• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-21 16:57:58    
Kiel prezenti Esperanton al la ĝenerala publiko?

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la speciala programero pri la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto en Havano. En la lasta tago de la kongreso, okazis forumo pri informado de Esperanto. Estrarano de kuba Esperanto-Asocio pri utiligo de Esperanto, s-ro Alberto Garcia Fumero faris prelegon titolitan "Kiel prezenti Esperanton al la ĝenerala publiko?". Nun bonvole aŭskultu la sonkorespondaĵon pri tio!

En sia prelego, s-ro Alberto Garcia Fumero detale eksplikis iujn demandojn en la Esperanto-disvastigo. Ekzemple, el kie fontas la rezisto al ideo tiel logika kiel la uzado de lingvo neŭtrala kaj planita? Ĉu povas esti, ke la kutimaj manieroj prezenti Esperanton fortimigas homojn? Kiel eblas, ke oni senproteste kaj rezignacie akceptu la nunan lingvan ĥaoson, la nunajn malfacilaĵojn en ĉio rilata al la libera interhoma komunikado? Nia maniero pledi por Esperanto ne estu la sama por ĉiuj, sed ni adaptu kaj fleksebligu ĝin depende de la kultura kaj lingva fono de tiu, kiun ni celas konvinki.
Post la prelego, ĉeestantaj esperantistoj okazigis varman diskutadon pri la prelega temo.