• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-19 19:32:38    
Intervjuo al samideano Wang Yun

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, ĉina esperantisto sinjoro Wang Yun loĝas en la ĉina nordorienta urbo Wafangdian apud la fama ĉemara urbo Dalian. Li lernas Esperanton multajn jarojn kaj organizis multajn Esperantajn kursojn kaj aktivadojn. Lastatempe mia juna kolegino fraŭlino Zhang Ping lin intervjuis telefone. En nia hodiaŭa programero vi aŭdos ŝian intervjuon.
Karaj amikoj, vi certe scias, ke la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazos somere en Pekino. Sinjoro Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj sinjorino Chen Ji el la Ligo verkis artikolon titolitan: Ĉinio, ĉijara kongreslando. Post nia intervjuo ni konigos al vi la artikolon.
Fine, estos artikolo ankoraŭ pri la Universlaj Kongresoj: Kongresoj kaj tradicioj. La artikolo estas presita en la revuo Esperanto.
Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian intervjuon al samideano Wang Yun:
/
Karaj aŭskultantoj, ĵus vi aŭdis la intervjuon faritan de mia juna kolegino fraŭlino Zhang Ping al sinjoro Wang Yun.
Nun ni konigu al vi la artikolon: Ĉinio, ĉijara kongreslando. La aŭtoroj estas sinjoro Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj sinjorino Chen Ji el la Ligo.
La aŭtoroj diras en la artikolo:
Sinjoro Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta ŝtata regpotenca organo de Ĉinio, kun plezuro akceptis la inviton de LKK kaj fariĝis Alta Protektanto de la 89-a UK! De 1995 ĝis 2003 li estis vicĉefministro de Ĉinio kaj en 2003 elektita kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
La artikolo diras:
Esperantistoj estas homoj, kiuj amas amikecon kaj pacon kaj deziras kontaktiĝi kun la aliaj. En la Pekina UK, vi havos la unikan ŝancon renkonti pli multajn ĉinajn esperantistojn ol en ajna antaŭa UK, eĉ en la Pekina UK en 1986. Kaj vi vidos kia estas la ĉina movado, aŭdos kiel la ĉinoj parolas Esperanton.
Vi estos invitita viziti la oficejon de Ĉina Esperanto-Ligo, kiu en pli ol 50 jaroj servas al la ĉinaj kaj alilandaj samideanoj, la redakcion de El Popola Ĉinio, kiu papere eldonadis la revuon en 50 jaroj kaj nun daŭrigas la eldonadon en TTT-ejo, kaj la E-sekcion de Ĉina Radio Internacia, kiu festos 40- jaran jubileon de sia Esperanta elsendado en 2004.
Ĉinio estas lando kun vasta teritorio de 9,6 milionoj da kvadrataj kilometroj. Tie vivas 1,3 miliardoj da loĝantoj – 22% de la tuta loĝantaro de la mondo. La vivo de nunaj ĉinoj ne estas senproblema, tamen esperoplena.
Kongresi en Ĉinio donos al vi la eblon vidi diversajn aspektojn de la popola vivo, kiuj certe interesos vin. En la rapide progresanta Ĉinio tamen estas io, kio restas sama kiel antaŭ miloj kaj centoj da jaroj. La Granda Muro, la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la Domo kaj Arbaro de Konfucio k.a.
La rave belaj naturaj pejzaĝoj superos vian imagon. Jam 29 lokoj de Ĉinio estis enskribitaj de Unesko en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.
Nun preskaŭ ĉie en la mondo estas ĉinaj restoracioj, sed nur en Ĉinio vi povas ĝui la plej ĉinecajn bongustaĵojn kaj sperti la ĉinan gastronomian kulturon. Kompreneble en Ĉinio vi ankaŭ povos aprezi la orientan arton, kiel kaligrafio, papertondado, metiarto, pekina opero, Taijiquan (Tajĝiĉjuan) ktp.
Unuvorte ni havas cent motivojn por vin inviti, kaj ni kredas, ke vi ne bedaŭros pro la aliĝo al la Pekina UK.
La artikolo konigas pri la preparoj por la 89-a Universala Kongreso en Pekino.
Preparoj por la 89-a UK en Pekino
Ĉinaj esperantistoj kaj E-organizoj aktive sin preparas por partopreni la Pekinan UK.
