• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-27 17:20:47    
Fonto de Tera Tago

cri
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi scias la fonton de la Tera Tago?
La jaro 1970 estis eventplena jaro en Usono. En tiu jaro, lumfibra teksaĵo  estis inventata, la tragedio de la Apollo 13 kaŭzis malsukceson de la plano suriri sur la lunon, la usona fama orkestro Beatles malorganiziĝis kaj nukleo ellasiĝis en nuklea fabriko kaj aliaj malbonaj aferoj okazis.
Tiam usonanoj tuttage enspiris postgason kun plumbo ellasitan el aŭtoj. Fabrikoj senskrupule ellasis densan fumon kaj malpuran akvon, sed ĉiam ne maltrankvilis ke ili estos akuzataj aŭ riproĉataj de publika opinio. Ekzistis tre malmultaj "medioprotektaj personoj".
Ĝuste en tiu historia fono, la unua Tera Tago naskiĝis. La 22-an de aprilo en 1970, 25-jara lernanto de la juroscienca kolegio de la usona Universitato Harvard sinjoro Denis Hayes iniciatis kaj organizis medioprotektan movadon. Pro tio Denis Hayes estis nomita kiel la "patro de la Tera Tago".
De sia infaneco, Denis Hayes amas la naturon. Kvankam li lernis juron en la universitato, tamen li ĉiam turnis la atenton al la mediaj problemoj. En 1969, senatano Gaylord Nelson proponis, ke oni okazigu prelegojn pri la mediaj problemoj en usonaj diversaj universitatoj. Aŭdinte tiun proponon, Denis Hayes pensis okazigi tian prelegon en la urbo Cambridge, tie la universitato Harvard troviĝas. Li sciigis tiun ideon al Gaylord Nelson kaj estis kuraĝigata de Gaylord Nelson.
La 22-an de aprilo en 1970, iniciatita de Denis Hayes, la movado "senmove sidi por la medio" leviĝis, pli ol 20 milionoj da usonanoj ĉeestis al la movado, inkluzive de homoj el 10 mil mezlernejoj, kaj 2 000 universitatoj kaj institutoj kaj personoj el diversaj grandaj socirondoj. Oni per manifestacio kaj senmova sidado sciigis al homoj ke ĉiuj ekologiaj unitoj estas ne apartigeblaj. Ili specigis mediajn problemojn kaj sendis tiujn problemojn al la usonaj registaro kaj parlamento. Tio estas la unua granda amasa medioprotekta movado en la historio de la homaro, ĝi alportis neatenditan politikan efikon: usonaj respublikanoj kaj demokratoj kune levis la ŝildon pri media protektado kaj praktike komencis medioprotektan laboron. La Tera Tago de 1970 ankaŭ akcelis la fondiĝon de la usona Ŝtata Medioprotekta Buroo kaj difinon de la leĝoj pri pura aero, pura akvo kaj protektado de krize pereontaj animaloj. En 1972 en Stokholmo, okazis la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la Homara Medio, en 1973, fondiĝis la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj kaj la internacia media organizo—Verda Paca Organizo, kaj en tiu jaro senĉese pliiĝis la registaraj institucioj kaj organizoj pri media protektado en la mondo. En tio la Tera Tago ludis gravan rolon. Tial la Tera Tago fariĝis la globa movado.