• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-25 17:08:49    
Bakin: Porkido kaj Kokidoj (1)

CRI
Mi staras ĉe fenestro. Branĉetoj milde skuiĝas, la sunaj radioj diafanigas verdajn foliojn. Subite mi vidas nigran konturon de malgranda vermo sur la dorso de sternita folio. Blanka brilo sagas preter mia rigardo. Tio estas blanka papilio, fluganta preter arba pinto kaj malaperanta en la fono de la lazura ĉielo. Mia rigardo sekvas la papilion, sed tegmenta rando ĝenas. Pasero elŝovas la kapeton, sed baldaŭ forturnos ĝin kaj saltas for de sur la tegmenta rando. Subite branĉoj estas agitataj, kaj mi eksentas agrabligan malvarmeton en la ĉambro.
La arbo ekster la fenestro estas pampelmusa. Sur iuj branĉoj jam pendas tase grandaj verdaj fruktoj, ankoraŭ ne maturaj.
Sufoke varma vetero levas mian manon al la ŝvitoplena frunto.
Estas proksimume la 9-a horo, tempo de plej granda kvieteco en korto. En ĉiu antaŭtagmezo mi povas legi libron, almenaŭ duhore. Tial mi plej amas la matenon. Hodiaŭ tre varme estas, tamen mi restas trankvila.
Ĉi tie estas mia hejmo, tamen la loko estas fremda, ĉar mi foriris antaŭ pli ol 10 jaroj kaj revenis antaŭ pli ol 20 tagoj el loko malproksima je miloj da kilometroj.
Tage ĉiuj eliras, aŭ al lernejoj aŭ al institucioj por laboro. Sole mi restas hejme, kvazaŭ en gastejo. Fojfoje mi vizitas parencon aŭ amikon. Plejpartan tempon mi pasigas per legado, skribado kaj babilo. Nenion mi devas fari.
Subite mi aŭdas ledŝuajn sonojn sur vojo el ŝtonaj platoj. Baldaŭ la paŝoj pli kaj pli malfortiĝas, ĝis neaŭdebleco. Mi rekonas el la paŝoj, kiu tie iras, mi do kuntiras la brovojn, pretervole, tamen ne senkaŭze. Mi levas la kapon kaj observas la bluan ĉielon kaj verdajn arbojn, kvazaŭ atendante ion.
"En lian patrinon! Kiu bastardo klaĉas kontraŭ mi? Mi bredas porkon, kontraŭleĝe? La vivkosto estas pli kaj pli alta. Kiu ne volas gajni kroman monon? Ankaŭ bredo de porko estas ekonomio!"
Iu laŭte parolas, per arĝenta voĉo de 17-18-jara junulino. Sed mi distingas, ke tio estas vidvino Feng, pli ol 30-jara. Antaŭ unu horo mi vidis, ke ŝi staras ĉe la pampelmusujo en la korto kaj rigardas kun kontenta rideto nigran porkidon kiu estis muzelumanta teron en la sama korto kaj 5 flavajn kokidojn kiuj estis kviete bekantaj larvojn aŭ vermojn. Ŝia rigardo ĉiam sekvas moviĝojn de la porkido kaj kokidoj. Ŝi murmuras pri io. Ŝi portas robon faritan el nigra atlaso. Ŝia staturo estas malalta kaj grasa; la vizaĝo, nigre flava, ronda kaj plata; kaj la lipoj, tre maldikaj. Ofte vidiĝas du vicoj da neĝe blankaj dentoj. Mi subridas pensante, ke estas bona bildo el ŝi, la porkido kaj kokidoj.
Ŝajne ŝi rimarkas mian spektadon. Ŝi do rapide sin forturnas kaj eliras kun ioma embarasiĝo.
