La bazo de la velŝipa konkursejo de olimpikoj de 2008 situas ĉe la Fushan-golfo, politika、 kultura kaj komerca centro de Qingdao. La surtera projektata areo estas ĉirkaŭ 45 hektaroj, la planataj konstruaj programoj enhavas jenajn: la ŝtata trejna bazo de la velŝipa sportado、 la olimpika vilaĝo、 sportista centro、parko de velŝipoj、 informo-centro、 haveno de internaciaj luksaj plezurigŝipoj, internacia konferenca centro, kvinŝtela internacia turisma hotelo, internacia plezurigŝipa klubo, marborda komerca turisma centro kaj parko, placo kaj aliaj publikaj instalaĵoj. Finkonstruiĝonte, estos sinteza surmara sporta centro kun turismo, sanigado, plezurigo kaj surmara spektado kiel tuto, formiĝos industrio de maraj sportado kaj amuzado kun aparta ĉarmo.
|