• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-16 18:37:40    
Filino de Tero--Liao Xiaoyi

cri
Sinjorino Liao Xiaoyi naskiĝis en 1954. Ŝi lernis filozofion en sia universitata tempo kaj laŭ sia volo en 1986 ŝi fariĝis asistanta studanto de la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj. Se ŝi irus plu sur tiu vojo, do eble hodiaŭ ŝi daŭre studu sian amatan filozofion en la ĉina Akademio. Kial ŝi sin dediĉas al la media protektado? Intervjuate sinjorino Liao Xiaoyi sciigis al ni la kialojn, ŝi diris:
"Mi legis 2 librojn pri la medio, tiam mi sentis ke ni baldaŭ perdos nian hejmon, sed ni postulas hejmon, la nacio postulas hejmon, kiam la bazo de la vivo de la homaro estas minacata, tiam oni devas fari reagojn. La alia kialo estas: tiam mi studis la ĉinan modernigon en la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, sed la modernigo postulas bazon, kiam akvo, energio, ekologia varieco troviĝas ĉe la disfala rando, tiam ni neniel povas plenumi la modernigon kaj disvolvon. Tial tiam mi sentis ke mi devas fari iujn aferojn por tio."
En 1990, sinjorino Liao Xiaoyi komencis publikigi artikolojn pri la medio kaj fariĝis sendependa produktisto de mediaj filmoj kaj televidaĵoj. Liao Xiaoyi ofte diris, ke ĝuste estas media protektado kiu turnis ŝin el librovermado al filmproduktado. En la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, Liao Xiaoyi vidis medioprotektan filmon, tiam la impulsa forto de la bildo donis inspiron al ŝi, tial ŝi komencis fari filman kreon pri media protektado. De 1990 ĝis nun, ŝi kamerais multe da mediaj filmoj kaj televidaĵoj, ekzemple ŝia mempaga televidfilmo " Filinoj de la Tero" rakontas historiojn de multaj virinoj en la medioprotekta rondo. Specialaj medioprotektaj programeroj faritaj de Liao Xiaoyi kaj ŝiaj amikoj ofte estis elsendataj en ĉinaj televiziaj stacioj. Per ŝia objektivo, pli kaj pli multaj homoj sciis la gravecon de media protektado, komprenis progresintajn konceptojn kaj sciencteknikojn pri media protektado, kaj vidis medioprotektan disvolvon en aliaj landoj. Ŝia piedsigno restas en diversaj lokoj de la mondo.
En 1996, ŝi fondis ---Globan Vilaĝon de Pekino. De tiam ŝi faras la median edukon al civitanoj kiel sian tutvivan taskon. la Globa Vilaĝo de Pekino estas la popola medioprotekta organizo, ĝuste pro tio, la Vilaĝo havas sian propran superecon. Parolante pri tio, sinjorino Liao Xiaoyi diris:
"Mi sentis ke la plej granda supereco de nia organizo estas tredado de fadeno en kudriltruo inter diversaj fakoj. En unu vorto, estas klaŭne saltadi. Ĉar nia organizo ne apartenas al iu fako, tial ofte en iu medioprotekta movado, ni invitis homojn de diversaj fakoj, ekzemple de medioprotektaj burooj, lernejoj, sociaj kvartaloj kaj aliaj koncernaj fakoj,  ni invitis ankaŭ entreprenistojn kaj civitanojn. Normale ili ne havas tiun ŝancon por interfluado. Ni pensas ke tio estas tre grava, kaj la socio postulas tion. Tio estas unu el la roloj de popolaj medioprotektaj organizoj. La alia rolo estas ke ni havas niajn proprajn opiniojn kaj voĉojn, tiuj opinioj kaj voĉoj eble estas diferencaj kompare kun tiuj de la registaro. La registaro ne certe komprenas ĉiujn popolstatojn, sed ni estas gresoradikaj homoj, tutatage ekzistas kune kun civitanoj, ni komprenas iliajn volojn, povas esprimis tiujn volojn, kaj tio favoras al la registaro. Samtempe ni ne celas profiton, tial ni atentas la socian justecon, mediajn problemojn kaj malfortajn homojn, sed la entreprena rondo ne pensas tion."
Sinjorino Liao Xiaoyi ofte nomis sin "gresoradika homo", la gresa radiko fontis el la angla lingvo kaj esprimas la figuron de medioprotektaj popolorganizoj. En Ĉinio, greso reprezentas ordinaran devenon kaj obstinan vivforton, ankaŭ signifas la idealon ke greso, radikanta en la popolamaso, redonas la socion. Ŝi estas fiera pro sia servado en gresa organizo, ankaŭ ŝatas rakonti la historion de popolorganizoj pri media protektado per "Gresoradika Vojo".
