• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-31 16:36:25    
Bakin: La Koro de Sklavo (II)

cri
Sur lia vizaĝo aperis indigno. Li eksvingis la manon antaŭ si, kvazaŭ volante forĵeti min. "Vi ridas! Pro kio vi ridas? Mi fieras pro tio, ke mi estas posteulo de sklavo. Mia koro estas proksima al tiu de sklavoj… Kion vi povas scii? Kion vi scias en la luksa ĉambro, varma litkovrilo kaj dolĉa sonĝo? … Mi ege volas, ke vi kaj similaj malfermegu la okulojn… Vere, mi estas posteulo de sklavo. Ne necesas, ke mi kaŝu la devenon. Mi povas fiere proklami, ke mi estas posteulo de sklavo. Miaj gepatroj estas sklavoj, mia avo estis sklavo kaj ankaŭ mia praavo! Certe oni trovus neniun el mia familio, kiu ne estis sklavo."
Mi pensis, ke li certe estas jam freneza. Plej bone estis, ke mi elirigu lin per artifiko, por ke li ne faru ion ekstravagancan. Sed li daŭrigis:
"Vi havas dek ses sklavojn. Vi estas kontenta, gaja kaj fiera pro tio. Tamen ĉu vi konas, kiel viaj sklavoj vivas? Ĉu vi scias rakontojn pri sklavoj, apenaŭ unu rakonton? … Ne, vi ne konas nek scias!
"Bone, mi iom rakontu al vi! … Mia avo estis lojala sklavo. Mi ne vidis nek vidas iun pli lojala ol li. Pli ol kvardek jarojn li laboregadis en la hejmo de mastro, penege kaj suferege. Li estis filo de sklavo. Li do estis denaska sklavo. Kiam mi estis infano, liaj haroj jam griziĝis. Tiam nia familio loĝis en kabanaĉo, ni, la avo, patro, patrino kaj mi. Tamen mia patrino ne ofte venis dormi, ĉar ŝi servadis nokte al sinjorino kaj fraŭlino. Mi ofte vidis, ke granda kaj malgranda mastroj riproĉas kaj insultas mian avon. Tiam lia vizaĝo estis tre ruĝa, li nur faradis kapoklinon kaj senĉese diris 'Jes!' Vintre forta vento tremigadis la malbonan tegmenton kaj frosta aero penetris tra fendoj. Ni ne povis endormiĝi pro malvarmego. La lito estis tro malmola, la litkovrilo tro maldika. Ni tri, la maljuna avo, patro kaj mi, eliris kaj kolektis velkajn branĉojn kaj foliojn. Ni amasigis ilin kaj faris bruligon. Ni kaŭris kaj nin varmigis per la brulanta amaso. Tiam mia avo fariĝis parolema. Li rakontis ĉiajn travivaĵojn. Fine li predikis, ke mi nepre faru min honesta kaj sincera bonulo kaj, kiel li, fidele servu al la mastroj. Li diris, ke bona koro ricevos bonan pagon. Mia patro estas silentema. Dum la predikado de la avo, la fajro pli kaj pli malfortiĝis. Ni tri enlitiĝis kaj nin forte brakumis. Tiel ni pasigis la frostajn noktojn.
"La tiel nomata 'bona pago', dirita de mia avo, fine venis! Matene de iu somera tago li subite malaperis. Poste oni vidis, ke li pendas sur sofora branĉo en ĝardeno. Mi ne vidis la vizaĝon de lia kadavro, mia patrino ne permesis. Lia korpo kuŝis sur ligna tabulo, kovrata per mato de la kapo ĝis la femuroj, tial mi povis vidi nur liajn grandajn kaj malpurajn piedojn. Tiel neniiĝis mia avo! Mi lin ne revidos por ĉiam!!!
