• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-09 14:42:04    
Bakin: La koro de Sklavo (III)

cri
"Iun tagon, mi pli frue forlasis lernejon. Mi vidis, ke mia patrino kaj viro sida sur lito. Ili ne vidis min. Mi kaŝis min ekstere. Mia koro pleniĝis de indigno kaj honto. 'Mi diligentegas en la lernejo, sed vi akceptas amindumon!' La penso forte pikis mian koron. Tamen mi amis ŝin, mi ne volis ŝin publike humiligi. Baldaŭ mi rekonis, ke tiu viro estas la juna sinjoro. Neniu alia, ĝuste li! Li mortigis mian avon! Li mortigis mian patron! Nun li volas damaĝi mian patrinon!! Dume mi aŭdis: 'Rapide foriru! Rapide! Baldaŭ mia filo revenos.' Sekvis flustroj de la ulaĉo, antaŭ ol mia patrino daŭrigis: 'Ne ofte venu! Se vi ofte venos, vi trafos lin. Bonvole estu bona, kompatema…'
"Fine mi iris en la ĉambron. Mia patrino sidis ankoraŭ sur la lito. Ŝia kapo kliniĝis. Ŝajne ŝi pensis pri io. Mi kuris al ŝi, tio ŝin surprizis kaj ŝia vizaĝo forte ruĝiĝis. Ŝi murmuris: 'Vi revenas?'
"Mi firme brakumis ŝiajn krurojn. Mi honte kaj indigne kriis: 'Panjo, hontu! Paĉjo mortis antaŭ kelkaj monatoj, vi jam ludas kun iu!' Ŝi silentis. Kaj mi daŭrigis: 'Mi penegas en la lernejo, sed vi faras tion! Panjo, senhonta!' Ŝi kriis mian nomon kaj ne povis plu paroli. Ŝia korpo fleksiĝis, ŝi forte ploris. Ŝia ploro moligis mian koron. Sekve mi rememoris, kiom ŝi amas min, kiel zorgas, konsolas kaj kuraĝigas; kaj ĉiuvespere akompanas min en ripetado de lernitaĵoj. Mi do petis ŝian pardonon: 'Panjo, mi eraras, ne devas diri tiajn vortojn, vundi vian koron. Pardonon!' Ŝi ne moviĝis. Post longa tempo ŝi levis la kapon kaj komencis: 'Mia fileto, vi ne eraras. Mi devas peti vian pardonon. Post la forpaso de via paĉjo, mia koro havas sole vin. Ĝuste por vi, mi ankoraŭ devas vivi. Alie mi jam sekvus vian paĉjon sub la teron. Ĉu vi jam forgesis la lastajn vortojn de via paĉjo? Li nepre volis, ke vi ne fariĝu sklavo, sed bone vizitu lernejon, por fine liberiĝi. Kial mi domaĝu la korpon, se li ne domaĝis eĉ la vivon? Mi ne scias la kaŭzon, eble pro peko en la antaŭa vivo, kiam mi servis al la sinjorino kaj fraŭlino, la juna sinjorido ofte… mi ĉiam provis eviti lin. Post la forpaso de via paĉjo, li ofte venis. Mi scias, ke li volas nur amuzi sin per mi. Estas mia kulpo, ke mi estas ne malbela! Nun lia familio vivtenas nin kaj vi ankoraŭ devas viziti la lernejon. Ni bezonas ilian monon. Ĉian aferon li povas fari. Mi ne povas ne akcepti lin… Ho, fileto, pardonu vian patrinon! Por via lernado, por ke vi ne estu sklavo, via patrino ne devas gardi la korpon…'
"Kompreneble, mi transdiras nur la enhavon de ŝia parolo.
"Mi ankoraŭ pli firme brakumis ŝin. Mi eĉ pli forte ŝin amis, ol iam ajn antaŭe. Mi dolore diris: 'Panjo! Estas maljuste, ke vi tiom suferadu! Mi ne lernos plu, por ke vi ne tiel suferu. Mi ne vizitos la lernejon, sed faros min sklavo!' Ŝi tuj kovris al mi la buŝon. 'Ne diru tion! Ne diru tion! Bone lernu! Fariĝu nepre bona homo! Por via lernado, mi volonte suferu la tutan vivon.'
"La tutan vesperon ŝi admonadis min, ĝis mi obeis ŝin. Matene de la sekva tago, mi reiris al la lernejo. De tiam mi ne menciis plu, ke mi ne volas viziti lernejon. Male, mi fariĝis multe pli diligenta. Mi blinde kaj avide glutis ĉiajn sciojn en la lernejo. Mi kredis, ke dokteco kondukos min al brila perspektivo. Mi decidis efektivigi laŭeble la deziron de miaj gepatroj pri ĉesigo de la sklaveco.
