• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-22 18:04:02    
Bakin: La Koro de Sklavo (I)

CRI
Iun tagon Peng fiere min alparolis: "Miaj prapatroj estis sklavoj." Mi havas multajn amikojn. Ankaŭ ili diris kun fiereco al mi, sed tion, ke iliaj prauloj havis multe da sklavoj. Plejparto de miaj amikoj nun ankoraŭ havas multe da sklavoj; nur malgranda parto reduktas aŭ eĉ nuligas la sklavan nombron, tial ili ofte rememoras kun bedaŭro la pasintan oran tempon – ĉi tion oni povas vidi el iliaj konduto kaj parolo. Se temas pri mi mem, mia memoro diras al mi: Mia praavo havis 4 sklavojn, la avo 8 kaj la patro 16. Ĉi tiuj 16 sklavoj estas ankaŭ miaj. Mi do tre ĝojas, ke mi estas bienulo. Mi havas aspiron multigi la sklavan nombron ĝis 32. Tamen en mia vivo aperis Peng. Li aŭdacis proklami senhonte, eĉ fiere, ke liaj prapatroj estis sklavoj. Ĉu li freneziĝis? Mi ne informiĝis pri lia deveno, sed li estas mia amiko. Mi konatiĝis kun li ne kiel kun aliaj amikoj. Li hazarde entrudiĝis en mian vivon. La historio estas jena: Iun posttagmezon mi venis el universitato. Dum mia cerbo okupiĝis pri io, miaj piedoj mem moviĝis sur ŝoseo. Aŭto kuris malantaŭe kaj ŝoforo senĉese hupis, sed mi ne aŭdis. Estis jam malfrue, kiam mi aŭdis la hupadon, kaj la aŭto estis min faligonta – en la kriza momento fera brako kaptis mian ŝultron kaj tiris min flanken. Mi preskaŭ falis sur la teron, kaj la aŭto rapide preterpasis. Kiam mia animo revenis, mi deturnis la kapon kaj vidis altan kaj malgrasan junulon malantaŭ mi. Mi dankis lin, sed li, kun mieno serioza, nek respondis nek ridis, nur pafis al mi kelkajn rigardojn, tre malvarmajn kaj ege akrajn. Fine li diris, kvazaŭ al si mem: "Gardu vin en la estonteco!" Li foriris, kun la kapo levita. Kaj mi ekkonis lin. En la sama universitato ni studentis, mi lernis literaturon, dum li, sociologion. Ni neniam kune aŭskultis lecionon, tamen ni ofte vidis unu la alian. Ĉiufoje ni interŝanĝis nur kelkajn vortojn aŭ sole rigardon, malgraŭ tio ni fine fariĝis amikoj. Ni malofte faris longan konversacion, neniam diris rutinaĵon ekzemple "Bonan tagon!" Niaj vortoj estis rektaj, lakonaj kaj trafaj. Mi ne amis lin, kvankam li estis mia amiko. Mi amikiĝis al li plejparte pro lia savo kaj mia scivolo. Eble mi respektis lin, sed neniom ŝatis. Mankis varmo kaj mildeco en liaj mieno, parolo kaj ago. Ĉie li montriĝis apatia. Mi neniam demandis pri lia historio kaj li neniom tuŝis ĝin. La ĉiutaga vivo en la universitato evidentigis, ke li ne estas filo de riĉa familio. Li estis tre ŝparema kaj ne havanta kutimaĉon de ordinaraj studentoj. Li nek portis eŭropan veston nek spektis filmon nek vizitis balon. La eksterlecionan tempon li pasigis jen per legado en dormoĉambro jen per promenado sur stadiono aŭ ekster la lernejo. Li neniam ridis. Ĉiam li meditis pri io. Tial mi ofte pensis, ke certe lia cerbo jam entenas multe da aferoj. Tri jarojn ni kunstudentis, tri jarojn li meditis. Iutage mi, ne regante min, demandis: "Peng, la tutan tagon vi meditas. Pri kio vi pensadas?" Li rikanis. "Vi ne komprenos!" Kaj li foriris. Lia respondo estis prava, ĉar mi ja neniom komprenis. Kial en la juneco oni devas esti tiel flegma, malgaja kaj sin izolanta? La kaŭzon mi efektive ne komprenis. Sed ju pli mi ne komprenis, des pli mi sentis strangecon; ju pli mi miris, des pli mi volis sondi. Sekve mi pli kaj pli atentis liajn agojn kaj eĉ tion, kiajn amikojn li havas kaj kion li legas. Fine mi trovis, ke mi estas lia sola "amiko", veran amikon li ne havas. Neniu volis kontaktiĝi kun li kaj siaflanke li ne inklinis amikiĝi kun iu ajn. Lia mieno ĉiam estis rigida. Li apatie traktis ĉiujn. Li ne montris rideton eĉ al studentino, lin alparolanta. Ni ambaŭ jam tre intimis, tamen li sin tenis malvarma, eble pro ĉi tio mi ne ŝatis lin. Fine mi trovis, ke li legas ĉiajn librojn, eĉ strangajn, kaj tiajn, kies aŭtorajn nomojn mi neniam vidis; kaj eĉ tiujn librojn, kiuj la tutajn jarojn staris sur etaĝeroj de biblioteko kaj kiujn neniu tuŝis. Ankaŭ la legado mem estis tre stranga. Ekzemple antaŭhieraŭ li legis romanon, sed hieraŭ li prenis filozofian libron kaj hodiaŭ jam historian. Sincere dirite, mi ne povis lin kompreni laŭ lia