• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-23 18:30:59    
Cui Jiayou---instruisto de Esperanto en Pekino

cri
Antaŭ nelonge, ni infomis en nia programero, ke pli ol 80 studentoj de Ĉina Admisntra Softvara Instituto eklernis Esperanton. La esperanta kurso, funkciigata kune de la Monda Esperanta Turisma Asocio invitis sinjoron Cui Jiayou kiel instruiston. Cui Jiayou, esperantisto el ĉina norda provinco Heilongjiang jam delonge sinĵetas en la Esperanto-Movado. Post la funkciigo de la esperanta kurso en Pekino, li ricevis pli ol 30 gratulajn mesaĝojn de esperantistoj el diversaj landoj, inter ili tiu de prezidanto de UEA Renatto Corseti leĝiĝas:
"…Mi petas vin transdoni la gratulojn de Universala Esperanto-Asocio nome de la tutmondaj esperantistoj al la universitataj instancoj, kiuj konsentis pri la starigo de la kurso. Samtempe bonvolu saluti viajn studentojn nome de la eksterlandaj esperantistoj, kiuj atendas multon de ili"
Sendube prezidanto Corrseti metas esperon sur la komencantoj.
Antaŭ nelonge, sinjoro Cui Jiayou vizitis nian radion kaj akceptis nia intervjuo
Sinjoro Cui Jiayou havas alian taskon laboranta en la instituto, establo de retstacio por la instituto. Fakte li mem jam establis du retejojn esperantan kaj ĉinlingvan por propagandi esperanton.
En sia gratula mesaĝo, prezidanto de SAT-amikaro sinjoro Henri Masson diris, "sukceson mi deziras al ĉiuj gelernantoj. Mi esperas ke ankaŭ ĉe vi aperos intereso pri la liberaj komputilaj programoj. Kiun espertistoj adaptas al uzo de Esperanto." Ni deziras, ke sinjoro Cui duoble sukcesos kaj en instruado kaj en establo de retstacio por la instituto al kiu li servas per instruado de Esperanto.
Cui Jiayou esperas, ke liaj lernantoj amikiĝos kun esperantistoj el diversaj landoj dum la UK de Pekino.