• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-31 16:17:11    
Influataj komercistoj en historio de mondo(1)

cri

          Lastatempe, la revuo "Forbes" lanĉis balotadon por elekti plej influajn komercistojn en la historio de la mondo, kaj la elekta kriterio nur estas tio ke nun ili ne faras komercan aktivadon. La revuo "Forbes" speciale petis opiniojn al ekonomika kaj historia profesoro de la usona Nordokcidenta Universitato Joel Mokyr, li donis liston de kandidatoj, nun ni konigu al vi iujn en la listo:
                                                                           Matthew Boulton      (1728-1809)

James Watt inventis vapormaŝinon, antaŭe ĝi estis uzata nur en akvopumpado kaj minekspluatado, lia partnero Matthew Boulton stimulis James Watt vastigi la uzamplekson de vapormotoro. En 1783, la motoro estis ekinstalita en tekstila fabriko, post kelkaj jaroj, Matthew Boulton uzis vapormovforton en monera muldado.

                                                                              
                                                                           

 

 

             


   Andrew Carnegie         (1835-1919)


Historiisto David Surdam atribuis al Andrew Carnegie la usonan turniĝon de la agrikultura lando al la industria potenco.
Andrew Carnegie helpis al Usono fariĝi antaŭiranta ŝtala produkta lando en la mondo. Andrew Carnegie estis lerta en kreo. En 1901, J.P. Morgan pagis 480 milionojn da usonaj dolaroj al la Ŝtala Korporacio Carnegie, pro tio Andrew Carnegie fariĝis la plej riĉa homo en la mondo. Fine Andrew Carnegie donacis preskaŭ ĉiujn siajn riĉaĵojn, interalie la plej fama estas lia donaco "Biblioteko Carnegie."