En Hubei-provinco oni organizis Kunloĝadon, al kiu aliĝis pli ol 80 esperantistoj el Huangshi, Wuhan kaj aliaj urboj. En du tagoj oni ekzercis sin pri Esperanta konversacio kaj la lingvonivelo.
Pri la aranĝo oni skribis en interreta forumo: Kelkdek partoprenantoj per Esperanto babilis kaj ŝercis, kio altiris multe da preterpasantoj en la ĝardeno.
Iuj el ili demandis: "Ĉu Esperanto estas facile lernebla? Kie ni povas ĝin lerni?" Instruistino de apuda infanĝardeno tuj sin anoncis por lerni la lingvon.
Kiam ĵurnalisto vidis ĉinojn paroli nian lingvon, li ŝanĝis sian raportplanon kaj intervjuis la kunloĝantojn okaze de la 144-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.
La Pekina Esperanto-Asocio organizis aktivadon kun la temo Ĉu vi scias Esperanton, en kiu ĝi per prelegoj kaj video-materialoj konigis al la aŭskultantoj la historion de Esperanto.
La Pekina Federacio de Socisciencaj Rondoj kaj la Pekina Esperanto-Asocio kune planas organizi simpozion pri Esperanto, okaze de la Zamenhofa tago.
Ĉinoj lernas
Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio organizas diversnivelajn E-kursojn.
Similajn kursojn oni organizas en diversaj lokoj de Ĉinio. Esperanton oni lernas ankaŭ per interreto. El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/, http://www.chinareport.com.cn/) malfermis rubrikojn Ĉinan kaj Esperantan (http://www.chinareport.com.cn/uk2004/, http://www.espero.com.cn/uk2004), por doni informojn pri la kongreso. Krom tio ĝi havas subrubrikon speciale por komencantoj.
Pluraj provincaj E-asocioj malfermis rubrikon pri lernado de nia lingvo. La Jilin-a Esperanta Asocio faris sian retpaĝon (http://taijiquan.fajo.net), por prezenti kaj instrui Taijiquan. ĈEL kaj kelkaj lokaj E-organizoj eldonis E-librojn pri Esperanto: Vivo de Zamenhof kun pli ol 150 fotoj, Antikvaj Vidindaĵoj de Pekino kun pli ol 100 fotoj.
Ankaŭ la albumo Ĉina Esperanto-Movado kaj la libro Cent Jaroj de la Ĉina Esperanto-Movado estas en la eldonplano.
Ĉinaj gravuloj
Antaŭtagmeze de la 26-a de novembro 2003 Chai Zemin, prezidanto de la ĉina societo Amikoj de Esperanto, renkontiĝis kun Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
Xu kaj Chai nun funkcias respektive kiel honora prezidanto kaj membro de la Honora Komitato de la 89-a UK.
Dum la interparolo Chai konigis al Xu la preparlaborojn de la Pekina UK. Xu ĝoje diris: Ja estas ekster mia atendo ke la kongreson povus ĉeesti tiom granda nombro da esperantistoj el tiom multaj landoj. Kiel amiko kaj subtenanto de Esperanto, mi volas fari ion por la kongreso.
Tuj post la renkontiĝo Chai komunikis la vortojn de Xu al LKK-anoj kaj instigis pri mobilizo de ĉiuj fortoj, precipe junaj, al la preparaj laboroj.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon: Ĉinio, ĉijara kongreslando.
Karaj amikoj, nun ni konigu al vi alian artikolon ankaŭ pri la Universlaj Kongresoj: Kongresoj kaj tradicioj, verkitan de Anna Lowenstein.
La artikolo diras:
En la unua tago, Dio kreis la Inaŭguron. En la dua tago Li kreis la komitatkunsidojn, en la tria la Tagon de la Lernejo, en la kvara la ekskursojn…
Merkredo dum la Universala Kongreso estas la ekskursa tago. Ĉiuj scias tion. Aŭ preskaŭ ĉiuj. Pasintjare venis al Gotenburgo nova kongresano el nia loka Esperanto-grupo. Ĉar neniu avertis lin pri la paŭzo meze de la kongresa semajno, li ne mendis ekskurson por tiu tago kaj malkovris kun malagrabla surprizo, ke en la merkredo okazas nenio. Li ja venis al Svedujo, pagis la hotelon ankaŭ por tiu tago, kaj nun ne sciis kion fari.
