• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-31 17:48:12    
Ekonomiaj Informoj

cri

En 2003, la eksportokvanto de la ĉina poŝtelefono atingis 95,23 milionojn kaj kreis novan historian rekordon. Prilabora komerco ankoraŭ estas la ĉefa komerca maniero, kaj entreprenoj investitaj de fremdaj komercistoj estas la ĉefkorpo de la eksporto. En 2003, la eksportosumo de tiuj entreprenoj estis 7,27 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj okupis 98,7% de la eksporta totala sumo de poŝtalefonoj.

Laŭ la plej freŝa enketa raporto de brita merkata enketa korporacio Juniper Research, ĝi antaŭvidis, ke en 2008, la totala produktovaloro de la monda luda merkato atingos 35 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la ludado fariĝos la plej granda amuzindustrio en la mondo, ĝia graveco multe superos tiun de filmo kaj muziko.

Lastatempe, la Eŭropa Centra Banko esprimis, ke en 2003 la banko havis 477 milionojn da eŭroj de deficito, en 2002 havis 1,2 miliardojn da eŭroj de profito, Ĉar la kurzo de usona dolaro moliĝis, tio kaŭzis malaltiĝon de banka kapitala varolo prezita per usona dolaro.

La 21-an de marto, ĉina centjara apoteko Pekina Tongrentang la unuafoje komencis funkciadon en Singapuro, tio estis ekzemplo pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Singapuro en ĉina tradicia kuracarto.
Nun Pekina Tongrentang havas pli ol 100 filiojn en kaj ekster Ĉinio, kaj kelkdekajn altnormajn produktoliniojn, kaj povas fabriki pli ol 800 specojn de ĉtradiciaj medikamentoj. De la lastaj jaroj, la Pekina Tongrentang sinsekve instalis filiojn en Malajzio, Indonezio kaj Tajlando.