• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-31 17:23:25    
Influataj komercistoj en historio de mondo (3)

cri

                                                                                        J.P.Morgan   
                                              (1837-1913)

J.P.Morgan eble estas la plej grava bankisto en la historio, per aĉeto de malmultekosta kapitalo kaj enoficigo de kapablaj direktoroj, li helpis al la usona fervojo kun malbona stato eliri el dilemo. Li partoprenis en establo de gravaj industriaj entreprenoj, inkluzive de la Usona Ŝtalo, Ĝenerala Elektronika Korporacio Kaj AT&T; en la ekonomia krizo, J.P.Morgan propre prenis la respondecon de la fakta "Kredito de Lasta Rimedo" kaj dufoje haltigis eblan ekonomian krizon.

La influo de J.P. Morgan estas tiel granda, eĉ decidantoj de la usona registaro opiniis ke Usono devas instali centran bankon, sed ne tute dependas al iu sola privata banko. En la 2-a jaro post la morto de J.P. Morgan, fondiĝis la usona Federacia Rezervo.


                                                                                     Alfred Nobel    
                                                          (1833-1896)
            
Alfred Nobel ne nur inventis dinamiton, sed ankaŭ fondis 16 dinamitofabrikojn en 14 landoj. Dinamito multe influas la mondon—bone kaj malbone. En la bona flanko, dinamito rapidigis konstruadon de tunelo, fervojo kaj kanalo, en la malbona flanko, dinamito multe pliigis buĉadon en milito. Kaj la plej longatempe prospera heredaĵo de Alfred Nobel estas nomita per lia nomo "Nobelopremio", kiu okazas ĉiujare. La "Nobelopremio" enhavas premiojn de paco, fiziko, kulturo, kemio, ekonomiko kaj medicino

 

                                                                        

                             
                   John D. Rockefeller      
                       (1839-1937)

En 1882, John D. Rockefeller fondis la Norman Olean Korporacion, ĝi estas la unua trusta organizo en Usono kaj regis la usonan petrolan industrion. En 1911, laŭ la arbitracio de la Supera Kortumo de Usono, la korporacio estis dividita en 34 sendependajn korporaciojn, sed plej multaj korporacioj el ili ankoraŭ estis regitaj de la Rockefeller Financa Grupo.
                      


                         

                         

                                                        Sakichi Toyoda    
                                                          (1867-1930)                                           
 Sakichi Toyoda antaŭe estis teksisto, en 1924 li inventis teksilon, ĉi tiu teksilo povas aŭtomate sondi perturbon kaj haltigi produktadon, tio evitas misprodukton. Poste li vendis al brita korporacio la inventaĵon je preskaŭ 150 mil usonaj dolaroj. Ĉi tiu mono helpis lian filon fondi la Korporacion Toyoda; nun la Korporacio Toyoda jam estas la 3-a granda aŭta produktofabriko. La "aŭtomatigo" inventita de Sakichi Toyoda ne nur estas uzita en aŭta fabrikado, sed ankaŭ iris en preskaŭ ĉiujn industriajn entreprenojn, ĝi ŝparas riĉfontojn, reduktas malŝparojn kaj plibonigas la rilatojn kun konsumantoj