"Tamen la doloriga realo subpremas mian kapon kaj fantome tordas mian koron. La vivo estas tiel turmenta, precipe la vivo de la homo kiu pene rampas por liberiĝi el la sklaveco. Sed mi havas esperon, amon kaj deziron de la patrino. Ĉio ĉi kuraĝigis, ke mi estu ekstreme tolerema.
"La juna mastro ofte venis. Mi ege malamis lin, tamen mi neniom montris. Ĉiufoje, post lia foriro, mia patrino longe ploris, mi pene konsolis ŝin. Ŝi mortus frue, se tia vivo daŭrus pli longe. Feliĉe, ke post kelkaj monatoj li prenis junan konkubinon kaj ne venis plu. Panjo kaj mi povis pace pasigi kelkajn jarojn, ĝis mi venis en la universitaton.
"Mia patrino forpasis antaŭ tri jaroj. Ĉiutage mi rememoras ŝin, ankaŭ la avon kaj patron. Mi neniom sentas honton nek ruĝiĝas, kiam mi rememoras ilian sklavan vivon. Mi eĉ fieras pro ilia sklaveco. Vere, mi tre fieras. Ĉu tio estas hontigaj makuloj, ke mia avo sin pendigis kalumniate, mia patro mortis pro malsano en malliberejo por la mastro kaj mia patrino estis tiomfoje perfortata? Ĉu foje ili damaĝis iun?…"
Li pli kaj pli rapide parolis. "Eble vi mokus kaj malestimus ilin. Ho, se vi konus ilian koron! Ilia koro, ora koro, estas tute ne trovebla inter viuloj. Mi ofte ne povas fermi la okulojn tra la tuta nokto. Mi sopiregas al ili. Mia koro estas torturata ne de honto, sed de indigno. Mi indignas pro tio, ke mi sola sekure kuŝas en la lito, dum milionoj, dekmilionoj da sklavoj suferas tie kaj tie ĉi kaj aliflanke la mastroj dolĉe dormas. Maljunaj sklavoj, kiel mia avo, penegas en laboro, sed fine ricevas kalumnion kaj kulpigon kaj devas sin mortigi; iliaj filoj, kiel mia patro, laboregas, tamen fariĝas propekaj kaproj; kaj iliaj bofilinoj kaj filinoj, kiel mia patrino, devas servi kiel spico en la seksa vivo de la mastroj!
"Mi… Mia koro plenplenas de anatemaĵoj. Mi anatemas vin, vin kaj similajn, kiuj havas sklavojn! Mi volas likvidi vin, vin ĉiujn, ĉiujn! Ĝuste viuloj mortigis mian aveton, aĉetis la vivon de paĉjo kaj perfortis panjon. Ili mortis, pro vi! Sed vi ankoraŭ vivaĉas! Mi volas venĝi ilin kontraŭ vi…"
Li fariĝis tre terura. Li leviĝis kaj paŝis al mi. Mi estis surprizata, preskaŭ krionta kaj preta al rezista lukto. Sed li pretere paŝis al la fenestro, staris ĉe ĝi kaj rigardis eksteran pejzaĝon. Subite li etendis la manon tra la fenestro kaj indigne diris: "Rigardu!"
Mi alpaŝis kaj vidis laŭ lia montro la malgrandan golfejon: Elektraj lampoj forte heligas la ludejon. Pluraj blanke vestitaj servistoj paŝas kaj repaŝas ĉe ĝia pordo. Duonnuda alilandanino vendas biletojn. Paro kaj paro da ĉarme ornamitaj gejunuloj gaje iras en la golfejon.
"La tutan jaron, de tago al tago, ni laboregas. Niaj avoj sin pendumas sur arbo, niaj patroj malsane mortas en malliberejoj, niaj patrinoj kaj fratinoj estas perfortataj kaj niaj infanoj ploras! Sed tiaj uloj kaj inoj, kiaj estas viaj, tute malhavas konsciencon. Tute ne!" Lia voĉo plenis de senlima indigno, kvazaŭ la multajara suferado de la tuta klaso vibrus en lia voĉo. Tia voĉo vipadis mian koron.
