• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-29 16:57:25    
Japana fajrero floras ĉi tie --drama vivo de japana knabino en Pekino

cri
De la lastaj jaroj, la prezento de malgrandaj teatroj de Pekino vigle disvolviĝas, multaj dramistoj plenaj de revoj senlace serĉas sian brilan revon sur malgranda scenejo. Hodiaŭ la heroo de nia rakonto---- Yamazaki Rieko ĝuste estas dramistino plena de revoj. De la aliborda Tokio al la antikveca Pekino, Rieko pasigis 8-jaran lernan vivon kaj ankaŭ eltrovis sian manion al la drama prezento. Ŝia motivo por lerni la ĉinan lingvon estas tre simpla. Antaŭ la varba ekzameno de universitato, ŝi vidis en televizio, ke multaj ĉinaj orfoj en Japanio bezonas helpon de iuj japanoj scipovantaj la ĉinan lingvon por serĉi siajn familianojn. Profunde amanta al siaj gepatroj, Rieko profunde kompatis tiujn orfojn kaj ŝi senhezite elektis la ĉinan lingvon konsiderante ke ĉin-lingva lernado estas la plej rekta rimedo por helpi tiajn orfojn. Poste ameganta prezenton, ŝi venis Pekinon, ĉi tie ŝi komencis 8-jaran lernan vivon en la Centra Dramaturgia Instituto, ĝuste ĉi tie ankaŭ ŝia drama vivo malrapide malfermis kurtenon.
Ĉiuj kunlernantoj de Yamazaki Rieko venis el Xinjianga Ujgura Aŭtonoma Regiono, interalie multaj homoj jam fariĝis brilaj steloj viglaj sur la prezenta scenejo de Ĉinio. Parolante pri la lernaj jaroj plenaj de doloro kaj ĝojo, Rieko, aparte emociita, diris,
"Nia grupo estas tre unuiĝa. Post kiam mi eniris la grupon, mi vere ne volas forlasi ĝin. Mia profesoro s-ro Zhu min traktas tre afable, tiu tempo estis la plej ĝojiga tago por mi en Pekino. Tamen tiutempe mi ne vere komprenis prezenti, sed nur obeis vortojn de nia instruisto. Poste mi revenis al Japanio por plenumi lernadon, tiutempe mi spektis multajn teatraĵajn prezentojn kaj kreskigis konon pri dramo, ĝuste tiutempe mi eksuspektis "akademian skolon" kaj komencis la teatraĵan verkadon."
De iu ordinara fremdlanda studento ĝis postdiplomiĝa studento de prezenta fako de la Centra Dramaturgia Instituto, kaj poste reĝisorino de hongkong-a teatra trupo Oficejo 30, transpasinte ĉion, Rieko kreis sian apartan stilon per pasio al prezento kaj kompreno pri dramo. Nuntempe sur ŝia kariertabelo jam listas serio da dramaj verkoj, interalie legiĝas ne nur dramo adaptita laŭ japana eposa verko "Rakonto de S-ro Yuan", sed ankaŭ verko titolita "Ĉi Tie Troviĝas Necesejo" kaj plena de koloroj de impresismo kaj postmodernismo. Ŝi diris al raportisto,
"Kvankam mi ne bone parolas en la ĉina lingvo, tamen mi povas esprimi mian internan senton per la korpa lingvo. Mi ĝuas tiun spacon, mi opinias, ke la plej granda ĉarmo de teatra dramo ĝuste estas rekta interfluo de rigardantoj kun aktoroj, mi volas ĝui la senton de ni kaj vi pri hodiaŭa dramo."
