• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-07 11:00:22    
Turisma vidindaĵo

cri

Qingdao esta la unuaj elstaraj turismaj urboj de Ĉinio, grava trafika artiko de ĉinaj orientaj ĉemaraj regionoj kaj ĉefa haveno de Ĉinio por enigi eksterlandajn turistojn, ŝtate sankciita turisma viza haveno kaj haveno senvizigata por japanaj civitanoj dum ilia mallonga resto (ene de 15 tagoj)

Qingdao, triflanke ĉirkaŭata de la maro, dorse sin apoganta sur montoj, kun belaj pejzaĝoj kaj favora klimato, plus la historia enhavo, jam de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento estas fama turismejo de Ĉinio. La kontinua kaj serpenta strando de Qianhai, zigzaga kaj sinua ĉemara monto—Laoshan, la urba pejzaĝo karakterizata per ruĝaj tegmentoj kaj verdaj arboj, eŭroptipe elstaraj plurlandaj konstruaĵoj, kaj famulaj loĝejoj riĉigitaj de moderna historio kaj kulturo, la modernaj feriaj kaj konferencaj kondiĉoj, ĉiuj faras Qingdao, la urbon kunfandantan la okcidentan kaj orientan kulturojn esti la plej belega pejzaĝa zono ĉemara kaj monde fama celurbo de ferio, plezuro, spektado, komercado, konferenco kaj ekspozicio.

La okcidenta parto de Qingdao estas protektata kvartalo, kiu rezervas la originan aspekton de la urbo de "ruĝaj tegmentoj kaj verdaj arboj, blua ĉielo kaj smeralda maro", la orienta parto estas kvartalo de nova aspekto kun modernaj konstruaĵoj. La novaj kaj malnovaj kvartaloj speguliĝas reciproke kaj formas la urban figuron de "mara urbo, eŭropzia folkloro". Promenante laŭ la stranda piedstrato, oni povas ĝui pompajn kaj sinuajn marajn vidindaĵojn. Okcidente orienten dividiĝas 4 turismaj regionoj kun tute malsamaj stiloj.