• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-21 17:25:54    
Sukcesa fermo de la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la speciala programero pri la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto en Havano. Post diversaj aktivadoj en unu semajno, la 27-an de aprilo en la internacia novaĵ-agentejo de Havano, la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto sukcese fermiĝis. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton pri tio!
En la fermo, reprezentanto de la prezidanto de UEA, s-ino Flory Witdoeckt kaj prezidantino de la KEA, s-ino Maritza Gutierrez kaj aliaj respektive faris paroladon.
En paŭzo de la fermo, kuba aktorino tre bone konata de la kubaj esperantistoj kaj ankaŭ de multaj vizitantoj s-ino Georgina Almanza prezentis poemon verkita uruguaja verkisto Mario Benedetti kaj esperantigita de s-ro Gustavo Morales. Aktorino Georgina Almanza posedas altrangajn distingojn de la kuba ministerio pri kulturo kaj prezentis unuafoje al esperanto publiko en la jaro 1990 kadre de la Universala Kongreso en Havano. Estis konata de la internacia komunumo pro ŝiaj prezentoj en la Universalaj Kongresoj de Valencio kaj Montpeliero.
Sekve, estrarano de KEA pri utiligo de Esperanto, s-ro Alberto Garcia Fumero deklaris la rezolucion de la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto.
La kongresa rezolucio prezentas kelkajn postulojn al la amerikaj esperantistoj el Kanado, Usono, Kubo, Meksiko, Kostariko kaj Brazilo kaj iujn proponojn al UEA.
Cetere, prezidantitno de la Kuba Esperanto-Asocio oficiale transdonis la kongresan flagon al ĉeestantaj kanadaj delegitoj, kaj delegito de la Kanada Esperanto-Asocio faris paroladon pri la 7-a Tutamerika Kongreso de Esperanto okazota en Calgary de Kanado en majo 2007. La transdona ceremonio puŝi la fermon al la plej alta tajdo. Poste Maritza Gutierrez deklaris, ke la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto en Havano oficiale fermiĝis.