Qingdao, kiel gastiganta urbo de la velŝipa konkurso de la 29-aj Olimpikoj en 2008, jam faris ĉiuflankan projekton kaj pluapaŝe plibonigos la ekologian medion, elstarigos la ĉeftemon de "Nova Qingdao、Grandaj Olimpikoj", sufiĉe enkorpigos la koncepton pri "Verdaj Olimpikoj、Sciencteknikaj Olimpikoj、Humanismaj Olimpikoj.Oni utiligas la urban karakteron pri unuiĝo de la monto, la maro kaj la urbo、harmonia kunekzisto de homoj kaj la naturo por konstrui azie unuaklasan,internacie progresintan surmaran sportan bazon kaj per tio montras la karakteron de surmaraj olimpikoj por ke Qingdao estu ĉefurbo de velŝipoj.
Antaŭ junio de 2004, oni plenumos la projektadon de olimpika surmara sporta centro kaj ekkonstruos parton da urbaj instalaĵoj; unuapaŝe plenumos la konstruadon de kompletaj instalaĵoj de olimpika surmara sporta centro kaj ĉiuflanke konstruos la urbajn bazajn instalaĵojn; antaŭ junio de 2008, oni ĉiuflanke plenumos diversajn konstruadojn por kontentigi la postulojn de olimpikaj velŝipaj matĉoj, kaj komencos gastigi iujn konkursojn antaŭolimpikajn; de julio ĝis decembro de 2008, gastigos olimpikajn velŝipajn konkursojn kaj tiujn de handikapuloj.
|