• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-14 18:15:26    
Fokusigu Atenton al Boao (2)

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la speciala programereto Fokusigu Atenton al Boao. Hodiaŭ ni rakontos historion de la "patro de Boao", sinjoro Jiang Xiaosong. Bonvole aŭskultu:

Blua krada ĉemizo kun kuspitaj manikoj, blu-nigra pantalono kaj tolo-ŝuoj, el ĉi tiu portado de sinjoro Jiang Xiaosong, vi certe ne vidas ke li estas riĉulo, sed ĉiuj artaj temperamentoj estas montritaj en lia pala hararo, netaŭga por lia aĵo.
Sinjoro Jiang Xiaosong, ĝenerala direktoro de la Boao-a Investa Akcia Limigita Korporacio, naskiĝis en 1951 en Ŝanhajo, estas filo de la ĉina fama filma reĝisoro Jiang Junchao kaj la ĉina fama filma aktorino Baiyang, kaj ĉefa akcelanto de la Boao-a Forumo por Azio. Li estas nomata kiel la "patro de Boao", kial? 2 rakontoj respondas tion.
La unua estas la rakonto pri 2 juanoj de renminbi:
En 1992, sinjoro Jiang Xiaosong la unuan fojon venis al la urbeto Boao, la ĉemara urbeto de Qionghai-urbo de la ĉina suda provinco Hainan. Li sidis sur pramo por veni al insulo. Kiam li malsupreniris el la pramo, li volis pagi 2 juanojn de renminbi al maljunulo de la pramo, sed la maljunulo persistis en rifuzo, diris ke normale vilaĝanoj sidas sur la pramo, li ne pagigas ilin. Jiang Xiaosong diris: "sed mi estas gasto", la maljunulo respondis: "Ĝuste pro tio, mi eĉ pli ne pagigas". Tiu afero multe kortuŝis sinjoron Jiang Xiaosong, li pli multe amas tiun lokon, ankaŭ tio akcelis lin fari decidon investi kaj ekspluati Boao.
En novembro de 1992, sinjoro Jiang Xiaosong komencis organizi dombienan ekspluatan limigitan korporacion en la ĉina suda provinco Hainan. Li nomis sian ekspluatitan teron "Boao-a Akvourbo". Li amas Boao je la unua vido, Boao vekis lian artan verkan impulson, se kiel ajn malfacilojn li renkontis, li ne volis forlasi Boao.
La Boao-a natura ekologia protektado estas preskaŭ perfekta, kaj fremdlandaj specialistoj laŭdis Boao kiel "la plej perfektan virgan lokon de la mondo pri natura media protektado en enirejoj al maroj, kaj kiel paradizon de la homaro". Boao postulas ekspluatadon, pli multe postulas protektadon. Jiang Xiaosong komencis sian elstaran kreadon, sola speciala temperamento de artisto eniris la tutan ekspluatan procezon de Boao. De la komenco, Jiang Xiaosong rigardas Boao kiel artaĵon, kaj cizelis Boao. Li venis al ĉiuj lokoj de Boao, esploris topografion kaj popolstaton; li invitis internajn kaj eksterajn specialistojn por studi kaj desegni planon; li ankaŭ sendis laborantojn al Tajlando, Japanio kaj Aŭstralio por vizito kaj lerno.
Jiang Xiaosong de nigra hararo ĝis blanka, enverŝis sian tutan zorgon kaj energion en la konstruadon de Boao. Nun la urbeto kun stratetoj kaj kelkaj miloj da homoj jam fariĝis la fokuso atentata de Azio, eĉ de la mondo.

La alia rakonto estas tio, ke en 1997 ekkonstruiĝo de la unua tutinsula links golfejo de Azio en la insulo Shapo en la urbeto Boao, per sia propra nomo sinjoro Jiang Xiaosong invitis japanan eksĉefministron Morihiro Hosokawa kaj lian edzinon kaj aŭstralian eksĉefministron Robert James Leehawke kaj lian edzinon. Jiang Xiaosong sekvis ilin suriri jakton kaj ĝuis vidaĵojn. Vespere de tiu tago, Morihrio Hosokawa, Robert James Leehawke kaj Jiang Xiaosong babilis tutnokte. La 2 iam politike gravaj personoj parolis pri la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboron kaj la Monda Ekonomia Forumo en svislanda Davos. Eŭropo havas Eŭropan Union, norda Ameriko havas la Nord-Amerikan Liberan Komercan Organizon kaj ankaŭ Afriko havas la Afrikan Union, sed Azio ne havas sian propran organizon. Religio, kulturo kaj ekonomia disvolva nivelo de landoj de Eŭropa Unio estas relative unuecaj, sed tiuj de aziaj landoj havas grandan diferencon, kaj aziaj landoj havas proprajn lingvojn. Sed evoluintaj kaj evoluantaj aziaj landoj esperas fortigi regionan ekonomian kunlaboron, tio postulis fondi dialogan altanon por profundigi interfluon, harmonion kaj kunlaboron inter aziaj landoj.
Pri la ĉefstabejo de tiu azia organizo, la urbeto Boao havas superan geografian lokon kaj belajn pejzaĝojn, oni povas instali la ĉefstabejon en Boao kaj ĉiujare regule per la maniero de azia forumo kolekti diverslandajn personojn politikajn, komercajn kaj akademiajn ĉi tie por altnivela dialogo.
Tial, granda ideo ekformiĝis. Nelonge, Robert James Leehawke sendis leteron al ĉina prezidanto sinjoro Jiang Zemin prezentante tiun proponon. Poste, iom post iom maturiĝis la ideo pri Boao-a Forumo por Azio.
Refoje parolante pri tio, Jiang Xiaosong ankoraŭ ne maskis sian fieron, li diris:
"Mi sentas ke tiam oni vere havis saĝan rigardon, post kelkaj dekoj da jaroj, hodiaŭ oni retrorigardas tion, mi povas doni tian konkludon, ke en Azio laŭ la denaska vidpunkto, oni ne trovas iun lokon pli bona ol Boao, ĉar Boao vere havas riverojn, lagojn kaj maron, ankaŭ 3 montojn kaj 3 insulojn. En Azio, nur Boao havas tian tersurfacon."