"Kial la avo pendume sin mortigis? La kaŭzo estis tre simpla: Unu tagon antaŭ lia morto mastro rimarkis perdon de valora objekto kaj asertis, ke mia avo ĝin ŝtelis kaj forvendis. Mia avo klarigis, ke li ĉiam estas lojala al la mastroj kaj tute ne havas ideon pri ŝtelo. Tamen la mastro ne kredis lin, sed donis al li du vangofrapojn, forte lin insultis kaj devigis, ke li faru kompenson. Mia avo ege hontis, sentis sin kulpa pro tio, ke li povas nek esti fidinda al la mastroj nek pagi ilian bonecon. Ju pli li pensis, des pli li ĉagreniĝis. De pli ol kvardek jaroj estante sklavo, li ne havis monon, li do ne kapablis doni kompenson. Fine li pendigis sin per zono. Jen tio estas 'bona pago', dirita de mia avo!
"Ĉiuj de la mastra familio kompatis mian avon, sed aliflanke ili estis ege certaj, ke mia avo ŝtelis la valoraĵon. De tiam mi estis ne nur posteulo de sklavo, sed ankaŭ nepo de ŝtelisto! Tamen mi neniel povis kredi, ke la avo ŝtelis ion. Li estis bona homo. Ĉiuvespere la patro min brakumis. Pro taga laborego li rapide endormiĝis. Sed mi ne povis endormiĝi. Mi pensadis pri la bona avo. Lia milda mieno aperadis antaŭ mi. Mi larmis, la larmoj nebuligis miajn okulojn. Mi subite sentis, ke mi kuŝas en la sino de mia avo. Mi brakumis lin kaj laŭte diris: 'Aveto, mi kredas, ke vi nenion ŝtelis. Mi kredas!'
"Iu demandis: 'Kion vi diris?' Mi distingis fine la voĉon de mia patro. Mi frotis la okulojn. Ne vidiĝis plu la kara avo, sed ĉe mi dormis la patro. Mi laŭte ploris. Mia plorado vekis lin. Ankaŭ li larmis. Li konsolis min: 'Vi diris prave. Via avo ne ŝtelis la objekton; mi scias, kiu ĝin ŝtelis.' Mi skuis la ŝultron de la patro kaj urĝis: 'Kiu ŝtelis? Diru! Kiu? Vi scias, diru do!' Mia patro hezitis kaj suspiris. Fine li diris: 'Bone! Sed ĵuru diri al neniu!' Mi ĵuris. Lia voĉo tremis pro malĝojo. 'La granda sinjorido ŝtelis ĝin. Ankaŭ via avo sciis, sed li ne volis diri la veron. Li preferis oferi sian vivon. Ankaŭ mi ne devas malkaŝi la veron. Kaj jam senutile, ĉar via avo mortis. Neniu kredos niajn vortojn. Kaj plie, tio portos al ni malfeliĉon, se ni diros la veron."
Li paŭzis. Li amare ridis kaj klarigis: "La vortoj de mia patro fakte ne estas liaj. Sed la enhavo estas tia. Mi ĉiam memoras. Eble vi ne opinias, ke mi teksas rakonton?"
Mi silente certigis per la kapo, ke mi kredas lin, por ke li daŭrigu sian rakonton.
"Mi ne komprenis la motivon de mia patro, tamen mi ne kuraĝis demandi lin. Ĉiam mi sopiris al la avo kaj ploris pri li.
"Tiam mi havis ankoraŭ la gepatrojn. Ili amis min, mi amas ilin. Post la morto de mia avo, mia patro ĉiam malĝojis kaj maloftege ridis.