Laŭ ŝi, media protektado estas ne nur regado de polucio kaj ekologia konstruado, intervjuate ŝi sciigis raportiston:
"En la estonteco, la konkurado pri ŝtata forto estas la vivologia konkurado, kaj la scienco pri la vivo dependas al genoj, kiu posedas genojn, tiu posedas la estontajn riĉfontojn. Kie troviĝas genoj, ĝuste en kreskaĵa varieco,en nia gena banko. Tial ni ne devas detrui nian genan bankon nur por la nuna energio, kiu tute povas esti ŝparata. La media protektado ne simple signifas nur protekti la medion, ĉar ankaŭ la tradicia kultura protektado estas grava medioprotekta problemo. La turismo estas grava industrio. Ni ne certe iros laŭ la industria modelo de la okcidento. Kontinuigebla disvolvo devas iri en la kondiĉo protekti kulturan kaj kreskaĵan variecon. Post kiam la materia postulo estas kontentigita, oni postulas kulturon, turismon kaj familiariĝon al la naturo, tial kiu posedas la historion kaj la naturon, tiu posedas la estontecon. Se ni detruos niajn historiajn riĉfontojn kaj krekaĵan variecon pro la nuna disvolvo, ni ne havos la estontecon."
De la fondiĝo, la Globa Vilaĝo de Pekino sin dediĉas al la konstruado de verdaj kvartaloj, sinjorino Liao Xiaoyi kaj ŝiaj amikoj mobilizis homojn ŝanĝi malbonajn vivmanierojn kaj elekti vivmanierojn amikajn al la medio. Ŝi opiniis, ke la verda vivmaniero estas la fonta preventado de la polucio, ankaŭ radikala metodo pri ekologia protektado. Ĉiu klopodado de la Globa Vilaĝo de Pekino celas tion ke la media protektado eniru la vivon.
Parolante pri la konstruado de verda kvartalo, Sinjoro Liao Xiaoyi diris:
"En verda kvartalo, loĝantoj ne nur apelaciis sed ankaŭ plenumis energioŝparon akvoŝparon kaj ruban specigon. Ni sciigis loĝantojn kiel ŝpari energion."
En la lastaj jaroj, la Globa Vilaĝo de Pekino jam faris kulturadon de verdaj kvartaloj en Pekino kaj multaj ĉinaj urboj. Nun Liao Xiaoyi konsideras konstruadon de verda kamparo.
Dum sia laboro en la Globa Vilaĝo de Pekino, sinjorino Liao Xiaoyi skribis multe da verkoj pri media protektado, inkluzive de medioprotektaj libroj kaj kantoj, ŝi faris medioprotektajn konceptojn popularajn, elkorajn kaj detalajn.
En 2000, sinjorino Liao Xiaoyi estis ununura premiito de la internacia media premio "Sopehie", nomita la "Eŭropa Nobel Media Premio".En 2001, ŝi akiris la aŭstralian plej altan median premion "Banksia" de 2001. Nun kiel unu el 4 mediaj konsilantoj de la organiza komitato de la 2008-ajaraj olimpikoj en Pekino, ŝi laboras por la verdaj olimpikoj.
Pri la verdaj olimpikoj, sinjorino Liao Xiaoyi kaj aliaj medioprotektaj personoj kune elmetis planon de verda 7.13, pri tio ŝi diris:
"Mi scias, ke la 13-a de julio estas la sukcesa tago pri peto de la okazigo de la olimpikoj. Nia plano verda 7.13 estas nomita pro tio. Ni esperas akceli popolamasan partoprenadon en media protektado. La 3 en la plano 7.13 estas la 3 subteniloj en la spirito de la olimpikoj, ili estas sporto, kulturo kaj media protektado; la 1 estas la tenado de popolamasa partopreno, kaj la 7 montras 7 medioprotektajn movadojn, inkluzive de ruba specigo, energioŝparo, protektado de kreskaĵa varieco, konstruado de verdaj kvartaloj, infana medioprotekta eduko, medioprotektaj agoj de laborantoj de entreprenoj kaj tradicia kultura protektado."
Sendube la laboro de sinjorino Liao Xiaoyi estas okupa, sed ŝi ne forlasis la laboron. Ĉar ŝi amas la laboron. Intervjuate, ŝi sciigis raportiston:
"Mi sentas ke mi elektis bonan vivon, kio esta bona vivo? Fari vian amatan aferon, fari aferon aprobatan de la socio kaj fari aferon kun bonaj homoj. Tiu vivo estas tre ĝojiga."
En la 2-a duono de la kuranta jaro, ŝi komencos serĉi historian kulturon, esploros naturajn riĉfontojn kaj daŭrigos sian vojaĝon pri media protektado.