La 13-an de marto en Pekino, okazis en Ĉina Administra Softvara Instituto ceremonio por funkciigo de Esperanta Kurso. Ĉeestis al la ceremonio vicĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanta Ligo Wang Hanping, geestroj de Esperanta-redakcio de ĈRI Yu Jianchao kaj Zhao Jianping. Ĉeestis al la ceremonio ankaŭ Liu Jianguo, vicprezidanto de la Internacia Esperanta-turisma Asocio kaj estro de ĉina filio, unu el la funkciigantaj flankoj. Post malferma ceremonio, sinjoro Cui Jiayou, instruisto de la kurso komencis la unuan lecionon.
Partoprenas en la kurso pli ol 80 studentoj, kiuj lernos Esperanton en tiu kurso du jarojn.
|