"Vespere de iu vintra tago, kiam mia patro varmigis min per fajro, ni aŭdis bruadon kaj eĉ helpokrion. Mi timegis, ĵetis min en la sinon de mia patro kaj forte brakumis lian kolon. Li milde diris ĉe mia orelo: 'Ne gravas. Ne timu! Via patro estas ĉe vi.' Poste bruoj ne aŭdiĝis plu. Subite iu venis kaj diris al mia patro, ke la mastro vokas lin. Li eliris. Pasis longa tempo. Mi, tute sola en la kabanaĉo, forte timis. Fine li revenis, kun mia patrino. Larmaj makuloj vidiĝis sur iliaj vizaĝoj. Paĉjo brakumis min kaj senĉese ploris. Li malĝoje parolis pri io malĝojiga kun panjo. Tiunokte ni tri brakume dormis. Mi jam ne povas rememori eĉ la enhavon de ilia konversacio, ĉar tiam mi ne komprenis plejparton de iliaj vortoj. Sed mi ne forgesas kelkajn frazojn, ekzemple, 'Lasu, ke mi mortu! Al kio utilas mia vivo? Ni estas iliaj sklavoj. Ni povas nur obei… Ni havus pli multajn filojn, ankaŭ nepojn, multajn; sed ĉiuj same fariĝus sklavoj. Neniu evitos la sorton de sklaviĝo! Mi vivu plu? Por ke mia filo fariĝu sklavo? Por ke la sklava sango longe daŭru? Prefere mi vendu mian vivon al la mastro kaj nia fileto vizitu lernejon kaj fariĝu ne plu sklavo!…"
Ekruĝis liaj okuloj. Post momenta paŭzo li daŭrigis:
"Mi ankoraŭ memoras tiujn vortojn de mia patro. Mi ne povas forgesi ilin en la tuta vivo. Eble eĉ vi povas senti la batadon de lia koro en tiuj vortoj.
"… Panjo ne multe parolis. Ŝi brakumis paĉjon, forte ploris kaj murmuris: 'Kiel mi povas lasi vin!' Mi ne komprenis, kial ili tiel agas. Sed mi kunploris.
"Matene de la sekva tago, ni ankoraŭ dormis. Homoj jam venis forkonduki mian patron. Mia patrino firme tenis mian patron je la maniko kaj forte ploris. Mi ŝin imitis. Ili diris, ke hieraŭ vespere mia patro mortigis iun. Mi ne kredis. 'Hieraŭ vespere'!! Hieraŭ vespere li varmigis min per fajro. Kiam bruoj aŭdiĝis ekstere, mi kroĉis min al la sino de mia patro. Li tute ne eliris. Mi ĉiam estis ĉe li. Kie li mortigu homon?! Sed paĉjo ne faris klarigon. Kun la kapo klinita, li silente sekvis ilin. Mi tre koleris, alkuris, retenis paĉjon je lia maniko kaj volis fari demandon. Sed tiuj uloj puŝe faligis min kaj eskortis mian patron for!
"De tiam mi ne revidis mian patron. Laŭ informo post kelkaj monatoj li forpasis en malliberejo pro malsano. Mia patrino ne servis plu en la mastra hejmo. Ni transloĝiĝis aliloken kaj mi ekhavis la ŝancon viziti lernejon. Ĉion la mastra familio pagis. Poste mi aŭdis, ke ties juna sinjoro mortigis iun homon, tial la mastro aĉetis la vivon de mia patro por sia filo. Li ne perfidis sian promeson… Sed ĉu, laŭ vi, mi danku lin? Ne!! Mi malamas lin kaj liajn filojn! Ili forprenis la vivon de miaj avo kaj patro! Tamen mi ne rifuzas ilian monon, ĉar tio estas la kosto de la vivo de mia patro. Paĉjo oferis sin por mi. Li atingis la celon. Ĉiuokaze la sklaveco finiĝas ĉe mi…"
Li subite fermis la buŝon. Mi vidis terurajn tikojn sur lia vizaĝo. Li energie mordis la lipon, ŝajne por regi eksplodon de indigno. Mi sentis, ke li kaŝas ion, tial mi fiksis akran rigardon al li, malgraŭ tio ke mi estis jam tre kortuŝata de lia rakonto. Mia rigardo demandis: "Ankoraŭ kion vi ne eldiras?"
Ŝajne li komprenis la signifon de mia rigardo. Lia vizaĝo ruĝiĝis, eble pro honto, eble pro kolero. Li leviĝis, faris kelkajn paŝegojn kaj residiĝis. Lia mieno estis ankoraŭ pli terura.
"Vere, mia rakonto ne estas kompleta. Mi ne volas eldiri ion… Nun mi eldiru!