• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-08 16:20:57    
Hodiaŭa Ĉina Centjara Firmao--Quansuzhai

cri
Yu: Karaj aŭskultantoj, en Pekino troviĝas restoracio Quansuzhai, kiu servas ekskluzive per vegetaraj pladoj. Dum la pasintaj jaroj ĝi allogis klientojn el diversaj landoj kaj regionoj.

Selena: Jen, karaj aŭskultantoj hodiaŭ ni konigos al vi la restoracion Quansuzhai. Quansuzhai estas fama pro la kortegaj vegetaraj pladoj, troviĝas rakonto pri la fonto de la kortegaj vegetaraj pladoj. En la fino de la dinastio Qing (1644-1911), lukse vivis Cixi, imperiestra patrino. Ĉiutage la kortegaj kuiristoj devis prepari por ŝi cent pladojn. Altvaloraj frandaĵoj ne mankis al ŝi, tamen iom post iom ŝi perdis la intereson. Por plaĉi al ŝi eŭnuko ordonis al la kuiristoj prepari pladon de jujuboj kun belaj koloroj kaj bona gusto. Gustuminte ĝin, Cixi admiris kaj premiis la kuiristojn. Poste vegetaraj pladoj fariĝis bonvenaj konstantaj pladoj.
La vegetaraj pladoj devenis de la sudo de Ĉinio, iliaj materialoj estas sekigitaj bambuŝosoj kaj freŝaj fungoj. Kvankam Cixi ne ŝatis la dolĉan guston ŝatatan de sudanoj, tamen la saĝaj kuiristoj aldonis salon kaj sojon al la vegetaraj pladoj laŭ ŝia gusto. Laŭdire en siaj lastaj jaroj Cixi tre ŝatis la kortegajn vegetarajn pladojn.

Yu: Ununura la restoracio Quansuzhai servas per kortegaj vegetaraj pladoj en la tuta lando. En 1902, Liu Haiquan fondis la restoracion Quansuzhai. Liu Haiquan estis la metilernanto de la kortega kuirejo, li bone posedis la kuirarton de vegetaraj pladoj ĉe Dong'an-foirejo en Pekino. Li preparis ne nur simplajn vegetarajn pladojn, sed ankaŭ subtilan vegetaran festenon. Lia budo pli kaj pli prosperis. En 1936 lia budo fariĝis restoracio Quansu Liu, kiun poste li nomis Quansuzhai.

Selena: Nun Quansuzhai, kiu travivis kvar generaciojn, povas fari pli ol 100 vegetarajn pladojn. Pri la trajtoj de la restoracio Quansuzhai, sinjorino Liu, vicĝenerala direktoro de la restoracio Quansuzhai, diris:
   "La pladoj de la restoracio Quansuzhai kombinas la trajtojn de manĝaĵosistemojn en la ĉinaj nordo kaj sudo. La restoracio Quansuzhai serĉas fidindecon per bona kvalito, ĝi rigore observas la programojn de la kortega kuirejo en elektado de materialoj, receptado kaj labora procezo. Muldadoj de pladoj estas vivoveraj, oni nomis vegetarajn pladojn de la restoracio Quansuzhai per koko, anaso, femuraĵo, tripo kaj aliaj viandaj pladoj, kaj formas muldadojn de viandaj pladoj, tial la vegetaraj pladoj de la restoracio Quansuzhai estas ne nur belaj sed ankaŭ bongustaj. Pro tio ĉinoj tre ŝatas pladojn de la restoracio Quansuzhai."

Yu: Selena, ĉu vi scias kiuj estas la materialoj de la pladoj en Quansuzhai?
Selena: Mi scias ke tohuaĵo estas unu el la materialoj, do sinjorino Liu respondu tiun demandon.
    "La ĉefaj materialoj de la restoracio Quansuzhai estas giromitro, gluteno, tohuaĵo kaj fabokazeo, kaj la suplementaj materialoj estas orelfungo,fungo kaj flava hemerokalo. La pladoj de la restoracio Quansuzhai ne nur havas bonajn formojn kaj gustojn, sed ankaŭ grandan nutrecon, proteino de vegetaraj pladoj okupas preskaŭ 20%, ne pli malmulte ol viandaj."
Selena: Mi scias, ke manĝo de vegetaraj pladoj en longa tempo favoras sanon. Nun troviĝas pli kaj pli da vegetaranoj dezirantaj saniĝon, kiuj tabuas lardon. La restoracio Quansuzhai faras kuiradon ĉiam laŭ vegetara kutimo kaj per malgranda kaserolo preparas manĝaĵojn. Tiu metodo donas bonan guston.

Yu: Nun la restoracio Quansuzhai ne nur havas branĉojn en grandaj urboj, sed ankaŭ vendas siajn manĝaĵojn en superbazaroj.
Selena: Jes, karaj aŭskultantoj, se vi venas al Pekino, ne forgesu ĝui la vegetarajn pladojn en la restoracio Quansuzhai.