Poste li demandis min, iom kolere, kial la ekskursa tago ne okazas fine de la kongreso. Mia respondo tekstis pli-malpli: Nu, mi ne scias, la ekskursoj ĉiam okazas merkrede… nu, do, ĉar simple estas tiel.
Pripensante la aferon poste, mi opiniis, ke tamen li pravas. Mi mem ĉiam trovas tiun interrompon de la kongresaj laboroj sufiĉe ĝena. Se oni ne ekskursas, oni apenaŭ scias, kiel pasigi tiun tagon.
Oni aldoniĝas al la rondo de tiuj kiuj vagas sencele ekster la fermita kongresejo kiel perditaj animoj, al kiuj oni neis la eniron en la paradizon. Sed neniam venis al mi la ideo, ke io estus farebla pri tio: simple mi akceptis la regulon – merkrede, ekskurso – kiel neŝanĝeblan manifestiĝon de la Dia volo.
Sed nun mi ekdemandas min: Ĉu efektive ne estus pli oportune, se la ekskursa tago okazus en la fina sabato? Tiel oni forigus tiun ĝenan interrompon meze de la semajno. Sabate, tiuj kiuj dezirus, povus rekte iri hejmen, aliaj povus ĉeesti tagajn ekskursojn aŭ tuj komenci la postkongresajn aranĝojn. (Alternative, la postkongresaj aranĝoj povus kiel ĉiam komenciĝi dimanĉe, tiel ke turismemuloj havus eblecon ĝui apartan ekskurson dum la sabato.) Tio ankaŭ havus la avantaĝon aldoni plian duonan tagon al la kongreso. La Fermo evidente okazus vendrede posttagmeze, do la vendreda mateno estus disponebla por pli da kunvenoj, estrarkunsidoj, kaj la aliaj aranĝoj per kiuj kongresanoj kutimas amuzi sin.
Ekestus la demando, kio okazus en la vendreda vespero post la Fermo. Tiu povus esti la okazo por la bankedo kaj balo, kiuj tiam provizus la kongresan semajnon per agrabla distra fino. Cetere, estus disponebla unu plia vespero – sed ne maltrankviliĝu: por tiu kroma vespero mi havas proponon, kiun mi priskribos sube.
Nu bone, eble la ekskursa tago ne datiĝas de la ekesto de la mondo, sed se ne tiam, kiam komenciĝis tiu kutimo? Ĉu eventuale jam dum la unua kongreso en Bulonjo ĉe Maro? Tio tute ne surprizus min. Kiom da aferoj ni faras dum niaj kongresoj ne ĉar ili estas aparte oportunaj sed simple pro tradicio? Estas tiom da aranĝoj, kiuj okazas tutsimple ĉar ili ĉiam okazas: la Solena Inaŭguro, la Kongresa Universitato, la Internacia Arta Vespero, la bankedo… Se ni nun okazigus la unuan Esperanto-kongreson anstataŭ la 89-an, ĉu ni nepre decidus fari la aferojn precize tiel? Eble jes – sed eble ni tamen decidus organizi ilin alimaniere.
Kaj cetere, pri tiu bankedo… Lastatempe mi aŭdis komenton, ke ĝi estas tre multekosta kaj elitisma aranĝo, kiun multaj kongresanoj ne havas la eblon ĉeesti. Eble oni povus pensi pri io malpli pretenda kaj pli populara, kiun ĉiuj kongresanoj rajtus ĉeesti per prezento de bileto, kiun ili ricevus kune kun la kongresaj dokumentoj. Tio iom altigus la bazan kotizon, sed eble ne tiom, se temus pri amasa aranĝo – kaj cetere, ni ja ĉiuj devas manĝi, ĉu ne? Kaj kion diri pri la kongresejo mem? Ni ĉiam elektas tre luksajn kaj imponajn centrojn, kiuj donas bonan impreson al la ekstera publiko. Tio estas tre agrabla – sed mi neniam konstatis, ĝis kiu grado tio kontribuas al la alteco de la kotizo. Kiel membro de la LKK por la estonta kongreso en Florenco, 2006, mi estis ŝokita pro la malkovro ke la kongresejo (laŭ oferto ankoraŭ prinegocata) kostos proksimume 175 000 eŭrojn. Tio signifas, ke se ĉeestos, ni diru, 2 500 kongresanoj, la unuaj 70 eŭroj de ĉiu kotizo estus destinitaj nur por pagi la kongresejon – eĉ antaŭ ol konsideri aliajn kostojn.