Pro la porkido kaj kokidoj okazis pluraj kvereloj en la korto. Ekzemple, antaŭ pli ol 10 tagoj, en serena mateno, laŭdire filo de gasto el ĉambroj sur la maldekstra flanko pelis la kokidojn en necesejon, ĉi tio kaŭzis ke vidvino Feng hopadis kun akraj krioj kaj elspiroj tra la korto anatemante kaj insultante la knabon kiu forpelis ŝiajn kokidojn.
"Hufaĉa fifilo, ĉiutage, turmentas miajn kokidojn! Ĉu ci maĉos feliĉon pro ilia morto? Kiel mi ofendis cin? Ludema? Ci povas ludaĉi aliloke aŭ alimaniere. Kial ci turmentas miajn kokidojn? Ĉu ci pensas, ke mi timas cin? Kiam cia patraĉo revenos, mi kalkulos kun ci. Hundidaĉo, mallongan vivon al ci! Ci vidos mian kapablon!"
"Kalkulu do! Mi ne timas cin, inaĉo! Kiu hundo envenis al ci… ciaj kokidoj? Cia lango putros, ci malbone mortos, ĉar ci kulpigas senkulpan homon." La filo de Wang aŭdace reatakis.
"Ci kuraĝas anatemi? Kiu do, se ne ci testuda filaĉo? Kiel mi povus kulpigi cin, se ne ci tuŝis miajn kokidojn? Mi ne tuŝas cin, sed ci insultas min! Ci, mallongan vivon! Ci, dishakota! Ci…"
"Venu venu envenu! Demetu la pantalonon! Mi ne timas…"
Vidvino Feng tiom koleris, ke ŝiaj piedoj tremis kaj tretis. Blasfemoj navetadis inter ŝi kaj la knabo. Mi sentis nur ĝenon. La reciproka insultado daŭris pli ol duonan horon, ĝis la filo de Wang sentis sin eklipsata kaj foriris.
Post tagmanĝo mi iris sur straton kaj vidis, ke la kokidoj promenas sub arbo. Mi preterpasis strateton kaj vidis tra malfermita pordo de korteto, ke vidvino Feng ludas maĝangon kun 3 virinoj. Vidvino Feng gaje ridis, certe pro tio, ke ŝi gajnis la partion.
Vespere mi revenis kaj vidis, ke ili ankoraŭ ludas. Tamen lumigis jam ne la suno, sed 50-kandela elektrolampo.
Foje du el ŝiaj kokidoj kuris en mian ĉambron por serĉi nutraĵon. Mia plej juna nevo elpelis ilin, sed ĝuste tiam ŝi aperis el la dekstra flanka apartamento, vidis tion, malgaje grumblis sur perono kaj laŭte riproĉis:
"Senhontaj! Vi havas manĝon hejme, sed vi kuris al sovaĝa loko por beki malpuraĵon kaj esti elpelataj. Tamen eĉ brueti vi ne kuraĝas! Vi, timemaj estaĵoj!"
Mi konsilis, ke la nevo ignoru ŝiajn vortojn. Li mallaŭte insultis iom ŝin kaj jam klinis la kapon al libro.
"Vi estas batitaj, vi ne kuraĝas krii! Vi, senutilaj pecoj! Se vi kuros plu tien, uloj vin mortigos, aŭ mi rompos viajn krurojn!"
Neniu eliris por fari refuton, ŝi do sentis sin triumfa. Post duona horo ŝi denove ludis maĝangon, sidante ĉe tablo, kun paŭto.
Ŝiaj kokidoj same venis en nian loĝejon. Mia nevo forestis. Mi lasis, ke la kokidoj laŭplaĉe ludu kaj serĉu ion. Tiam ŝi estis en la korto kaj certe vidis siajn kokidojn eniri kaj elveni. Ŝi mem eliris kun rido, anstataŭ rompi la kokidajn krurojn.
