• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-31 17:22:13    
Influataj komercistoj en historio de mondo (2)

cri

                                                    Walt Disney         
                                                   (1901-1966)

Walt Disney kreis la unuan modernan amaskomunikilan grupon. Lia kapto pri la  infana merkato estas senkomparebla.

Walt Disney la unua uzis voĉon kaj koloron en filmo; liaj fikciaj figuroj, ekzemple Mikey kaj Dunald Duck, senĉese aperis en afiŝoj, libroj kaj aliaj komercaĵoj; En 1955, Walt Disney fondis la unuan teman parkon de la mondo---Disneylandan Parkon; en 1971, li refondis Disneymondon, tiuj temaj parkoj altigis interezon de la Korporacio Disney, promociis la markon de Disney, kaj fariĝis altano por amaskomunikila disvastigo.

                                                                                                 

                                                                                                                                              
            
                    Henry Ford      
                   (1863-1947)
  
Malmultekosta kaj daŭrema T-tipa aŭto ŝanĝis la ĉiutagan vivon de usonanoj, ankaŭ ŝanĝis usonan urban pejzaĝon, kaj revolucie influis komercon.

La naskiĝo de la usona moderna interŝtata ŝosea sistemo estas atribuita al la T-tipa aŭto inventita de Henry Ford.





                      
                                         
                                             Edward H. Harriman     
                                               (1848-1909)

Edward H. Harriman estas la elstara fervoja investisto. Li aĉetis fervojojn, kiuj funkciis malbone, investis kapitalon kaj altigis ilian efikecon por akiri interezon. Lia strategio pri transportado de granda kvanto da ŝarĝoj per malalta kosto surprizis aliajn direktorojn respondecajn pri transportado, sed ĉi tiu strategio reprezentis la estontan tendencon. 
Edward H. Harriman plibonigis la modelon de usona kapitalisma sistemo---ke per kapitala investo oni plibonigas entreprenajn meritojn.


                                     
                                        Henry Luce  
                                       (1898-1967)

Henry Luce inventis modernan revuon kaj fakte establis modelon por la modernaj amaskomunikiloj. En sia profesia vivo, li kreis revuojn "Time", "Life", "Fortune" kaj "Sports Illustrated".