• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-28 20:08:45    
Vicĝenerala sekretario de la Asocio sinjoro Dong Jingsheng

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la programereto Ekonomia Homo. La 15-a de marto estas la monda tago de rajtoj de konsumantoj. En la tago ĉiujare, Ĉina Asocio por Konsumantoj kaj aliaj institucioj okazigas konsultiĝon kaj vesperon sur stratoj en ĉinaj diversaj lokoj, iniciatas honestan funkciadon de produktistoj kaj helpas al konsumantoj altigi la rajtoprotekan konscion. De la lasta jaro, la Ĉina Asocio por Konsumantoj kune kun ĉina fama reta stacio Sohu komencas "surlinion de marto-15-a" por liveri multflankajn servadojn al konsumantoj. En la kuranta jaro, la Ĉina Asocio por Konsumantoj elmetis la temon "Honesto kaj Rajtoprotekado". Vicĝenerala sekretario de la Asocio sinjoro Dong Jingsheng diris intervjuate, ke tio celas protekti interesojn de konsumantoj. En la hodiaŭa programereto Ekonomia Homo, sinjoro Dong Jingsheng parolos pri la nuna rajtoprotekta stato de konsumantoj en Ĉinio kaj siaj spertoj kaj sentoj en sia laboro. Bonvole aŭskultu:

"La Ĉina Asocio por Konsumantoj konsistas el sociaj institucioj rilataj al rajtoprotekta laboro. Ekzemple koncernaj fakoj de la registaro, societoj, institutoj, lernejoj kaj personoj lertaj en la rajtoprotektado. La Asocio povas superi limon de unu fako kaj unuflanka funkcio kaj faras socian laboron."
Tion diris sinjoro Dong Jingsheng, vicĝenerala sekretario de la ĉina Asocio por Konsumantoj. Li laboras en la Asocio jam 4 jarojn. Li estas pli-ol-40-jara, mezstatura, parolas ritime kaj lia pensfadeno estas klara. Pri sia laboro en la Ĉina Asocio por Konsumantoj, li diris, ke diversnivelaj organizoj por konsumantoj, inkluzive de la Ĉina Asocio por Konsumantoj, faris multe da laboroj en laŭleĝa rajtoprotektado de konsumantoj kaj la rajtoprotekta konscio de konsumantoj senĉese alitiĝas. Kiel laboranto de la Ĉina Asocio por Konsumantoj, li diris ke lia laboro estas iam plezura, iam amara kaj malplezura.
La Ĉina Asocio por Konsumantoj fondiĝis en 1984, de la lastaj pli ol 20 jaroj, la loko de la Asocio en la koro de konsumantoj estas pli kaj pli alta. Sinjoro Dong Jingsheng opiniis, ke tio ne disigeblas dis de ĝiaj multaj laboroj por konsumantoj.
"En la lastaj 20 jaroj, la Ĉina Asocio por Konsumantoj, inkluzive de diverslokaj asocioj, disponis pli ol 7 milionojn da kazoj, kaj regajnis 4, 5 miliardojn da juanoj de renminbi por konsumantoj, pro tio la influo de la Asocio estas pli kaj pli granda en la koro de konsumantoj."
Sinjoro Dong Jingsheng diris, ke de la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la reformado de la ĉina ekonomia sistemo turniĝis al urbo de la kamparo, kaj poste iom post iom oni establis kaj plibonigis la socialisman merkatan ekonomian sistemon. En la procezo de la granda ŝanĝo, la grava loko de konsumantoj en la merkata ekonomio estas pli kaj pli firma. Pro tio la organizoj de konsumantoj servantaj al la interesoj de la ĉefa parto de la merkata ekonomio nature estas pli kaj pli komprenataj de la konsumantoj, kaj la rolo de la asocioj por konsumantoj estas pli kaj pli granda. Tial, la Ĉina Asocio por Konsumantoj estas pli kaj pli prestiĝa.
Laŭ la konigo de sinjoro Dong Jingsheng, la Ĉina Asocio por Konsumantoj liveras servadon per multaj metodoj, ĉefe per liverado de konsumaj informoj kaj konsultiĝado, disponado de akuzoj de konsumantoj, subteno al konsumantoj pri prezentado de akuzoj kontraŭ la agoj damaĝintaj la laŭleĝajn rajtojn kaj tiel plu.
Sinjoro Dong Jingsheng opiniis, ke de la lastaj jaroj, la Ĉina Asocio por Konsumantoj ĝenerale estas kompetenta en rajtoprotektado de konsumantoj, sed en procezo de la nunaj ĉinaj ekonomiaj aktivadoj, ofte okazas la stato damaĝi rajtojn de konsumantoj. En urboj, rajtoj de konsumantoj estas damaĝitaj ĉefe sur kampoj de manĝaĵo, kuracilo kaj komerca domo. Kaj en la vasta kamparo, falsaj semoj, kemisterkoj kaj insekticidoj kaj nenormaj akrikulturaj maŝinoj kaj instrumentoj ĝenas konsumantojn.
Pri ĉi tiu problemo, sinjoro Dong Jingsheng opiniis:

