• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-21 16:54:55    
Kiaj esperantistoj por Esperanto-evoluo en Ameriko?

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la speciala programero pri la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto en Havano. En la 5-a tago de la kongreso, okazis forumo de Esperanto-instruado. Prezidantino de Kuba Esperanto-Asocio kaj de la loka kongresa komitato de la kongreso Maritza Gutierrez Gonzalez prezidis forumon pri disvastigo de Esperanto, ŝi ankaŭ faris prelegon titolitan "Kiaj esperantistoj por Esperanto-evoluo en Ameriko?"

En sia prelego, Mariza diris, ke oftaj demandoj aperas en strategiaj debatoj kaj kunsidoj, kiam oni pritraktas la diversajn flankojn de la esperantista moovado tutmonda. Idealaj kaj realaj esperoj ne tro ofte interkruciĝas en nia pli ol centjara vojo por evoluigi Esperanton. La amerika movado kun siaj teritoriaj kaj kulturaj ecoj pruvadas delonge, ke ja ekzistas bona potencialo por ke Esperanto disfloru kaj plifortiĝu sur amerikaj landoj. Kiel ni povas kontribui al kreado de tiuj esperantistoj, kiuj garantios la estontecon de la Esperanto-movado de Ameriko? Tiu kaj aliaj demandoj puŝas nin al konstanta serĉado de taŭgaj respondoj.