• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-21 15:38:38    
Kia Esperanto-movado por Ameriko?

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la speciala programereto pri la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto en Havano. La kongresa temo estas "Kia Esperanto-movado por Ameriko?" En la inaŭguro, s-ro Julian Hernandez Angulo, estrarano pri kulturo kaj disvastiko de Kuba Esperanto-Asocio kaj respondeculo pri la kongresa temo kaj la kultura programo de la loka kongresa komitato faris enkondukon pri tio.
Esperanto estas lingva, socia kaj kultura fenomeno kies daŭra evoluo dependas de la diversaj homgrupoj loĝantaj en malsamaj geografiaj regionoj. Ju pli ĝi adaptiĝas al regiona kaj landa kulturoj, des pli ĝi povos sukcesi tra la mondo.
Ananlizante la sociajn kulturajn trajtojn de amerikanoj, kian movadon vi propovas por sukcesigi epseranton en Ameriko? Ĉu movadon pli lingvan ol socian kaj kulturan?, ĉu movadon pli socian kaj kulturan ol lingvan?, ĉu movadon kies plej fortaj landaj asocioj helpu landojn kie la movado ne fortas aŭ kie ne estas esperantistoj?, ĉu movadon kie informado ludu gravan rolon por varbi novajn membrojn kaj trovi la homfortojn bezonatajn por atingi la nuntempajn celojn de Ameriko? Trovi plej taŭgajn respondojn al la demando kiu gvidas la tutamerikan kongreson estas la celo de la forumoj, prelegoj, debatoj kaj aliaj programeroj planitaj.