Karaj aŭskultantoj, Kio estas la pasinteco, la hodiaŭo kaj la estonteco de la urbeto Boao? Ankoraŭ serĉu respondon el la parolo de sinjoro Jiang Xiaosong.
Raportisto: Ĉu Boao kaj la Boao-a Forumo por Azio estas via verko?
Jiang: Boao kaj la Forumo enhavas mian klopodadon, sed devas esti komuna verko, la ĉina potenco, azia postulo kaj konsciaj personoj kune akcelis la Boao-an Forumon por Azio.
Raportisto: Kie la unua kapitalo por ekspluati Boao fontis en la komenco?
Jiang: El mia propra akumulado, ankaŭ mi laboris por Boao, mi faris aliajn aferojn, ekzemple kinajn kaj televiziajn. Pro tio ni akumulis kelkajn kapitalojn.
Raportisto: Kio estas via celo kiam vi invitis al Boao japanan eksĉefministron Morihiro Hosokawa kaj aŭstralian eksĉefministron Robert james leehawke?
Jiang: Fakte antaŭ tiu tempo, en 1996, japana eksĉefministro Morihrio Hosokawa havis tiun ideon. Tiam ni festis la Novjaron en Japanio, mi diris ke mi investas kapitalon en Boao, li babilis kun mi pri forumo en Davos, tiam mi ne sciis la forumon en Davos, sed tio estas la plej frua inspiro. Poste Morihrio Hosokawa kaj Robert James Leehawke fariĝis miaj amikoj, nia komuna penso estas kiel fari signifan aferon al tiu regiono kaj al Azio per niaj nunaj materialoj, tio estas nia plej frua ekirpunkto.
Raportisto: Ĉu vi estas la patro de Boao?
Jiang: Mi estas la "azia filo".
Raportisto: Kio estas via animstato kiam vi vidas hodiaŭan amason da konstruoj en Boao?
Jiang: Mi pli multe kortuŝiĝas kaj ĝojas ol aliaj homoj, la tuta disvolvo de Boao estas la movada procezo, oni malfacile imagas la figuron de Boao en la antaŭaj 10 jaroj eĉ antaŭ 3 jaroj, se en la venonta jaro, ni vidos Boao, hardvaro kaj softvaro pli multe disvolviĝos.
Raportisto: Boao senĉese disvolviĝas, disvolvo estas facila, sed regado estas malfacila. Kio estas viaj opinioj pri tio?
Jiang: Mi opinias, ke en la pasinteco, mi estis fiera pri multaj aferoj, ankaŭ embarasita de multaj aferoj, ĉar multaj aferoj ne iris laŭ mia imago. Sed ĝenerale dirite, oni senĉese introspektis, altigis kaj disvolvis Boao. Por Boao, mi faris tre bravan aferon, en mia plej malfacila tempo, Boao ne estis libere vendita je unu colo da tero. Tio garantiis ke hodiaŭ ne formiĝis malorda ekspluata situacio, mi eble havas specialan emocion al Boao, ĉar mi sentas ke mi ricevis tiel bonan materialon el la Ĉielo, mi ne havas kialon fariĝi nekompetenta tajloro kaj malbone tajli tiun vestomaterialon.
Raportisto: La Boao-a Forumo por Azio nun estas baze formita, do kion vi planas fari en la estonteco?
Jiang: Mi daŭre konstruos novajn konceptojn, daŭre faros la 2-an kaj la 3-an forumojn en Boao, la disvolvo de Boao ne fariĝos la orienta Davos, sed la azia Ĝenevo en la 21-a jarcento.
Raportisto: Kio estas via idealo?
Jiang: Mi sentas, ke la homovivo estas limigita, kiel viro, mi povas fari feliĉan aferon favoran al la lando, la homoj kaj la familianoj, mi estas tre kontenta, en tiel multaj jaroj mi faris la bonan aferon---Boao.
Raportisto: Ĉu vi volas paroli pri via familia vivo kaj viaj hobioj?
Jiang: Mia edzino estas japanino, ŝi kaj mia filino estas en Japanio, mia fakta gvidanto estas mia filino, ŝia aĝo estas 13, miaj afero kaj familio estas tre fortunaj kaj feliĉaj, en tiuj multaj jaroj, normale en kvarono de monato mi troviĝas kune kun miaj familianoj en Japanio, kvarono en Boao, kvarono en Pekino aŭ Ŝanhajo, kaj en la lasta kvarono en alia lando. Sed en kiu ajn loko mi troviĝas, mi telefonas kun miaj familianoj ĉiutage. En mia familio, mia filino gvidas min, mi gvidas mian edzinon kaj mia edzino gvidas mian filinon. Mi havas fortan familian koncepton. La ŝtato, ĉiuj homoj kaj mia propra familio ne povas manki, la kompreno kaj subteno de miaj familianoj estas mia labora movforto.