legado, ĉar mi tute ne sciis la enhavon de la libroj de li legitaj, escepte de tio, ke mi tralegu ilin. Vespere de iu tago li venis en mian ĉambron. En tiu semestro mi jam transloĝiĝis el la universitato kaj luis etaĝan ĉambron ekstere, tre komfortigan kaj ebligantan al mi rigardi ĉe fenestro la lernejon kaj straton antaŭ ĝi, ankaŭ novan malgrandan golfejon. Li senĝene eksidis en neĝe blanka sofo kaj defrapis polvon de sur sia malnova palto. Mi legis libron ĉe skribotablo, dum li silentis. Dufoje mi levis la kapon kaj ĵetis rigardon al li, kiu ankoraŭ ne diris ion. Miaj okuloj restis super la libro, tamen la atento turniĝis al la nova sofo sub lia malnova palto. "Ĉu vi scias, kiom da sklavoj nun estas en Ĉinio?" Subite li demandis, per obtuza voĉo. "Eble milionoj!" Mi apatie respondis, tute ne sciante, kiom da sklavoj estas en Ĉinio. Tian demandon mi neniam atentis. "Milionoj? Multe pli ol dekoj da milionoj!" Lia voĉo fariĝis malĝoja. "Kaj pli vastasence, almenaŭ tri kvaronoj de la ĉinoj estas sklavoj." "Ĉiuokaze mi ne estas sklavo." Mi celebris mian statuson en la koro. Dume mia kapo leviĝis al li, ĉar mi ne komprenis, kial li tiom malĝojas. "Ankaŭ vi havas sklavojn?" Li abrupte kaj ne ĝentile demandis. Mi pensis, ke li eraras, se li malestimas min pro tio, ke mi ne havas sklavojn; mi havas 16 hejme. Fiera rideto aperis sur mia vizaĝo. Mi fiere respondis: "Tia homo, kia mi estas, certe havas sklavojn. Estas dek ses sklavoj en mia hejmo!" Li malvarme ridis. Subite mi rimarkis, ke lia rigardo, fiksita al mi, entenas ankoraŭ pli grandan malestimon. En lia rigardo estis nek respekto nek admiro. Mi forte miris pri tio, ke li aŭdacas malestimi tiun, kiu havas 16 sklavojn. Mi apenaŭ kredis miajn okulojn. Mi ne komprenis la kaŭzon. Mi falis en mediton. Fine mi komprenigis al mi, ke la kaŭzo kuŝas en tio, ke li envias min. Laŭ lia vivstato mi certigis al mi, ke li ne havas sklavon. Mi do demandis lin, kompate kaj simpatie: "Eble vi havas nur kelkajn sklavojn en la hejmo?" Ekster mia atendo, ĉi-foje lia rigardo, pafita al mi, estis plena de fiero. Kaj li fiere diris: "Miaj prapatroj estis sklavoj!" Li diris tion kiel grandan meriton. Kaj mi ankoraŭ pli forte miris. "Eble estis male. Bonvole ne tiom humiligu vin, ĉar ni estas jam intimaj amikoj!" "Humiligi? Kial mi humiligu min!" Li tre surpriziĝis. Lia mieno asertis, ke mi diris ion strangan. "Sed vi ja humile diris, ke viaj prapatroj estis sklavoj!" "Neniom humile! Miaj prapatroj vere estis sklavoj." "Sed vi vizitas la universitaton…" Mi ankoraŭ ne kredis liajn vortojn. "Ĉu posteulo de sklavo ne devas lerni en universitato?" Li arogante demandis. "Eble ankaŭ viaj prapatroj estis sklavoj." Mi sentis la kapon vipata. Mi saltis, tenante la kapon per ambaŭ manoj. Mi opiniis min ekstreme humiligata. Mi paŝis al li kaj, starante kontraŭ li, indigne pafis vortojn sur lian vizaĝon: "Ĉu vi pensas, ke miaj prapatroj estis kiaj la viaj? Ne! Absolute ne!! Aŭskultu! Mia patro havas dek ses sklavojn, mia avo havis ok sklavojn, mia praavo kvar sklavojn; kaj mia prapraavo, praprapraavo, ankoraŭ pli multajn!" Fake mi neniel sciis tion. Eble mia prapraavo estis ordinara negocisto havanta neniun sklavon; eble li estis posteulo de sklavo. Ĉio estis ebla. Sed mi ofte sonĝis, ke li estis kortegano kun grandioza domo, multaj kromedzinoj kaj centoj da sklavoj! Mi eĉ, kvankam ne ofte, diris al aliaj: "Miaj prapatroj estis grandaj oficistoj." Sed ĉi-momente li aŭdacis brui, ke mi estas posteulo de sklavo! Lia humiligo estis tro granda. En la vivo mi ricevis nur unufoje tiel grandan ofendon. Mi neniel povis ĝin toleri. Mi volis venĝi min kotraŭ li! Mi fiksis indignegan rigardon al li. Niaj rigardoj renkontiĝis. Lia glacia rigardo iom post iom min rekvietigis. Mi pensis, ke mi ne devas esti tiel kruda kontraŭ li, ĉar li foje savis min. Mi reiris al mia sidloko. "Mi, kompreneble, kredas viajn vortojn. Tia homo, kia vi, certe estas naskita en familio de sklavoposedanto; tia, kia mi, nepre ne povas esti naskita en familio de sklavoposedanto, sed mi fieras ĝuste pro ĉi tio." Lia sinteno estis tre aroganta kaj liaj vortoj entenis ironion. Mi pensis, ke li certe freneziĝis pro envio. Mi eksplodis per rido.