Estas vere, ke por kelkaj el ni tio estas relative malgranda sumo kompare kun la kosto de la vojaĝo, la restado ktp. Sed estas aliaj kongresanoj, kiuj apenaŭ sukcesas kovri tiujn aliajn kostojn, kaj por kiuj la tre alta kotizo estas la fina bato. Ne estas surprize, ke en Gotenburgo estis signifa nombro da homoj kiuj provis ĉiamaniere eniri senpage.
Tio portas nin al pli ĝenerala demando pri la celo de la kongresoj. Mi povas pensi pri pluraj ebloj:
1. Taŭge prezenti la Esperantomovadon al la ekstera mondo;
2. Ebligi kontaktojn inter aktivuloj;
3. Doni al kiel eble plej granda nombro da esperantistoj la eblon partopreni en internacia kunveno;
4. Plifortigi la financojn de la koncerna nacia asocio kaj de UEA.
Ĉiuj estas gravaj kompreneble, kaj iugrade ĉiuj okazas samtempe. Sed mi mem supozas, ke la tria celo estas la plej grava, sekvata de la dua. Se la ĉefa celo efektive estus ebligi al la plej granda nombro da esperantistoj partopreni, tio signifas ke oni devus zorgi, ke la kotizo kaj la restadkostoj ne estu tro altaj.
Alivorte, la organizantoj zorgu, ke krom la pli luksaj hoteloj estu ankaŭ multaj meznivelaj kaj malmultekostaj, krom junulargastejoj kaj amasloĝejoj – kaj eble necesus serĉi malpli pompajn kongresejojn.
Universitata kunvenejo ekzemple verŝajne kostus malpli ol vera kongrescentro, kaj samtempe substrekus niajn kulturajn kaj edukajn celojn.
Sed supre mi promesis proponi novan manieron pasigi unu el la kongresaj vesperoj. Denove mi estas inspirita de mia amiko el la loka klubo en Frascati, kiu plendis, ke li ne ricevis ĝeneralan bildon pri la stato de la movado. Mi proponas, ke unu el la vesperoj estu dediĉata al Movada Foiro. Ĝi funkcius jene: Tra la kongresejo, prefere en unu granda halo, se tio eblos, oni disponigu amason da tabloj, kie asocioj kaj instancoj povus prezenti sian agadon. Ĉiu landa asocio, ĉiu faka asocio, ĉiu movada kaj kultura instanco, ĉiu eldonejo ricevu tablon, kie ili montros ekzemple siajn afiŝojn, siajn informfoliojn, siajn eldonaĵojn, fotojn de sia agado kaj simile. Tie ili ankaŭ rajtus vendi aŭ senpage disdoni materialojn (evidente necesus tamen eviti konkurencon kun la libroservo): ne nepre nur esperantaĵojn, sed ankaŭ tipajn produktaĵojn aŭ manĝetaĵojn de la propra lando. Dume okazus neformala koncerto de Esperantaj kantistoj kaj grupoj. Tiel dum la vespero oni povus vagi de tablo al tablo, vidi kion oni faras en diversaj anguloj de la mondo, informiĝi pri novaj projektoj, babili kun la ekspoziciantoj, aŭskulti Esperantan muzikon, kaj espereble samtempe gustumeti naciajn specialaĵojn. La celo estus prezenti kiel eble plej vastan panoramon de la Esperanta agado; tial eĉ nealiĝintaj asocioj rajtus senpage partopreni. Eventuale tiu povus esti malfermita vespero, kiam ankaŭ la ekstera publiko rajtus eniri por viziti la ekspoziciojn kaj la libroservon.
Kaj por fini, mi revenos al mia ĉi-supra demando: se vi persone nun aranĝus la tut-unuan Esperanto-kongreson, kiel vi organizus la aferon? Ĉu ĝi okazus en luksa kongresejo aŭ malmultekoste en lernejo? Kion vi metus en la programon? Kion vi retenus el la tradicia programo, kion vi ŝanĝus, kion vi entute forigus? Sed ne rezervu tiujn pensojn por vi mem – sendu viajn ideojn al la revuo!
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon: Kongresoj kaj Tradicioj.
Karaj amikoj, finiĝis nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo. Koran dankon pro via aŭskulto!