Iufoje ŝi rimarkis mankon de kokido. Ĉu ĝi forkuris ien aŭ, kiel ŝi poste abribuis, la filo de Wang mortigis ĝin? Aŭ ĝi dronis en kanaleto? Neniel ŝi trovis ĝin. Ĉe la krepusko de tiu tago ŝi laŭte sakris en la korto:
"Envenigita de hundo! Testuda idaĉo! Kadavra bubo! Ci ŝtelis la kokidon! Diablo en cian patrinon! Mortaĉu de ventra ŝvelo! La kokido disrompu cian stomakon! Mortaĉu de kokfeka veneno, de gorĝa piko! Elputru ciaj stomako, intestoj, koro, hepato… ilin koko beku, hundo mordu! Mortaĉu dolorege!…"
Neniu respondis. Mi intence staris ĉe la fenestro, por spekti ŝian insultadon. Ŝi portis indienan ĉemizon kaj nigrakrepan pantalonon. Sakrante ŝi movegis jen la manojn jen la piedojn. La neĝe blankaj dentoj ankoraŭ pli nigrigis ŝian vizaĝon.
"Elpaŝu, kiu ŝtelis mian kokidon! Ne kaŝu cin timeme en angulo! Ci manĝis mian kokidon, cia tuta vivo estos malfeliĉa, cia tuta familio estos malprospera!…"
Mia nevo paŝis al mi kaj mallaŭte diris, ke ŝi estas eminenta pulĉinelino. Ni ambaŭ ridis.
Ŝi blasfemis pli ol unu horon.
Proksimume je la 10-a de la sekva tago, ŝi denove sakris ĉe sia pordo. Ŝi elbuŝigis la samajn vortojn kaj aldonis:
"Ci ŝtelis mian kokidon! Ci pensas, ke mi estas timema kaj malforta? Mi jam scias, ke ci ŝtelis la kokidon. Mi mortigos cin, bate, strangole. Ci, ne kreskos, ci bastardo!… Kiu volonte perdus energion en bredado, se la vivo ne estus malfacila?… Ci, naŭza peco! Ci tiom suferigis min, ci senkompata, ci mallongaviva, ci…"
"Kiun ci insultas? Klare diru!" La filo de Wang elvenis kaj rikane interrompis ŝian bruadon. Ĉi tiu knabo, malpli ol 12-jara, havis longan vizaĝon, altetajn zigomojn kaj elstaran mentonon.
"Kiun? Ĝuste cin! Ci testudido! Ci ankoraŭ aŭdacas? Mi distretos cian ventron kaj deigos cian kacon!" Ŝi saltis, kun ruĝa vizaĝo.
La knabo vire alpafis trans la korton: "Kacon? Kacon al ci! Multaj ja envenis al ci, ci kutimas, ci eĉ buŝe jam ne povas ellasi kacon. Mi havas, al vi, brakumu ĝin noke, dolĉe!…"
Ŝi tiom indignis, ke ŝi saltis en la korton por bati la knabon. Sed ŝi kuris nur kelkajn paŝojn kaj jam haltis; salivo ŝprucis ĉien kaj ŝi balbutis: "Ci, ci instulas min! Bone, mi portempe lasu cin, bastardaĉo! Ĝis via patrino revenos. Mi demandos ŝin, ĉu vere la kaco de ŝia edzo elfaris cin, baldaŭ mortontan knabaĉon!…"
Mi jam ne povis elteni la bruadon kaj tiomon da maldecaj vortoj. Mi do eliris por viziti amikon, anstataŭ legi plu.
Tio okazis antaŭ 2 tagoj.
Poste ŝi aĉetis ankaŭ porkidon. La bruto ne kaŭzis drastan kverelon. Sed mi kelkafoje aŭdis sekretan kritikon pri tio, ke la korto malpuriĝis pro la porkido. Samkortaj loĝantoj fariĝis pli kaj pli malkontentaj kaj iuj jam grumblis. Plendis ankaŭ miaj genevoj. Tamen ankoraŭ neniu elpaŝis por fari publikan proteston al vidvino Feng.