Laŭ informo el la Anhui-provinca Turisma Buroo, baldaŭ okazos la unua televida konkurso de ĉiĉeronoj de la provinco Anhui.
La konkurso celas altigi edukitecon de la ĉiĉerona vicaro, manifesti la ĉiĉeronan figuron de la provinco Anhui, plifortigi la konstruadon de la spirita civilizacio de la provinca turisma rondo kaj akceli kontinuan, sanan kaj rapidan disvolviĝon de la tiea turisma afero.
La konkurso daŭranta en 5 serioj finiĝos en junio ĉijare.
|