Komence de 2004, la Pekina Dramista Asocio, Norda Teatro de Pekino kaj aliaj institucioj kune prezidis la "Dramartan Ekspozician Prezentadon de Taiwan kaj Hongkong 2003 en Pekino". La dramo "Aliborda Fajrero" verkita kaj ludita de Rieko mem estas unu el ekspoziciitaj teatraĵoj. La dramo rakontas, ke du knabinoj renkontiĝis en Hongkong kaj fariĝis bonaj amikinoj, unu el ili venis el la ĉeftero de Ĉinio kaj la alia, el aliborda lando-----Japanio. En la komuna somero, ili kune pasigis sonĝan tempon, eble tio ĝuste okazas apud la rigardantoj. La dramo ĉiam pleniĝas de ĉagreniĝo kaj tristeco kaj ankaŭ de pura maltrankviliĝo kaj sincera sopiro al la vivo: ili ŝatas belajn artfajraĵojn de festoj, tamen timas ke tiuj artfajraĵoj fariĝos eksploda bombardafajro de aviadiloj; ili amas varman sunon, tamen timas en sonĝo ke la suno fariĝos nigra korvo...
La dramo kuraĝe utiligas multajn freŝajn elementojn, ekzemple la tradicia leondanca prezentado okazas inter rigardantoj, tamburo kaj gongo de la Pekina opero kunfandiĝas kun monologo en dialekto de Guangdong-provinco, dukorda erhuo kun densa pekina gusto kunfandiĝas kun japana klasika muzikaĵo pri sakuro... la dramiga arta efiko surprizas ĉiujn rigardantojn, estas malfacile imagi ke unu fremdlandano povas ekspliki la ĉinan tradician kulturon tiel mirinda kaj freŝa, laŭ diro de Yamazaki Rieko, ĉar ŝi vere interesiĝas pri multaj aĵoj:
"Mi amas Pekinon, dramon kaj ankaŭ leondancon, mi faras ĉion por ĝui la spacon. Ni ĉiuj estas azianoj, Azio havas sian propran ĉarmon, kaj azianoj havas sian propran ritmon, Pekina opero kaj leondanco povas krei bonan efikon, mi estas tre stimulata pro tio."
Rieko estas tial, ĉiam ĉasas siajn interesantaĵojn, ŝi persistas sian prezenton senlace kaj senbedaŭre, ŝi firme disvolvos sian draman vivon ĝis fino. Ŝia amo al Pekino venis el entuziasmo kaj gastamo naturaj de pekinanoj. Veninte Pekinon, Rieko ne scipovis paroli en la ĉina lingvo, tamen en vagono ĉiuj nekonataj ĉinoj sidantaj apud Rieko donis al ŝi la plej varman helpon kaj protekton, la emocio alportita de tiu ordinara afero fariĝis ŝia originala motivo por resti en Pekino. Kiam unu el ŝiaj kunlernantoj demandis, pro kio ŝi venis al Ĉinio, ŝi iam ŝerce diris, ke ĉar ŝi mem estas suno, ŝi pensas ke Ĉinio havas 1,3 miliardojn da popolanoj, estas malsufiĉaj lumo kaj varmo de unu suno. Tamen ŝia ĉina kunlernanto diris, ke Ĉinio havas 1,3 miliardojn da popolanoj, kaj certe havas 1,3 miliardojn da sunoj. Tiuj vortoj profunde kortuŝis Rieko-n, tiel, ke post multaj jaroj la kortuŝiteco ankoraŭ aperas en ŝiaj teatraĵoj, ĝuste ekde tiam ŝi profunde amas tiun varman teron kun 1,3 miliardoj da sunoj.
Rieko vere ŝajnas virino ĉasanta la sunon, kvankam en la vivo aperas ĉagreniĝo same kiel velko de sakuro, tamen ŝi neniam forŝovis amon kaj persiston al vivo. Ankaŭ multaj verkoj de Rieko serĉis inspiron el la vivo, ŝi esperas montri maturulajn maltrankviliĝojn per la plej pura dialogo: kiam aviadilo portanta intimulojn pasas super ŝia kapo, ŝi timas ke tio estas militaviadilo el Irako; kiam moderna elektra termoso anstataŭas la antikvecan ferkruĉon, ŝi timas ke la homaro fariĝos roboto sen sentimentaleco... la du aktorinoj de tempo al tempo saltas el la scenejo, ili serĉas inter homoj akvofonton subtenantan la vivon, demandas spektantojn kiel "sunojn" pri tempo, flustras al rigardantoj por esprimi sian ĝojan animstaton kaj ankaŭ faras novjaran bondeziron por kune rememori gajan tempon de la nova jaro…en la prezento longa je unu kaj duona horoj, rigardantoj kaj la aktorinoj kune rememoras feliĉon de infaneco, kune pripensas ŝanĝiĝon de la reala vivo kaj kune serĉas emocion en la koro.
