• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-20 21:05:14    
Tian'anmen-placo de Pekino

cri

Kiel sciate, la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Pekino de la 24-a ĝis la 31-a de julio ĉijare. Same kiel antaŭe, ankaŭ la pekina kongreso aranĝos por kongresanoj interesajn ekskursojn. Laŭ la Dua Bulteno de la ĉijara kongreso, LKK aranĝos antaŭ-kongresajn, post-kogresajn kaj ankaŭ dum-kongresajn ekskursojn. En la ekskursaj itineroj vidiĝas multaj famaj urboj kaj vizitindejoj de Ĉinio. Kadre de nia programero Vojaĝo en Ĉinio, ni konigos ili unu post alia. Hodiaŭ ni komencu de la fama placo Tian'anmen de Pekino.

En la centro de Pekino, vid-al-vide al la fama Malpermesita Urbo ( nome la Imperiestra Palaco ) staras la pordego Tian'anmen. Antaŭ la pordego etendiĝas vasta spaco. Jen la placo Tian'anmen. Inter la placo kaj la pordego troviĝas sep blank-marmoraj pontetoj kun ŝtonaj balustradoj.
Konstruita en la jaro 1417 en la dinastio Ming, la placo estas unu el la plej grandaj placoj en la mondo. Sur ĝia 40-hektara tereno povas samtempe amasiĝi miliono da homoj.
La 1-an de oktobro, 1949, sur tiu ĉi antikva placo okazis la solena inaŭguro de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. La pordego estas simbolo de la nova Ĉinio, kaj ĝia figuro konsistigas la ĉefan parton de la ĉina nacia emblemo.
Sur la placo staras la impona Monumento de Popolaj Herooj. Sur la monumento videblas la gravurita skribaĵo de ĉina veterana ŝtatestro Mao Zedong kun la signifo: "Senmortas la Popolaj Herooj". La obelisko de la monumento staras rekte sur duobla plinto, kaj la malsupra plinto malpligranda estas ornamita per blank-marmoraj bareliefoj spegulantaj la bravan batalon de la ĉina popolo dum pli ol cent jaroj antaŭ la fondiĝo de la popola respubliko.
Sude de la placo troviĝas la Memora Halo de Mao Zedong. Ĝi havas 44 ok-angulajn verandajn kolonojn kun tegmentrandoj el flave glazuritaj tegoloj. Ĝia bazamento estas malhele ruĝa kun blank-marmoraj balustradoj.
Oriente de la placo estas la Muzeo de la Ĉina Historio kaj la Ĉina Revolucio, kaj okcidente, la Popola Halo, kiu povas enteni dekmil homojn kaj estas loko por la grava kunveno. La placo estas ne nur centro de la politika aktivado, sed ankaŭ vizitindejo por en- kaj ekster-landaj turistoj.
La placo Tian'anmen iam servis kiel kortega placo antaŭ la Imperiestra Palaco dum la feŭda socio. Komence de la 15-a jarcento, kiam la ĉefurbo de la dinastio Ming translokiĝis al Pekino, la placo Tian'anmen konstruiĝis jam en la rudimenta formo. Kaj en la sekvanta dinastio Qing, oni faris iom da plivastiĝo al la placo, kiu fine fariĝis la plej kompleta el ĉiuj kortegaj placoj en la ĉefurboj de la feŭdaj dinastioj.
En la dinastioj Ming kaj Qing, kiam imperiestroj surtroniĝis, aŭ la edikto pri iliaj edzinoj estis dekretita, oni okazigis la gratulan ceremonion sur la pordego Tian'anmen. Kiam komenciĝis la ceremonio, ĉiuj altrangaj ŝtatoficistoj kaj generaloj genuiĝis por esprimi sian gratulon. Akompanate de muziko, la imperiestra edikto estis transdonita al la oficejo de la kortega ceremonio por ĝin kopii sur flavaj paperoj kaj poste distribui al diversaj lokoj de la lando. Ĉio ĉi tio montris, ke la feŭa imperiestro estas la "Filo de la Ĉielo", tute diferenca de la ordinaruloj.
Oni diras, ke kiam Li Zicheng, gvidanto de la kamparana insurekcio en la lastaj jaroj de la dinastio Ming atingis la urbon Pekino, li streĉis sian pafarkon kaj forte pafis sagon al la horizontala tabulo super la pordego Tian'anmen, dum lia insurekcia armeo sturmis la urbon. Fine falis la dinastio Ming, pli poste ankaŭ la dinastio Qing ne evitis la pereon.
Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la placo fariĝis ankoraŭ pli bela kaj impona pro plivastiĝo kaj transformiĝo.