŝin, ŝian kalkan vizaĝon kaj ŝian sangan buŝon! Mi sekrete preĝadis, ke la vera kondamno rapide venu al mi. Mi arde deziris, ke ili min insultu, batu kaj turmentu. Mi petegis kaj la bopatrinon kaj la bofratinon, sed mi rikoltis nur ilian rideton, entenantan senpovecon kaj mornon. Kulmine doloris mia koro.

Fine mi ne eltenis plu. Mi decidis forkuri, al Ŝanhajo, Nankino aŭ ien ajn, por serĉi ion, kio min punu.

En la luna nokto, kiam ĉiuj enlitiĝis, mi ŝtele leviĝis kaj malfermis pordon. Apenaŭ mi paŝis tra la doma pordo, iu subite retenis min je la vesto. Mi surprizite turnis la kapon kaj vidis la junan bofratinon.

Ŝiaj haroj disfale kovris la kapon, kombate de la lunaj briloj. Sankteco reliefiĝis kaj el la bela knabina vizaĝo karesata de la luno kaj el firmavola kaj moroza mieno. Mi stulte staris, kvazaŭ rigardante de sube marmoran statuon de diino.

Amiko, eĉ tia ulo kia mi, sensignifa kaj ŝima, scias kiel kulti ĉi tiun sanktan diinon!

"Bofraĉjo, kial vi volas nepre foriri? Tiom ne menciindas niaj konsolado kaj konsilado? En la mondo sole mia fratino meritas vian amon? Pro kio vi ne povas resti?" Ŝi morne parolis, kun la okuloj plenaj de larmoj.

Ho, amiko! Eĉ nun ŝiaj vortoj ankoraŭ trilas ĉe miaj oreloj. Ho, se vi aŭdus tian voĉon…!

Mia bofratino estis fama en la kamparo kaj pro klereco kaj pro ĉarmo. Multaj petis ŝian manon, sed neniu plaĉis al ŝi. Tamen tiumomente ŝi elverŝis al mi tiajn vortojn! Amiko, kion mi faru? Mi estas nek ligno nek ŝtono. Ankaŭ mi havas senton. M ne povas ne ami ŝin. Tamen la ĉerko aperadas en mia kapo, ĝi kuŝas inter mi kaj ŝi.

Mi genuiĝis kaj larme rakontis ĉion al ŝi, nek ion troigante nek ion kaŝante. Mi klarigis, kial mi ne povas resti, kia mi estas kaj kiom mi ne meritas ŝian amon. Fine mi leviĝis kaj grandapaŝe eliris.

Mi deturnis kun amemo la kapon al ŝi. Ŝi ankoraŭ staris, karesate de la luno. Ŝiaj okuloj brilis per larmoj. Tiom majesta kaj ĉarma ŝi aspektis, ke mi inklinis reiri por ĉiam resti kun ŝi. Tamen mi ne kuraĝis. Mi rapide forkuris.

Amiko, la sceno estis vere larmiga. Mi lasis dolorigajn semerojn en ŝia koro…

Post tio mi tute aliiĝis. Mi fariĝis nervoza. Mortis jam mia koro. Kien ajn mi iris, tie mi vidis la ĉerkon. Mi ekkomprenis, ke unu el la virinoj oferis sian vivon por mi kaj aliflanke la koro de unu el la fraŭlinoj krevas pro mi. Kaj mia koro ankoraŭ pli forte doloris. Mi klopodis trovi punon por kvietigi la koron, sed vane. Fine mi trafis vinon. Vino povas ne forigi la aflikton, sed paralizi min kaj stultigi la cerbon, ke la realo nebuliĝu kaj mi, perdinta la koron, ĝuu momenton en ridado kaj plorado.

Mi vagas, migras kaj drinkas. Mi tiel agas ĝuste por pli facile forgesi ĉion. La socio estas tro malluma kaj la vivo tro turmenta. Kaj la iama vundo forte premas miajn ŝultrojn. Tia ulo kia mi certe ne havas kuraĝon por elporti ĉion ŝarĝan. Mi do povas nur eskapi en paralizon kaj degeneradon.

Amiko, ĉu mi havas alian vojon? Ĉu iu alian vojon mi povas suriri krom tio ke mi trenu min sur la pado forgesiga, stuporiga kaj dekadenciga?

Mi mortigis tiun virinon kaj vundis la alian! Ĉiu el ambaŭ amis min, sed mi disrompis la trankvilon de tiu familio kiu helpis kaj favoris min!

Amiko, pripensu, ĉu mi povas plu vivi kiel "homo" sen kortuŝiteco post ĉio okazinta? Ne! Mi jam ne devas esti kalkulata kiel "homo". Mi ŝovis min en tombon de forgeso, paralizo kaj degenero. Restas nur la korpo, korpo nehoma. En tia korpo ne batas homa koro nek troviĝas homa animo Tia korpo simple ekzistas, por putri; vivas, por laciĝi. Tia korpo, kiel vi diras, devas eliri. Ĝi devas iri el ĉi tiu mondo!

Amiko, nun mi eliras, ĉar mi ne povas preni tian ŝarĝon. Mi pensas, ke ie sennoma morto povus vere min kvietigi. De tiom da jaroj, portante krucon sur la dorso, mi iras kaj iras kaj nun ŝajne atingas la celon. Mi portas la krucon, tute ne kiel Kristo, sed kiel tiu ŝtelisteto, krucumita apud Jesuo. Bonvole min benu per kelkaj larmoj!

Kompreneble formortis ankoraŭ ne ĉiom da bedaŭro. Mi sopiras al la fraŭlino, kiu min atendas kun larmoj en la malproksimega vilaĝeto. Sed antaŭ mi sterniĝas la sola vojo kondukanta al morto. Mi sentas, ke vivo faladas sur mian dorson pelante min sur ĉi tiu vojo kaj ne permesante al mi halti eĉ momenteton.

Amiko, mi iras, iras for por ĉiam! Mi ne ĝenos plu vin. Ne malĝoju pri mia sorto. Mi ne meritas vian kompaton. Mi surdorsigas la krucon kaj marŝas al la celo. En la lasta momento de mia vivo mi rememoras vian bonecon. Feliĉon al vi!

Via amiko x x, iranta al tombo, 1931.