"Nun, la grava laboro estas establi aŭ plibonigi organizan sistemon pri rajtoprotektado de kamparaj konsumantoj, nome trovinte problemojn kamparanoj povas raporti ilin al oragnizoj de konsumantoj, poste per certa sistemo oni kunaranĝos solvi la problemojn."
De la lastaj jaroj, kun senĉesa pliiĝo de fremdlandanoj investantaj aŭ vojaĝantaj en Ĉinio, ankaŭ ilia konsumado en Ĉinio estas atentata de la ĉinaj protektaj organizoj de konsumantoj. Sinjoro Dong Jingsheng diris al raportisto, ke fremdlandanoj faras konsumon sur la ĉina teritorio, iliaj rajtoj same devas esti protektataj:
"Kiam la laŭleĝaj rajtoj de fremdlandaj konsumantoj estas damanĝitaj en Ĉinio, la Ĉina Asocio por Konsumantoj kaj diverslokaj asocioj por konsumantoj protektas iliajn rajtojn laŭ ĉinaj leĝoj. Ĉar la de ni parolataj konsumantoj estas konsumantoj sur la ĉina teritorio, kompreneble inkluzivas la fremdlandajn."
Sinjoro Dong Jingsheng diris, ke nun la ĉina merkata ekonomia medio ankoraŭ ne estas perfekta, konsumantoj renkontas konsumajn problemojn. Por tio ĉinaj organizoj por konsumantoj plenforte helpas solvadon. Sed por sia propra konsuma problemo, li ne plenforte klopodis por ĝin solvi:
"Kiam mi renkontas konsumajn problemojn, tiam mi ne estas tiel serioza kiel en mia laboro, ne certe klare solvas ilin."
Kiam kolegoj ŝercas pri sinjoro Dong Jingsheng dirante, ke li ne sin faras ekzemplo por protekti siajn proprajn rajtojn kiel konsumanto, tiam sinjoro Dong Jingsheng nur diras ridetante, ke li vere ne havas tempon kaj energion por solvi siajn proprajn problemojn. Ĉar li estas tre okupita, kaj pli multaj gravaj problemoj pri damaĝintaj rajtoj de konsumantoj atendas lin, tial li nur ignoras siajn proprajn problemojn.
Diligenta laboro de sinjoro Dong Jingsheng kaj multaj homoj kiel li senĉese altigas la rajtoprotektan konscion de amaso da ĉinaj konsumantoj. Konsumanto sinjoro Sun Shengtao el la municipo Ŝanhajo diris intervjuate:

" Mi tre alte taksas miajn proprajn rajtojn kiel konsumanto. Se miaj rajtoj estas damaĝitaj en konsumo, mi klopodas por protekti miajn rajtojn."
Laŭ konigo, nun amaso da ĉinaj konsumantoj scias preni rajtoprotektajn armilojn, se liaj rajtoj estas damaĝitaj. Ili unue kunaranĝas solvi konsuman disputon kun komercistoj; se ili ne atingas unuanimecon kun komercistoj, ili raportas tion al koncernaj fakoj por serĉi interpacigon; se la problemoj ankoraŭ ne estas solvitaj, multaj homoj elektis akuzon por protekti siajn rajtojn.
Sinjoro Dong Jingsheng diris, ke kun la senĉesa pliboniĝo de la ĉina merkata ekonomio, li esperas, ke kazoj pri damaĝitaj rajtoj de konsumantoj estos pli kaj pli malmultaj, kaj liaj rajtoprotektaj aferoj estos pli kaj pli malmultaj. Li esprimis, ke se iutage li ne plu havas aferon por konsumantoj, tio estos plezura afero.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi sinjoron Dong Jingsheng, Vicĝenerala sekretario de la Ĉina Asocio por Konsumantoj kaj lian laboron, koran dankon pro via aŭskulto!