• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-02 18:45:58    
3-a Konferenco kaj Foiro pri Teknologiaj Interfluoj de APEK-Entreprenoj Mezaj kaj Malgrandaj

cri

De la 2-a ĝis la 6-a de junio, okazos la 3-a Konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaborado pri la Teknologiaj Interfluoj de Mezaj kaj Malgrandaj Entreprenoj en Qingdao, velŝipa urbo kaj partnero de la Olimpikoj de 2008.

La Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaborado estas unu el la monde plej granda regiona ekonomikunlabora organizo, havanta 21 membrojn inkluzive de Ĉinio. Ĉinio tre atentas pri la laboroj de APEK, kaj partoprenis en ĉiuj neoficialaj konferencoj de gvidantoj de APEK ekde la jaro 1993.

Mezaj kaj malgrandaj entreprenoj estas grava diskut-temo kaj kunlabora kampo de APEK, kaj ĝia konferenco kaj foiro pri teknologia interfluo inter tiuj entreprenoj estas grava konsistiga parto. Jam estis dufojoj de tia konferenco kaj foiro. La 3-a Konferenco de APEK pri Teknologiaj Interfluoj de Mezaj kaj Malgrandaj Entreprenoj estas alte atentata de la ĉina registaro, kaj jam enlistigita kiel unu el la tri gravaj grandskalaj ekonomiaj kaj komercaj foiroj okazigataj de membroj de APEK.

La ĉeftemo de la 3-a Konferenco kaj Foiro de APEK pri Teknologiaj Interfluoj de Mezaj kaj Malgrandaj Entreprenoj estas "Teknikoj levas la ekonomion, kunlaboroj kreas la estontecon." Ĝi celas plifortigi la ekonomiajn kaj komercajn kunlaboradon kaj interfluadon inter membroj de APEK kaj akcelos la altigon de la totala nivelo de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj de la membroj de APEK. Kun aŭtoj, kemiaĵoj, konstruaj materialoj, elektronikaj kaj hejmaj aparatoj, teksaĵoj kaj konfekcioj, metiartaĵoj, medioprotekto kaj energioŝparo, manĝaĵa prilaborado kaj aliaj gvidaj industrioj kaj kompletigaj koncernaj industriaĵoj kiel la ĉefaĵoj la konfereco dividas la komecan aktivadon en du partojn. La unua estas la produktaĵa ekspozicio kaj la translanda aĉeta intertraktado. La konferenco establos 1 000 standojn, invitos pli ol 50 translandajn aĉetantojn, samtempe invitos amasojn da enlandaj aĉetantoj kaj eksportaj komercistoj fari aĉetadon kaj intertraktadon; la dua estas altranga forumo temanta pri teknologiaj interfluoj kaj krea disvolvo de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj. Kadre de tio oni faros interfluojn pri entreprena informadikigo, industria projektado, surfaca traktado, akvoŝparo, modeliloj kaj aliaj kompletigaj teknologioj; la konferenco invitos ankaŭ famajn specialistojn, erudiciulojn, entreprenistojn kaj

financajn organojn ĉinajn kajn alilandajn de la membroj de APEK por kune esplori pri tio, kiel malgrandaj kaj mezaj entreprenoj aliĝu al la industria kaj livera ĉenoj de translandaj kompanioj, kaj kiel bone faru la kapitalan kunfandiĝon kaj garantion de la entreprenoj; Ili faros antaŭvidajn kaj aŭtoritatecajn prelegojn. Samtempe oni aranĝos intertraktadojn pri programoj de investaj kunlaboroj kaj aplikotaj teknikoj kaj aliaj.

Prezidanto: Ŝtata Evolua kaj Reforma Komisiono de Ĉinio

Okaziganto: Akordiga Centro pri Ekstera Kunlaboro de Mez-kaj Malgrandaj Entreprenoj

La Qingdao-a Popola Registaro, Ĉinio.

Dato: de la 2-a ĝis la 6-a, Junio, 2004

Adreso: Internacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro,

Qingdao, Shangdong

Telefono: 0086-532-5911763/5911127/5913515/5913516

Telefakso:0086-532-5911762/5911125

Retpoŝto: apec@china.com

TTT-ejo: http://www.apec-qingdao.cn