• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-23 15:54:03    
Ĉina centjara firmao---Duyichu

cri

Yu:      Karaj aŭskultantoj, nun estas la programereto Hodiaŭa Ĉina Centjara Firmao. Mi estas Yu Jianchao.
Selena:  Mi estas Selena. 

                Tabulo de Duyichu
Yu:      Selena, ni konigis al aŭskultantoj pekinan kuirforne rostitan anason, ĉu vi ankoraŭ memoras, kiu ĉina firmao estas fama pro kuirforna rostado de anaso?

Selena: Jes, mi memoras, estas ĉina centjara firmao Bianyifang. Mi memoras ankaŭ, ke nun jam fondiĝis Bianyifang-a Grupo, kaj la grupo enhavas 13 filokorporaciojn, ili estas ankaŭ ĉinaj tradiciaj firmaoj. 
                     

Yu:     Jes, Selena. Hodiaŭ ni vizitos unu el ĝiaj filokorporacioj---Duyichu.

Selena: Duyichu! Do sinjorino Yu unue ni certe konigu al niaj aŭskultantoj trajtan manĝaĵon de Duyichu---Shaomaio, ĉu?

Yu: Kompreneble ni unue kondukos aŭskultantojn ĝui ĉi tiun bongustan manĝaĵon. Kiel oni faras Shaomaion? Unue oni  knedas farunon per tre varmega akvo, due premplatigas farunan paston kiel tre maldikajn pecojn, trie metas diverajn farĉojn en pecojn, volas farĉojn kaj pinĉas pinton en falda formo, kaj fine vaporumas tiun manĝaĵon. Shaomaio estas tute manproduktita. Tio estas ĉina tradicia manĝo—Shaomaio.                                                             Shaomaio
                                                                                                                                         
Selena: Sinjorino Yu, kiuj farĉoj estas en Shaomaio?
Yu: Pri tio, sinjorino Gao respondeca pri servado en Duyichu sciigis dirante:
          "Nun ni havas 5 specojn, ili estas farĉoj porkaĵa, ŝafaĵa, lenta, vegetara kaj trifreŝa."

Selena: Sinjorino Yu kia estas la trifreŝa farĉo?
Yu:      Estas unuiĝo de porkaĵa, vegetara kaj salikoka.
Selena: Ha, nun mi komprenas. Karaj aŭskultantoj, se vi venos al Pekino, ne estas senutile ĝui Shaomaion----la ĉinan tradician manĝaĵon en Duyichu, kiu troviĝas en la fama strato Dashilan en Pekino.
                                                                                                                                                      
Selena: Sinjorino Yu, kial la restoracio nomiĝas Duyichu?
Yu:   Tio fontis el rakonto. Sinjoro Jiao Qi, vicĝenerala direktoro de la Bianyifang-a Grupo rakontis la legendon de Duyichu:
       
        "En 1738, fondiĝis Duyichu, la fondinto nomiĝis Wang Ruifu. Helpita de amikoj li komencis funkciigon de restoracio en la strato Dashilan de Pekino, li nomis sian restoracion "Wang-a Drinkejo". Tiam multaj restoracioj troviĝis en la strato Dashilan, sed Wang Ruifu estis tre diligenta, ĉiam la unua malfermis sian restoracion kaj la lasta fermis sian restoracion. "

      Imperiestro Gaozong               

          "En la tago antaŭ la ĉina tradicia festo Printempa festo en 1725, imperiestro Gaozong kun siaj sekvantoj revenis al Pekino post sia sekreta vizitado al la popolo. Kiam ili atingis la straton Dashilan, tiam la tempo estis malfrua kaj ili malsatis, sed tiam plejmultaj restoracioj jam estis fermitaj, kaj nur "Wang-a Drinkejo" ankoraŭ malfermiĝis. Tial imperiestro Gaozong venis al la restoracio de Wang Ruifu. Post sia manĝo, la imperiestro estis tre plezura kaj kontenta pro tiea manĝaĵo, li demandis 'kio estas la nomo de via restoracio?' Wang Ruifu respondis: 'Mia restoracio ankoraŭ ne havas oficialan nomon', imperiestro Gaozong iome pensis, poste li diris: 'Nun nur via restoracio ankoraŭ laboras en Pekino, mi opinias nomi la restoracion Duyichu!'. Poste imperiestro Gaozong revenis al sia palaco, li skribis tiujn 3 ĉinajn ideografiaĵojn, ordonis sekvantojn fari tabulon kaj porti la tabulon al Wang Ruifu. Tial la restoracio 'Duyichu' estas fama pro tio en Pekino, ĝis nun, vi ankoraŭ vidas la tabulon sur skribitan de imperiestro Gaozong."
Yu: Karaj aŭskultantoj, la ĉinaj ideografiaĵoj Duyichu signifas nur ĉi tiun lokon. Nun ĉu vi scias la fonton de la nomo de Duyichu? Ĉu interese?

Selena: Nun Duyichu fariĝis membro de la Bianyifang-a Grupo, por pli bona disvolvo de Duyichu, gvidantaro de Bianyifang-a Grupo serioze analizis trajton de Duyichu kaj ellaboris disvolvan projekton de Duyichu. Pri tio vicĝenerala direktoro de Bianyifang-a Grupo sinjoro Jiaoqi diris:
         "Duyichu havas pli ol 200-jaran historion, kaj pasigis prosperiĝon kaj malprosperiĝon, nun ĝi disvolviĝis bone, ĝi havas tradician manĝaĵon—Shaomaion, ankaŭ havas aliajn manĝetojn kun ĉinaj trajtoj, ĝi havas tre profundan kulturan enhavon, nun ni organizas homojn pluapaŝe fosi tiun enhavon kaj klopodas por vastigi kaj fortigi la kulturan trajton de Duyichu."

Yu: Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi ĉinan centjaran firmaon Duyichu kaj ĝian trajtan manĝaĵon---Shaomaion.