Spektinte la dramon "Aliborda Fajrero", iu rigardantino diris al raportisto:
"La verko estas freŝa kaj pura, la prezentado havas kaj impresisman spuron kaj emocian parton de intuicio, ĝi havas ne nur kortuŝantajn detalojn, sed ankaŭ estetikan scenejan desegnon, mi estas kortuŝita de ĝi."
Parolante pri sia verko, Rieko tuj fariĝas severa, ŝi klopodas por montri la plej bonan prezenton al rigardantoj, kaj ankaŭ postulo al ŝiaj kunlaborantoj estas tre rigora. Ekzemple, post la unua prezento de la ekspozicia prezentado en Pekino, Rieko atente aŭskultis opiniojn de rigardantoj, ĉar la originala eldono de "Aliborda Fajrero" estis verkita en Hongkong, tial neeviteble havas ion malsaman ol la vivo de ĉefteraj junuloj. Pri diferenco inter la dramo kaj la reala situacio de Pekino elmetita de rigardantoj, Rieko zorge faris eksplikon kaj noton. Cetere, ŝi ankaŭ malkaŝe faris objektivan kaj sinceran takson pri sia prezento tiuvespere, ŝi tre bedaŭris, ke ŝi ne sufiĉe utiligis la tutan scenejon. Mi vidis, ke sub fokuslampo sur la scenejo, ŝi versaĵnas malgranda suno, brilas memkonfidan lumon, odoras sakuran aromon kaj varmigas ĉiujn angulojn de la malgranda teatro.
En la verkoj de Rieko, ĉiuj roloj estas ŝiaj fruktoj kaj ankaŭ enhavas la figuron de ŝi mem. Ŝi havas plej sentivan senton pri la vivo, tio alportas sennombron da inspiroj al ŝia drama verkado. Laŭ Rieko, la signifo de teatro ne nur kuŝas en ĝojo kaj konscio de la homoj, kaj plej grave estas instrui la homojn reale impresiĝi de emocio. Sekve kun rapida disvolviĝo de scienco kaj tekniko, la homaro pli kaj pli multe dependas de maŝinoj kaj elektronikaĵoj, la aparta persona socio disvolviĝas kaj kreskas tago post tago. Kaŭze de popularigo de komputiloj kaj tutmondiĝo de interreto, multaj homoj dronas en fiktiva mondo kreita de la interreto, tamen ĝuste tiu fiktiva mondo alportis maltrankvilon kaj zorgemon al Rieko, ŝi diris,
"Multaj homoj mortigis homojn en la fiktiva mondo, kaj tio fine realas, al ili mankas vereco. Kvankam sur scenejo prezentiĝas iuj imagaj rakontoj, tamen nia sento estas vera, ne nur rilatoj inter aktoroj kaj rigardantoj, sed ankaŭ sento inter rigardantoj estas grava, ni kune ploras kaj ridas. Mi ĝuplene ploras kaj ridas ĝuste por eĥo inter rigardantoj."
Post finiĝo de la intervjuo al Rieko, jam estis la 10-a horo nokte, homoj la teatron forlasis unu post alia, densa ŝminko sur ŝia vizaĝo ne povas kaŝi ŝian lacecon. Fronte al sinsekvaj tri prezentoj, ŝi ankoraŭ povis montri la plej brilan ridmienon. Mi subite rimarkis, ke Rieko ŝajnas fajrereto sur scenejo de pekina malgranda teatro, ŝi silente montras malfortajn belecon kaj varmecon.