De multaj jaroj, Qingdao tenas la koncepton pri "Kreo de bela medio, konstruo de favoraj loĝejoj" por havi ĉiuflankan elvolvon de la urba projekto, ekologia medio kaj loĝdomoj, kaj jam unuapaŝe formiĝas loĝmedio de belaj montoj kaj la maro, pura medio, perfektaj funkcioj kaj komforta vivo. En 2000, Qingdao honore akiris titolon "Ŝtatnivela Modela Urbo en Medio-protektado"; en 2002, ĝojige akiris la unuan premion pri la ĉina loĝa medio,titolitan kiel"Oskaro de la Ĉina Urba Medio". Qingdao estas unu el la ĉinaj urboj kun plej bonaj medioj.
|