• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-14 09:22:18    
Solena inaŭguro de la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto en Havano

cri

La 21-an de marto en kuba ĉefurbo Havano inaŭguriĝis la 7-taga 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Ekde hodiaŭ ni preparas por vi serion da specialaj programeroj pri tiu kongreso.


La ĉeftemo de ĉi-foja kongreso estas "Kia Esperanto-movado por Ameriko?". En la inaŭguro, kultura vicministro de Kubo s-ro Ismael Gonzalez Manelo donis salutvortojn.
Cetere doktoro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, Michela Lipari, estrarano de UEA pri landa agado kaj aliaj sendis gratulajn mesaĝojn al la kongreso. En sia salutmesaĝo, s-ro Renato Corsetti skribis,
"Mi estas konvinkita ke Esperanto estas lingvo amerika. Tion mi diras kaj rediras al ĉiuj, kiuj insistas ke en la 19-jarcenta Bjalistoko, ktp… Esperanto estas lingvo amerika, ĉar nur en Ameriko nuntempe oni pli rigardas al la estonteco ol al la pasinteco, kaj nia lingvo povas prosperi nur ĉe homoj, kiuj rigardas al la estonteco."
Pli ol 170 esperantistoj ne nur el amerikaj landoj, kiaj Kubo, Kolombio kaj Kostariko, sed ankaŭ el eŭropaj kaj aziaj landoj, kiaj Belgio, Francio, Germanio, Ĉinio kaj Izraelo ĉeestis al la kongreso. Reprezentantoj de diversaj landaj asocioj respektive salutis la kongreson.
Interalie ankaŭ nia juna redaktorino, s-ino Mirinda donis salutmesaĝon nome de la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia.
En paŭzo de la kongreso, kuba aktorino tre bone konata de la kubaj esperantistoj kaj ankaŭ de multaj vizitantoj s-ino Georgina Almanza prezentis poemon titolitan "Latinoamerika Pastro Nia", la poemo estis verkita uruguaja verkisto Mario Benedetti kaj esperantigita de s-ro Gustavo Morales. Aktorino Georgina Almanza posedas altrangajn distingojn de la kuba ministerio pri kulturo kaj prezentis unuafoje al esperanto publiko en la jaro 1990 kadre de la Universala Kongreso en Havano. Estis konata de la internacia komunumo pro ŝiaj prezentoj en la Universalaj Kongresoj de Valencio kaj Montpeliero.
Fine prezidantino de Kuba Esperanto-Asocio kaj de la loka kongresa komitato de la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto Maritza Gutierrez Gonzalez deklaris malfermiĝon de la kongreso.
La inaŭguro de la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto finiĝis per kultura donaco alportita de koruso el provinca lernejo Paulita Conceptcion, formata el 30 geknaboj. Ili regalis al ĉiuj ĉeestantaj esperantistoj kuban kanton titolitan "Venu nun la espero", estas bela kaj optimisma kanzono de la kuba kantistino s-ino Silvio Rodriguez.