Miaj okuloj subite malfermiĝis. Antaŭ miaj okuloj aperis multaj tragediaj bildoj, unu post alia. Mi klare sciis, ke mia familio havas 16 sklavojn. Tamen foje mi intencis duobligi la nombron de sklavoj! 16—32! La ciferoj senĉese flagris antaŭ miaj okuloj. Ŝajnis al mi, ke tiu juna mastro estas ĝuste mi. Ĝuste mi mortigis la avon kaj patron de sklava knabo kaj perfortis lian patrinon! Mi sentis teruron. Mi sentis, ke paro da akraj okuloj penetras tra mia koro por min forkapti; mia lasta tago venas. Kaj mi panike kriegis.
"Kio okazas? Pro kio vi kriis?" Li milde demandis.
Mi ne povis paroli. Mi nur frotadis la okulojn.
"Vi timas min? Vi scias, ke mi ne atencos vin." Li amare ridis.
Mi pli kaj pli trankviliĝis. Mi atente rigardis lian vizaĝon kaj konstatis, ke ĝi estas neniom malica. Mi rememoris, ke foje li savis min. Mi tre miris kaj demandis:
"Kial tiam vi savis mian vivon? Ankaŭ mi estas sklavoposedanto, via malamiko. Kial vi ne lasis, ke la radoj de tiu aŭto min dispecigu?"
Li maldolĉe ridetis. Post longa silento li afable respondis:
"Eble pro tio, ke mi ankoraŭ havas la koron de sklavo."
Mi silente rigardis lin kaj tre volis plori.
Vidante, ke mi ne parolas, li pensis, ke mi ne komprenas lian respondon. Li do faris jenan klarigon:
"Tute rezigni propran feliĉon sed klopodi por feliĉigi aliajn homojn; neniom penti pri volonta vivofero – eble ĉi tio estas la koro de sklavo. Tian koron mia avo heredigis al mia patro; tian koron la patro heredigis al mi."
Li almontris la bruston. Kaj ŝajnis al mi, ke mi vidas ke granda punca koro potence batas en lia brusto. Mi rigardis mian bruston, sed ĉarma flanela vesto ĝenis.
"Ve, la koro de sklavo! Kiam mi povus ĝin forigi!" Lia dolora voĉo pafiĝis rekte en miajn orelojn, pro tio mi tuj kovris la orelojn.
Sed mi ne havas eĉ la koron de sklavo! Eble ankaŭ alispecan koron mi ne havas! Mi preskaŭ falis pro subpremado de la honto, teruro, malĝojo kaj konfuzo. Mi eĉ ne rimarkis lian foriron.
* * * *
Poste ni apenaŭ nin revidis.
Li fariĝis pli kaj pli stranga. Liaj spuroj malofte vidiĝis en la stadiono. Mi ne vidis plu, ke li promenas ekster la universitato. Mi iris al lia dormoĉambro, sed ne trovis lin. Ni fremdiĝis.
Poste mi forgesis lian rakonton. Mi havis aliajn amikojn. Mi havis ankaŭ amuzojn, vizitis kinejon kaj balejon kaj ludis kun amikino golfon. Babilante kun amikoj pri respektivaj sklavoj, mi fiere diris: "Mi havas dek ses. Mi multigos sklavojn ĝis tridek du!"
Kelkajn jarojn post kiam mi estis diplomita, mia deziro estis realigata. Mi ekhavis 32 sklavojn! Ili lojale servadis al mia tuta familio. Mi estis gaja kaj feliĉa. Mi jam tute forgesis la rakonton de Peng pri sklavoj.
Iun tagon mi kaj la edzino estis refreŝigataj en flora ĝardeno. Kvin sklavinoj servis al ni ambaŭ. Dume mi foliumis ĵurnalojn. Hazarde mi trafis novaĵan rubrikon kaj vidis raporton pri pafmortigo al revoluciulo. Laŭnome mi konstatis, ke la ekzekutito estas ĝuste Peng, kiu savis mian vivon kaj kiun mi tute forgesis. Tiumomente lia rakonto kaj ĉio alia retorentis en la maron de mia memoro. Ve, tiel lia koro de sklavo estis finita! Ho, tiel la sklaveco de lia familio estis finita! Eble estis feliĉe al li. Tamen mi ne povis forigi bedaŭron kaj rimorson, rememorante lian savon. Mi kontemplis al la ĵurnalo. Sekvis du ĝemoj.
"Kara, kial vi ĝemas, se ni bone vivas?" La edzino etendis la manon kaj karesis la mian, fiksante sur mia vizaĝo rigardon mildan kaj miran.
"Nenio. Iama kunlernanto mortis," mi flegme respondis.
Vidinte la amoplenan, belan vizaĝon kaj brilajn grandajn okulojn de la edzino, mi denove forgesis ĉion! -----------(1931)