• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-07 10:59:26    
Evoluintas la Komunikado

cri

La haveno de Qingdao estas nature fama kaj bona. Estas grava komerca haveno kaj mara transporta artiko laŭ la baseno de la flava Maro kaj okcidentborde ĉirkaŭ la Pacifiko. Ĝi posedas havenojn de kontenero, mineraloj, nafto kaj karbo. Estas 85 internaciaj itineroj al pli ol 450 havenoj, kaj ĉiumonate 380 internaciaj aerlinioj flugas al diversaj landoj. En 2003, la havena ŝarĝ- kaj malŝarĝa kvanto superis 140 milionojn da tunoj, okupanta la 5-an lokon en la tuta lando, kaj la kontenera ŝarĝ-kaj malŝarĝa kvanto plenumis 4,24 milionojn da normaj konteneroj, estas la

tria de la lando, per tio Qingdao eniris en la mondajn 15 potencojn; la eksterkomerca ŝarĝeco saltis al 100 milionoj da tunoj, estas la dua en la lando kaj la havena eksteren-eco estas 73%, la unua de la lando.

La ŝosea trafiko estas evoluinta, ĝis nun, jam finkonstruiĝis 9 stradoj kun la totala longo de 524 kilometroj, okupante 1/60 de la landa ŝosea longeco kaj 1/6 de la provinco Shandong. Nun normoj de la nombro, longo, kampakto kaj strado de Qingdao jam unuapaŝe atingis la nivelon de la evoluintaj landoj.

Stranda ŝoseo estas unu el la ĉefaj skeletoj de la Qingdao-a trafika sistemo, la inĝenieriaĵo trapasas kvin kvartalojn de la urbo, kun la totala longo de ĉirkaŭ 282.1 kilometroj, la totala investo estas 3 miliardoj da juanoj, kun la konstruaperiodo de tri jaroj, laŭplane finkonstruiĝos en 2006.

La aera transportado de Qingdao tenas rapidan kreskon. En 2003, la ŝarĝeco de la aerliniaj pasaĝeroj estis pli ol 3 milionoj da homfojoj, je 8.31% pliiĝis ol antaŭe, la aerpoŝta ŝarĝeco estis 75,6 mil tunoj, je 15.88% kreskinta. Nun jam estas rektaj linioj pasaĝeraj kaj varaj al Tokio, Osako, Fukuoka, Seulo, Pusan, Teagu, Parizo (preter Ŝanhajo), kaj aliaj Eŭropaj 7 landoj (preter Pekino), Singapuro, Bankoko, Hongkong, Aomeno; kaj baldaŭ malfermiĝos la linio rekte al Frankfurto, liganta la mondajn ĉefajn urbojn transvoje de Pekino, Ŝanhajo, Hongkong, Tokio,

Seulo sume kvin internaciaj artikaj hevenoj. Estas pli ol 130 kursoj ĉiusemajne. Kaj 784 enlandaj linioj al Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj 47 ĉefaj urboj ĉiusemajne.