• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-10 16:21:29    
Ĉina Centjara Firmao--Ruifuxiang

cri

Yu: Karaj aŭskultantoj, nun estas la programereto Hodiaŭa Ĉina Centjara Firmao. Mi estas Yu Jianchao.

Selena: Mi estas Selena. Karaj aŭskultantoj, en la dinastio Qing (1644-1911) en la pekina strato Dashilan, troviĝis 8 famaj silkaj firmaoj, kies nomoj kune enhavas ĉinan ideogramon "Xiang", homoj tre ŝatas silkajn vestojn de tiuj firmaoj, tial en Pekino cirkulis vortoj "Vin vestu per la 8 grandaj Xiang-aĵoj". Sed kun la disvolviĝo de la historio, nun ekzistas nur unu tia silka firmao---Ruifuxiang. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigu al vi la firmaon.

Yu: Karaj aŭskultantoj, Ruifuxiang ĉefe funkciigas silkajn tang-stilajn vestojn, robojn kaj aliajn naciecajn vestojn. Vestoj de Ruifuxiang tute estas mane fabritaj. Tiaj vestoj estas monde famaj pro elstara ĉina trajto, brile bela materialo kaj subtila manfarado. Laŭ ĉinoj, Ruifuxiang havas altan kvaliton, bonan servadon kaj faman markon. Tial en ferioj kaj festaj tagoj, ekzemple en ĉina tradicia festo—Printempa Festo, ĉinoj certe venas al Ruifuxiang por mendi silkan veston. En 2001, ĉeestante al la Ŝanhaja konferenco de la Azi-Pacifika Ekonomia kaj Kunlabora Organizo en 2001 en Ŝanhajo, ĉiu el diversalandaj gvidantoj portis tang-stilan veston.

Selena: Nun Ruifuxiang ankoraŭ troviĝas en la pekina strato Dashilan. Antaŭ kelkaj tagoj, ni venis al Ruifuxiang. Dum nia intervjuo, virino elektanta veston sciigis nin:

"Mi ŝatas ĉi tian veston, la vesto estas nia antikva kaj nacia vesto. Mi sentas ke vesti nin per propra nacia vesto estas tre tre bele. Tio ne nur estas vesto sed ankaŭ estas esprimo de nia kulturo. Nun eĉ fremdalandanoj ŝatas sin vesti per ĉi tia vesto."

Yu: Selena, ĉu vi scias la signifon de la nomo Ruifuxiang?
Selena: Mi pensas, ke en la ĉina lingvo la ĉinaj ideogramoj Rui kaj Xiang signifas feliĉon, aŭspicion kaj bonŝancon.
Yu: Jes.
Selena: Sed la ĉinan ideogramon Fu, mi unuafoje renkontis. Mi do ne scias la signifon.
Yu: Ĝenerala direktoro de Ruifuxiang sinjoro Xue Shiyi diris, ke la ĉina ideogramo Fu venis el la ĉina anekdoto "Qingfu redonas monon". Sinjoro Xue Shiyi diris:

"Qingfu estas antikva dia insekto. Tia insekto havas specialan kapablon: Kie ajn vi kaŝas larvon de Fu, tie Fu trovas sian larvon. Tial se oni ŝmiras sangon de patrino aŭ filo de Fu sur moneroj, nur elspezas patrinajn monerojn aŭ filajn, do tiuj patrinaj aŭ filaj moneroj fine revenos. Tial Qingfu fariĝis la pronomo de mono. Qingfu redonas monon, nome kiom da mono oni investas, tiom da mono fine oni reprenas. Tial la fondinto nomis sian firmaon Ruifuxiang."

Selena: Ha, la fondinto ankaŭ estis kultura komercisto! Kio estas lia nomo?
Yu: Li nomiĝis Meng Luochuan. En 1893, li fondis la silkan firmaon---Ruifuxiang, kaj de la komenco li sin dediĉis al negoco de ĉeneraj firmaoj. Pri tio, ĝenerala direktoro Xue Shiyi konigis al ni:

"La fondinto de Walmart, usona fama detala korporacio Sam Walton diris, ke lia unua inspiro pri fondo de Walmart venis el Ruifuxiang, la ĉina fama centjara firmao."



Selena: Sinjorino Yu, mi estas tre tre fiera pro tio. Niaj prapatroj estis tiel saĝaj, ni devas bone disvolvi iliajn fruktojn.

Yu: Jes, Selena, tiuj centjaraj firmaoj ne nur estas nia fiero, sed ankaŭ estas devo. Sinjoro Xue Shiyi sciigis min, ke nun ili klopodas kombini modernon kun tradicio kaj sur la bazo de tradicia manteknologio, enkonduki modernajn vestajn elementojn, por ke niaj naciaj vestoj iru al la monda merkato. Li tre plezure sciigis nin:

"Nun multaj fremdaj korporacioj esperas kunlabori kun ni por instali filiojn de Ruifuxiang en iuj fremdalandaj lokoj, ekzemple en usona Los-Anĝeleso, la kanada Vankuvero kaj kelkaj eŭropaj urboj."

Selena: Vere, nia nacia vesto riĉe enkorpigas nian orientan kulturon , en nia vesto, fraŭlino estas pli bela kaj junulo estas pli ŝika. Karaj aŭskultantoj, se vi venas al Ĉinio, memoru por vi mem aĉeti ĉinan tang-stilan aŭ alian ĉinan nacian veston en Ruifuxiang, kiu troviĝas en pekina fama strato—Dashilan.

Yu: Nur kun Ruifuxiang-aĵo, vi vere spertas ĉinan kulturon.