• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-07 15:49:09    
Fokusigu Atenton al Boao (1)

cri
        Karaj aŭskultantoj, de la 24-a ĝis la 25-a de aprilo okazos la jarkunveno de Boao-a Forumo por Azio en 2004. Ĉu vi scias kio estas la Forumo, kaj kion la forumo faras, do de hodiaŭ ni unu post alia respondos tiujn demandojn. Bonvole aŭskultu nian specialan programereton: Fokusigu Atenton al Boao.
       
    Karaj aŭskultantoj, kia procezo estas la fondo de la Boao-a Forumo por Azio? Kiuj estas la proponantoj de la Forumo? Kiel la ĉina suda urbeto Boao fariĝis la ĉiama stabejo de la Forumo kaj kia estas Boao? Nun bonvole aŭskultu nian rakonton kaj serĉu respondojn pri tiuj problemoj.
       En septembro de 1998, aŭstralia eksĉefministro Robert James Leehawke, japana eksĉefministro Morihrio Hosokawa kaj filipina eksprezidento Fidel V. Ramos kune proponis establi "azian forumon" similan al "la Monda Ekonomia Forumo" en svislanda Davos. Tiu ideo kaŭzis vastan kaj fortan eĥon. Diversaj landoj opiniis, ke frontiĝante al defio de la ekonomia tutmondiĝo, aziaj landoj kaj regionoj jam aliĝis al la Azia Ekonomia Kunlaboro kaj aliaj regionaj internaciaj organizoj, sed por la tuta Azio, nun ankoraŭ mankas forumo kun rimarkindaj aziaj trajtoj, vere gvidata de azianoj. Tial necesas fondi altrangan dialogejon laŭ opinioj kaj interesoj de Azio, speciale en la dialogejo oni diskutos pri aziaj ekonomiaj kaj disvolvaj problemoj, por pliigi dialogon, harmonion kaj kunlaboron inter landoj de la propra regiono kaj inter la propra regiono kaj aliaj regionoj. En 2001, oni oficiale deklaris la fondon de la Boao-a Forumo por Azio, ĝi estas la unua internacia konferenca organizo enhavanta la tutan Azion, diskutanta pri aziaj ekonomiaj kaj sociaj disvolvaj problemoj, neoficiala, neprofitiga, regula, fikssideja kaj malferma.
       Nun la ĉefaj respondeculoj de la Boao-a Forumo por Azio estas prezidanto filipinia eksprezidento Fidel V. Ramos kaj ĝenerala sekretario Long Yongtu.
        De la 11-a ĝis la 14-a de aprilo, 2002, la Boao-a Forumo por Azio okazigis la unuan jarkunvenon. La temo de ĉi tiu jarkunveno estis: "Nova Jarcento, Nova Azio kaj Nova Defio---Ekonomiaj Disvolvo kaj Kunlaboro en la Azia Regiono."
De la 31-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro, 2003, okazis la dua jarkunveno de la Boao-a Forumo por Azio, la temo estis "Azio serĉu komunan gajnon: kunlaboro akcelu disvolvon".
         De la 24-a ĝis la 25-a de aprilo de la kuranta jaro, okazos jarkunveno de la Boao-a Forumo por Azio en 2004, lastatempe ĝenerala sekretario de la Forumo Long Yongtu konigis, ke la temo de la jarkunveno estos "Azio serĉu komunan gajnon, Azio malfermanta al la mondo". En la lasta jarkunveno en la pasinta jaro, multaj politikistoj de Azio elmetis la temon pri azia malfermo, pro tio en la kuranta jaro, oni elektis tiun temon: "Azio serĉu komunan gajnon, Azio malfermanta al la mondo". Laŭ la temo la ĉeestantoj diskutos pri regiona ekonomia kunlaboro, integriĝa procezo de regiona ekonomio kaj azia vojo, azia ekonomio kaj socia kontinuigebla disvolvo kaj aliaj problemoj kadre de la tutmondiĝo.
          La gvidantoj de aziaj landoj decidintaj ĉeesti al la forumo estas kamboĝa ĉefministro Hun Sen kaj pakistana ĉefministro Zafarullah Khan Jamali, kaj aliaj, cetere, ankaŭ ĉeĥa prezidento Vaclav Klaus kaj usona eksprezidento George W. Bush ĉeestos al la forumo.

Karaj aŭskultantoj, la ĉeestantoj al la Boao-a Forumo por Azio estas el diversaj flankoj, inkluzive de diverslandaj gvidantoj kaj politikistoj, specialistoj, instruituloj, famaj komercistoj kaj aliaj famaj personoj. Kaj oni difinis Boao kiel la eternan sidejon de la Forumo.